Karl Ernst Hüther

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Ernst Hüther
Persona informo
Naskiĝo 26-an de junio 1880 (1880-06-26)
en Pößneck
Morto 8-an de aŭgusto 1944 (1944-08-08) (64-jaraĝa)
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

Karl Ernst HÜTHER (naskiĝinta la 26-an de junio 1880 en Pößneck, mortinta la 8-an de aŭgusto 1944 en Saalfeld) estis germana fabrikestro kaj komercisto.

Ĉokoladaŭtomato de la firmao Mauxion kies posedanto estis K.E. Hüther

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hüther frekventis la burĝan lernejon en Pößneck inter 1886 kaj 1894 kaj trejnitis komerciste inter 1894 kaj 1897 en la ĉokoladfabriko de Robert Berger. Inter 1898 kaj 1900 li laboris en la keksfabriko de Stratmann & Meyer en Bielefeld kaj soldati inter 1900-1902 ĉe la mararmeo en Kiel. Inter 1902 kaj 1909 li estis reprezentanto de diversaj dolĉajfarantoj berlinaj antaŭ ol fondi en 1909 la firmaon Falter s.r.l. en Berlino. En 1911 li iĝis kompaniano en la ĉokoladfabriko Mauxion havigonte al si ĉiujn firmaajn akciojn en 1918. En 1914 li enmilite eksoldatis, en 1924 li honoritis per honora doktoreco fare de la Universitato de Erlangen.

La ĉokoladfabriko iĝis la plej granda en tuta Germanlando. En 1947 la idaro forpelitis fare de la komunistoj kaj setlis en uestgermana Garmisch-Partenkirchen respektive en Rejnlando; eksproprietigitis la fabriko (kiu ekde 1954 nomiĝis Rotstern) kaj la bela vilao Bergfried kiun konstruis en 1924 la arkitekto Max Hans Kühne.

Posedaĵoj kelkaj en Saalfeld[redakti | redakti fonton]

La nuna ĉebazarplaca magistratejo, kiam ĝi estis ankoraŭ hotelo de Hüther, en la jaro 1930

Hüther posedis i.a. la jenajn domojn en Saalfeld:

  • Obere Straße 17
  • Dr.-Wilhelm-Külz-Straße 3
  • Vilao-kasteleto Wetzelstein
  • Hotelo Ruĝa Cervo
  • Gastejo Das Loch
  • Sagittariusstraße 1
  • Vilao Bergfried

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]