Boaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karibuo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Boaco


Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Subklaso: Theria
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Cervedoj Cervidae
Genro: Rangifer
C.H. Smith, 1827
Specio: R. tarandus
Rangifer tarandus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Boaco (science Rangifer tarandus)[1] norda cervorangifero (el la latina rangifer), estas specio en la familio cervedoj, kiu loĝas en la senarbara tundro de la Arkto, precipe en Kanado, Gronlando, Norda Rusio kaj Sameio, kaj nutras sin ĉefe per likenoj el sub la neĝtavolo. En Sameujo kaj Rusio homoj paŝtas la boacojn, sed en Kanado la boacoj estas sovaĝaj, pli grandaj, migrantaj en grandaj gregoj, ĉasataj de lupoj.

La Esperanta nomo boaco venas el la sameaj lingvoj. La nordsamea vorto estas boazu [boadzu])[2]

Aspektoj[redakti | redakti fonton]

El la cervedoj nur la boacoj ambaŭsekse portas kornaron.

Tiu holarktisa specio longas 1,2-2,2 metrojn, kun vosto 10-21 centimetrojn longa, kaj altas 1,1-1,4 metrojn. La plenkreska rangifero povas atingi la pezon de 318 kilogramoj. La bredata rangifero estas iom malpli granda ol la sovaĝa. La rangifero havas densajn vilojn kovritajn de rektaj kaj rigidaj haroj, kiuj povas rezisti kontraŭ frosto. Ĝi ankaŭ havas harojn sur la muzelo kaj oreloj. Ĝiaj plataj kaj larĝaj hufoj kun profundaj fendoj estas taŭgaj por irado sur mola grundo kaj neĝo. La rangiferoj forte diferencas inter si en harkoloro. Estas rangiferoj grizaj, brunaj, malhelbrunaj. Iuj eĉ havas helajn aŭ blankajn harojn sur la abdomeno, koksoj kaj internaj flankoj de la kvar membroj. Vintre la haroj fariĝas grizblankaj, preskaŭ blankaj.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La rangiferoj estas plej migremaj. Ili tre emas loĝi grupe. Somere dekoj da inseksaj kaj junaj rangiferoj serĉas manĝaĵojn kune. Escepte de la oestra periodo en aŭtuno, la virrangifero ne vivas kune kun inaj. En la oestra tempo la virrangifero kolektas ĉirkaŭ si grupon da inaj, kiuj foje atingas pli ol 30. La vira rangifero gardas la inajn kontraŭ atenco de aliaj virrangiferoj. Tiutempe junaj rangiferoj vivas ankaŭ kune kun siaj patrinoj. Post la oestra periodo la malgrandaj grupoj kune translokiĝas. Granda grupo ĝenerale konsistas el miloj da rangiferoj. La rangifero manĝas ĉefe herbojn, arbofoliojn, muskon kaj likenon. Ĝi havas neakrajn okulojn kaj orelojn, sed akran flaradon. Ĝi estas tre lerta en naĝado. Ĝi naĝas ne tre rapide, sed povas naĝi longan distancon. Septembre kaj oktobre ĝi estas en la oestro, maje kaj junie la rangiferino naskas idon. La gravedeco daŭras 240 tagojn. Ĉiufoje ĝi naskas unu aŭ du idojn. La ĵus naskita rangifero ne havas makulojn sur si. Ĉirkaŭ du monatojn post sia naskiĝo la rangiferidoj ĉesas mamsuĉi kaj sekvas siajn patrinojn por translokiĝi. Ili maturiĝas post unu kaj duono jaroj. La vivo daŭras 15 jarojn.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

La subspecioj estas la sekvaj[3]:

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

La revuo "Kuriero" de Unesko dediĉis sian numeron n-ro 1 de januaro-marto 2019 al la temo de indiĝenaj lingvoj okaze de la proklamo de 2019 kiel Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.[4] Kelkaj el ties artikoloj temas pri kiel la diversaj indiĝenaj komunumoj frontas la minacojn de la klimata ŝanĝo pere de tradicia sciaro. Tiukadre la artikolo La Sameoj en Jokkmokk: defii modernecon, de Marie Roué, temas pri la ekologiismaj konceptoj inter Sameoj, nome pri la minacoj kiuj endanĝerigas la paŝtejojn de iliaj boacoj.[5]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro
  2. Samea etimologia datumbazo Álgu, la vortgrupo boaʒo, en la Samea, Finna, Germana kaj Angla lingvoj
  3. Wilson, Don; Reeder, DeeAnn, eld. (2005). Mammal Species of the World (angle) (3ª eldonejo). Baltimore: Johns Hopkins University Press, 2 vol. (2142 p.). ISBN 978-0-8018-8221-0 [1]
  4. "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, ISSN 2521-7356 60 paĝoj.
  5. La Sameoj en Jokkmokk: defii modernecon, de Marie Roué, "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, paĝoj 26-27. Tradukis el la angla lingvo Ursula Grattapaglia (Brazilo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]