Federacio de Karibaj Insuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federacio de Karibaj Insuloj
1958 – 1962

historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Chaguaramas • Portospeno
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Federacio de Karibaj Insuloj (ankaŭ nomata Britaj Antiloj ) estis mallongdaŭra politika unio de karibaj insuloj, kiu ekzistis de la 3a de januaro 1958 ĝis la 31a de majo 1962. La Federacio konsistis el teritorioj, kiuj ĉiuj estis britaj kolonioj. La intenco estis, ke la Okcident-Hindia Federacio fariĝu sendependa lando, sed antaŭ ol tio realiĝis, ĝi disfalis pro internaj streĉoj.

Partoprenantaj provincoj[redakti | redakti fonton]

La Federacio, ŝtato kun aŭtonomio, konsistis el dek provincoj (la tiel nomataj Britaj Karibaj Insuloj).

La provincoj de la Federacio de Karibaj Insuloj estis:

La subŝtata ĉefurbo estis Chaguaramas, urbo je kelkaj kilometroj okcidente de Portospeno (Port of Spain), la nuna ĉefurbo de Trinidado kaj Tobago.

Historio[redakti | redakti fonton]

Inaŭguro de la Federacio (la 22-an de aprilo 1958).

La federacio estis formita en 1958 por plenumi ĉiujn postulojn je sendependeco en la regiono.

Kvankam origine akceptita kun entuziasmo, la federacio ne daŭris. La plej grandaj provincoj, Jamajko kaj Trinidado, baldaŭ regis la federacian registaron, kio ne plaĉis al la pli malgrandaj provincoj. Rezulte, la pli grandaj provincoj ne plu volis esti parto de la federacio, ĉar multaj aliaj membroj ne ŝatis ilin.

En 1961, la ĉefministro de la jamajka provinco okazigis referendumon pri sendependeco. Ĉi tiu sendependeco estis aprobita, kaj post la foriro de Jamajko baldaŭ evidentiĝis, ke la federacio ne plu havas ŝancon je sukceso. Ĝi rapide diseriĝis, kaj plej multaj provincoj fariĝis sendependaj landoj, ankoraŭ kun la brita monarko kiel ŝtatestro.

La valuto de la nacio estis la kariba dolaro, kiu poste estis anstataŭigita per la orientkaribia dolaro.