Karimnagar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Karimnagar
Larĝa panoramo de Karimnagar
Karimnagar
city of India • urbego
Administrado
Poŝtkodo 505001
Demografio
Loĝantaro 289 821  (2011) [+]
Loĝdenso 5 826 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 18° 26′ N, 79° 9′ O (mapo)18.4333333379.15Koordinatoj: 18° 26′ N, 79° 9′ O (mapo) [+]
Alto 265 m [+]
Areo 49,75 km² (4 975 ha) [+]
Karimnagar (Telangano)
Karimnagar (Telangano)
DEC
Karimnagar
Karimnagar
Situo de Karimnagar
Karimnagar (Barato)
Karimnagar (Barato)
DEC
Karimnagar
Karimnagar
Situo de Karimnagar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Karimnagar [+]
vdr

Karimnagar (telugue కరీంనగర్), urdue کریم نگر estas urbego kaj municipo en meza Barato, en subŝtato Telangano, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas. Karimnagar estis elektita kiel unu el la cent barataj urboj por esti evoluigita inteligenta urbo.

Templo en Karimnagar

Geografio[redakti | redakti fonton]

Karimnagar situas sur montetaro laŭ rivero kaj laŭ artefarita lago en alteco de 275 metrojn de la marnivelo. Ramagundam troviĝas 46, Siddipet 50, Varangal 75, Nizamabad 112, subŝtata ĉefurbo Hajderabado 141, Mumbajo 668, Kolkato 1064, tutlanda ĉefurbo Delhio 1148 kilometrojn (aere) [1].

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo en 2011 Karimnagar havis populacion de 260 899, kun la aglomeraĵo 299,660. La legopovo estas 85,82 %, signife pli alta, ol la ŝtata mezumo. En la 1980-aj jaroj Karimnagar atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ elfosaĵoj en apudaĵo de Karimnagar la areo estas loĝita tre longe. La areo iĝis distrikto en 1905. Karimnagar akiris municipan statuson en 1952 (trigrada municipo), kiu estis levita al dugrada municipo en 1959, al unugrada municipo en 1984, al speciala grado en 1996. La korporacio ekfunkciis en 2005.

Tri minaretoj

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio de Karimnagar konsistas el agrikulturo (ĉefe kotonoj), industrioj, servosektoroj kaj komercado. Ekzistas multaj granitaj ŝtonminejoj sur la urboperiferio. La urbego estas nomita "Urbo de Granitoj". Ĝuste apud la urbego troviĝas artefarita lago por irigacii.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La telugua estas la plej grava lingvo parolata en Karimnagar, sed la urdua ankaŭ estas vaste parolata.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Karimnagar vivas precipe hinduoj (77%), muslimoj (21%) kaj kristanoj (1%).

Edukado[redakti | redakti fonton]

Karimnagar estas grava edukcentro en nordokcidenta Telangana, en la urbo publika universitato Satavahana kaj institutoj, altlernejoj funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Karimnagar situas en savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw). Jare pluvas averaĝe po 907 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter junio-septembro pli ofte pluvas, en februaro apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 22-34 °C.

Tri minaretoj

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Karimnagar havas trairantan fervojan linion kaj 5 forirantajn signifajn vojojn. Enurbe estas ankaŭ aŭtobusa stacidomo. 2 pontoj helpas la trafikon. La plej proksima flughaveno funkcias en Ramagundam, la internacia en Hajderabado.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ĉefe hinduaj temploj kaj aliaj preĝejoj
  • la artefarita lago
  • hindua festivalo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans