Karin Amatmoekrim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karin Amatmoekrim
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1977 (1977-12-25) (46-jaraĝa)
en Paramaribo
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Surinamo
Alma mater Universitato de Amsterdamo
Okupo
Okupo verkisto
TTT
Retejo http://www.amatmoekrim.com/site/
vdr

Karin Amatmoekrim (naskiĝis la 25-an de decembro 1976 en Paramaribo) estas surinama-nederlanda verkistino de romanoj, novelojn[1] kaj kolumnojn. Kvankam ŝi naskiĝis en Surinamo ŝi kreskis en Nederlando.

Ŝi faris esploron de moderna literaturo kaj studis la verkaron kaj vivon de Anil Ramdas kaj liajn ideojn pri identeco, multkulturismo, popolismo kaj la rolo de la nigra intelektulo en okcidentaj socioj. Estas planata ke ŝia disertaĵo pri Ramdas estu publikigata kiel biografio[2].

En 2016 ŝi verkis la scenaron por rakonto Cisko kaj Vinjo (nl: Suske en Wiske) kun desegnaĵoj de Hanco Kolk : De Tollende Toverkol. En 2023 aperu ŝia libro pri la historio de Surinamo[3].

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 2004: Het knipperleven (La brila vivo)
  • 2006: Wanneer wij samen zijn (Kiam ni estas kune)
  • 2009: Titus (Titus)
  • 2011: Het gym (La gimnazio)
  • 2013: De man van veel (La viro de multaj)
  • 2016: Tenzij de vader (Se ne la patro)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nl) "Biografie Arkivigite je 2017-07-05 per la retarkivo Wayback Machine". Karin Amatmoekrim, amatmoekrim.com
  2. (en) "Anil Ramdas: Hope and Despair in Dutch Postcolonial Literature". The Oxford Research Centre in the Humanities, University of Oxford.
  3. (nl) Karin Amatmoekrim gaat boek schrijven over geschiedenis Suriname,Waterkant, la 15-an de aŭgusto 2015.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bea Vianen

Listo de verkistoj de Surinamo