Karina Oliveira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Karina Oliveira
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1991 (1991-01-24) (33-jaraĝa)
en Mogi das Cruzes
Lingvoj brazilportugalaEsperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto • universitata instruisto • lingvisto
vdr

Karina Gonçalves de Souza de OLIVEIRA naskiĝis la  24-an de januaro 1991(nun 1991-01-24) en Mogi das Cruzes, Brazilo tre june translokiĝis al Biritiba Mirim, ekde aŭgusto 2019 loĝas en Busano, Sudkoreio estas brazila esperantistino kaj profesoro pri lingvistiko. Ekde 2019 ĝis 2021 ŝi deĵoras kiel estrarano kadre de la estraro de TEJO.

Studoj[redakti | redakti fonton]

Ŝi bakalaŭriĝis pri la portugala kaj pri lingvistiko en USP (Universitato de San-Paŭlo). En 2015 akiris diplomon por instrui la Portugalan en la Departemento pri Edukado de USP. En 2016 magistriĝis pri lingvistiko tie (per disertacio pri Esperanto “Adapto de pruntvortoj en Esperanto”) kaj nun ŝi doktoriĝas en la sama universitato (2017-2021).[1][2]

Esperantista agado[redakti | redakti fonton]

Aktivis de 2012 ĝis 2016 kiel estrarano en EASP (Esperanto-Asocio de San-Paŭlo) kaj vic-prezidanto de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) de 2018 ĝis 2020. De 2013 ĝis 2014 trapasis Instruistan Trejnadon ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznań, Pollando. En 2018 ŝi partoprenis en la IJK 2018 en Badajoz, Hispanio post gajno de la konkurso "Partoprenu IJK-n".[3] Ŝi fariĝis komisiito pri Edukado de TEJO en 2019 kaj aktive membras en Universitata Agado de TEJO.[4] Ekde 2017 ŝi estas teamano en Duolingo por la kurso de Esperanto por parolantoj de la portugala. Dum la IJK 2019 ŝi estis elektita estrarano de TEJO por la periodo 2019-2020.[5] Ekde julio 2019 ŝi estas komitatano A por TEJO en la komitato de UEA.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Diplomlaboraĵo de Karina Olivera (esperante). Alirita 2019-09-12.
  2. Diplomlaboraĵoj de Edukado.net (esperante). Edukado.net. Alirita 2019-09-28.
  3. ALiĝintoj al IJK 2018 (esperante). TEJO. Alirita 2019-09-12.
  4. Teamo de TEJO (angle). Alirita 2019-09-12.
  5. Estraro de TEJO 2019-2020 (esperante). TEJO. Alirita 2019-09-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]