Kariera tabelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kariertabelo (aŭ viv(o)protokolo, vivresumo) estas dokumento verkata por prezenti sin al dunganto, cele de kandidati por laborposteno. Ĝi ĝenerale entenas adresojn kaj aliajn rimedojn por kontaktiĝi, naskiĝdaton, naciecon, kaj ĉefe prezenton pri sia edukado kaj antaŭaj spertoj kiel dungito; ĝi ne estas biografio ĉar vivprotokolo aparte temas pri scio kaj sperto koncernante la celita laboro kaj neniel rakonton pri ies vivo; ĝi same ne estas motivletero, kaj aspektas pli kiel listo aŭ resumado pri antaŭaj atingaĵoj, sed motivletero estas ofte kunmetita kun kariertabelo pro klarigi la kialon de sia klopodo kaj praktikaj kaj kompletigaj informoj cele de aranĝi intervjuon.

Ĝi enhavas kutime la jenajn partojn:

  • Personaj datumoj,
  • Oficiala instruado: bazlernejo kaj mezlernejo aŭ mezlernejo kaj altlernejo,
  • Neoficiala lernado: lingvoj, komputilado, kursoj,
  • Labora sperto kiel dungito,
  • Kaze de manko de tia sperto, labora sperto kiel ne dungito: volontulo, membro de asocioj ktp.,
  • Aliaj scikapabloj: memlernado pri specifa fako,
  • Kapablo stiri,
  • Aliaj kapabloj.

Tiu dokumento postulas ĝeneralan teĥnikon ĉie aplikeblan kaj pli specifan laŭ la partikulara postularo de la dungoto. Kiel ĝenerala teĥniko:

  • Oni uzu la trian gramatikan personon, kvazaŭ la dokumento parolus pri la interesato anstataŭ la interesato mem,
  • Oni disdividas la koncernajn informojn laŭ preciza strukturo kiu helpu la kontrolanton trovi la serĉatan informeron,
  • Oni enmetu la informon helpontan ricevi postenon: ekzemple por posteno de vendisto oni klarigu, ke oni kapablas uzi komputilon kaj kontajn programojn, sed oni ne diru, ke oni scias ludi ŝakon.

Kiel speciala postulo, kelkaj entreprenoj petas foton (ekzemple por vendistoj aŭ laboristoj kiuj laboros antaŭ publiko), kelkaj petas informon pri familia situacio ktp.

Bibliografio

Jean-Pierre Thiollet, Euro-CV, Paris, Top Éditions, 1997. ISBN 2-87731-131-7