Karl-Herrmann-fontano (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl-Herrmann-fontano
placo [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
SituoErfurto
- koordinatoj50° 58′ 26″ N, 11° 1′ 20″ O (mapo)50.973911.0223Koordinatoj: 50° 58′ 26″ N, 11° 1′ 20″ O (mapo)

Karl-Herrmann-fontano (Turingio)
Karl-Herrmann-fontano (Turingio)
DEC
Karl-Herrmann-fontano
Karl-Herrmann-fontano

Karl-Herrmann-fontano (Germanio)
Karl-Herrmann-fontano (Germanio)
DEC
Karl-Herrmann-fontano
Karl-Herrmann-fontano
Map
Karl-Herrmann-fontano
Vikimedia Komunejo:  Herrmannsplatz (Erfurt) [+]
vdr
Herrmann-placo kun Herrmann-fontano.

La Herrmann-fontano troviĝas sur la Herrmannsplatz en la centro de Erfurto, Germanujo, ne malproksime al la Katedralo de Erfurto. Tiu placo estas historia bazarplaco.

Historio[redakti | redakti fonton]

Krom la monumentoj por Richard Breslau kaj Christian Reichart la Herrmann-fontano estas unu el la plej imponaj monumentoj de la turingia ĉefurbo. Fakte la urbo multe ŝuldas al la komercanto, historiisto kaj urba konsiliano, tiel ke post la inaŭguro de la fontano la 24-an de septembro 1876 oni alinomis la placon: Roßmarkt fariĝis Herrmannsplatz.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La interesege kaj unike farita monumento imitas la turojn de la proksima katedralo. Meze de okangula akvopelvo la monumentkolono ĉielen suprenkondukas kiel gotika ornamaĵtureto. Estu tio alludo al la mezepoka ekfloro de la urbo, pri kio ege fieris Herrmann kiel regiona historiisto. Ĉar pli ol aliaj li science vekis la konscion pri la malnova Erfurto kaj ĝiaj elstaraj trezoroj kaj vidindaĵoj. Faris la artaĵon Georg Kugel.

La personeco[redakti | redakti fonton]

La enskribo surfontane dediĉas la monumenton al vera amiko de sia naskiĝurbo: Karl Herrmann, filo de komercista familio, naskiĝis la 24-an de oktobro 1797 en Erfurto kaj mortis samloke en la 24-a de oktobro 1874. Lia plej granda merito estis la engaĝiĝo por la konekso de Erfurto al la fervoja liniaro en 1847, kio ege helpis la pluan evoluon de la urbo. Krome li propagandis por ĉefurbaj planoj kaj la kunvoko de la deputitoj al la Erfurta Unuigparlamento en 1850. Inter ili estis ankaŭ la juna Otto von Bismarck; la asembleo kunvenis en la Aŭgustenana monaĥejo.

Tamen li publike pli konatas kiel regiona historiisto aktivanta en societoj kaj kiel kolektinto de historiaj fontoj. Kiam la renomita historisocieto Societo historia de Erfurto festis la 150-an datrevenon de la fondiĝo en 2013, ĝi juste honoris ankaŭ Herrmann kiel spiritan patron. Li ankaŭ unuarange batalis por la establo de la riĉa urba arkivejo (1864). Per la kolekto da gravaj historiaj fontoj (Bibliotheca Erfurtina, 1863) li metis la fundamentojn por moderna esplorado pri urbohistorio en sia tiom amata naskiĝurbo de ĉe la rivero Gera.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alfred Overmann: Karl Herrmann, en: Mitteldeutsche Lebensbilder, vol. 1 (Lebensbilder des 19. Jahrhunderts), Magdeburg 1926, p. 163-173

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]