Karl Bleibtreu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Bleibtreu
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1859 (1859-01-13)
en Berlino
Morto 30-an de januaro 1928 (1928-01-30) (69-jaraĝa)
en Locarno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Patro Georg Bleibtreu vd
Profesio
Okupo verkisto • literaturkritikisto • dramaturgoredaktorotradukisto vd
Laborkampo beletroprozodramoliteratura kritiko • redaktado • tradukomilita historio vd
Aktiva en Berlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl BLEIBTREU [blajbtroj] (naskiĝis la 13-an de majo 1859 en Berlino, mortis la 30-an de januaro 1928 en Locarno) estis germana verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de la batalpentristo Georg Bleibtreu, post eta studtempo en Berlino kaj vojaĝoj tra la tuta Eŭropo, jam en 1879 elstare verkistis. En febre malrapida labortempo li pubikigis pli ol 100 epikaj, dramaj, lirikaj, kritikaj kaj sciencaj laboraĵoj. Kiel poeto kaj milithistoriisto - de Dies irae (1882) ĝis Weltbrand (1912), vizio de baldaŭa mondmilito - li unuigis nordan-heroan patoson kun historia objektiveco.

Literaturhistorie gravis nur la kritikisto Bleibtreu kiel kunlaboranto kaj (1888-90) kuneldonanto de la de Michael Georg Conrad fondita gazeto Die Gesellschaft.

Lia Revolution der Literatur (1886), la programskribaĵo de la grupo Jüngstdeutsche, postulas sub la influo de Emile Zola novan realismon ne perfidantan la subjektivan-idealisman interpreton de faritaĵoj.

Verkarkaraktero[redakti | redakti fonton]

La heroa primonda ĉagreno de George Byron kaj la neforma realismo de William Shakespeare estas modelo por la verkaro Bleibtreu kiu senhelpe ŝanceliĝas inter la epokoj: inter kompreno por la tiutempaj socialaj problemoj kaj la enradikiĝo en burĝaj ideoj, inter Hegel kaj Darwin (kp. la problemo de genetiko en la dramo Seine Tochter, 1886), inter superhomeco (la dramoj pri Napleono kaj Cromwell) kaj prieŭropa laceco (kp. la budismajn dramojn), inter stiliga patoso kaj sobra ĵargono.

La realismo de Bleibtreu restas sur la enhava nivelo. La evoluo al konsekvenca naturalismo krititis de li polemike same kiel antaŭe la formala orbrila poezi(aĉ)o. La provo, kune kun Konrad Alberti fondi Germanan Teatron en 1890 por malhelpi la troan aktoradon de fremduloj en Berlino, baldaŭ malsukcesis. En 1908 Bleibtreu transloĝiĝis en Svislandon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Biografio ĉe NDB
  • Hartmut Baseler: Gerhart Hauptmanns soziales Drama „Vor Sonnenaufgang“ im Spiegel der zeitgenössischen Kritik. Eine rezeptionsgeschichtliche Modellanalyse: Karl Frenzel, Theodor Fontane, Karl Bleibtreu, Wilhelm Bölsche. Kiel: Univ. Diss. 1993.
  • Gustav Faber: Carl Bleibtreu als Literaturkritiker. Nendeln: Kraus Repr. 1967. (= Germanische Studien; 175) Nachdruck der Ausgabe Berlin 1936
  • Falk Harnack: Die Dramen Carl Bleibtreus. Eine dramaturgische Untersuchung. Nendeln/Liechtenstein: Kraus repr. 1967. (= Germanische Studien; 199) Nachdruck der Ausgabe Berlin 1938.
  • Helmut Kasten: Die Idee der Dichtung und des Dichters in den literarischen Theorien des sogenannten Deutschen Naturalismus (Karl Bleibtreu, Hermann Conradi, Arno Holz). Zur Geschichte der Auseinandersetzung zwischen dem deutschen Idealismus und dem westeuropäischen Positivismus und Naturalismus in deutschen Dichtungstheorien zu Ende des 19. Jahrhunderts. Königsberg: Univ. Diss. 1935.
  • Ottokar Stauf von der March: Carl Bleibtreu. Eine Würdigung. Mit einem Verzeichnis der Werke des Dichters. Stuttgart: Krabbe. 1920.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]