Karl-Liebknecht-Haus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl-Liebknecht-Haus
administra konstruaĵo • fabrikoNaziaj koncentrejoj [+]
Koordinatoj52° 31′ 34″ N, 13° 24′ 47″ O (mapo)52.526113.4131Koordinatoj: 52° 31′ 34″ N, 13° 24′ 47″ O (mapo)

Estiĝo1912

Karl-Liebknecht-Haus (Berlino)
Karl-Liebknecht-Haus (Berlino)
DEC
Karl-Liebknecht-Haus
Karl-Liebknecht-Haus
Map
Karl-Liebknecht-Haus
Vikimedia Komunejo:  Karl-Liebknecht-Haus (Berlin) [+]
vdr

La Karl-Liebknecht-Haus (esperante Karl-Liebknecht-Domo) estas la tradicia sidejo de la Komunista Partio de Germanio kaj ekde 2007 ĝi estas la sidejo de la politika partio Die Linke.

La konstruaĵo troviĝas en Kleine Alexanderstraße 28 en Berlin-Mitte inter la Aleksandra Placo de Berlino und Rosa-Luxemburg-Platz kaj estas arkitektura kaj historia heredaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Karl-Liebknecht-Haus en 1930
La Karl-Liebknecht-Haus en 2007

La domo estis konstruita en la jaro 1910 por la fabrikestro Rudolph Werth kiel oficeja domo. La Komunista Partio ĝin aĉetis en la jaro 1926. Estis la sidejo de la centra komitato de la nacia organizo, kaj la estraro de la regiona organizo Berlin-Brandenburg-Lausitz-Grenzmark. Krome estis tie la redaktejo de la ĉiutaga ĵurnalo Die Rote Fahne (esperante La Ruĝa Flago), librovendejo, la centra komitato de la komunista junulara organizo Kommunistischer Jugendverband Deutschlands, vendejo por uniformoj de la Roter Frontkämpferbund kaj presejo.

Dum la Dua Mondmilito la domo estis detruita. En 1949 ĝi estis rekonstruita kun malmultaj ŝanĝoj.

Inter 1990 ĝis 2007 tie estis la particentro de PDS kun la nacia kaj berlina estraro. Ekde la fondiĝo de la partio Die Linke per kuniĝo de PDS kaj WASG ankaŭ la centro de la nova partio troviĝas tie.

En la domo nun estas librovendejo kaj oficejoj.

En la Esperanto-literaturo[redakti | redakti fonton]

Vladimir Varankin priskribas en la romano Metropoliteno kunvenon en oficejo en Karl-Liebknecht-Haus, kiu respegulas la streĉan situacion en la jaro 1929, kiam la komunista partio estis suspektata plani perfortan atakon kontraŭ la ŝtato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]