Karin Lesch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karin Lesch
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1935 (1935-05-18) (88-jaraĝa)
en Zuriko
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patrino Mathilde Danegger
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro
vdr

Karin LESCH (* 1935 en Zuriko) estas germana aktorino.

Ŝi studis ĉe la priaktorada lernejo en Berlino, poste aktoris en la teatro de Potsdamo.

Karin LESCH aktoris en fabelfilmoj de orientgermana filmentrepreno DEFA; speciale rimarkindas ŝia korpigo de la rolo reĝino en la fabelfilmo »Tri aveloj por cindrulino« (»Tři oříšky pro Popelku«, »Drei Haselnüsse für Aschenbrödel«), 1973.

Ŝi estas filino de la aktorino Mathilde Danegger.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

  • »La sorĉuleto« (»Das Zaubermännchen«, rolo: Mari’ [filino de la muelisto]), 1959
  • »Longdaŭra amo« (»Eine alte Liebe«, rolo Sabine SCHRÖDER), 1959
  • »Morgaŭ vespere, je la 7a« (»Morgen Abend um sieben«, televidproduktaĵo), 1960
  • »Vizaĝo de morto« (»Der Tod hat ein Gesicht«, rolo: juna monĥino/flegistino), 1961
  • »La mortuloj restas junaj« (»Die Toten bleiben jung«, rolo: Lenore), 1968
  • »KLK al PTX – La ruĝa orkestro« (»KLK an PTX – Die Rote Kapelle«, rolo: kuracistino), 1971
  • »Tri aveloj por cindrulino«, (»Tři oříšky pro Popelku«, »Drei Haselnüsse für Aschenbrödel«, rolo: reĝino), 1973

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]