Karl Ernst von Baer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Karl Ernst von Baer
Voyages de la Commission scientifique du Nord, en Scandinavie, en Laponie, au Spitzberg et aux Feröe - no-nb digibok 2009040211001-118.jpg
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1792 (1792-02-17)
en Piibe
Morto 16-an de novembro 1876 (1876-11-16) (84-jara)
en Tartu
Tombo Rusia Imperio
Lingvoj latina lingvorusa lingvogermana lingvo
Loĝloko Rusia Imperio
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Imperia universitato de Dorpat • University of Würzburg
Familio
Patro Johann Magnus von Baer
Infanoj Karl Julius Friedrich von Baer • Alexander Andreas Ernst von Baer
Okupo
Okupo esploristo • antropologo • zoologokuracistobiologo • entomologo • profesorobotanikistoTerposedanto
Information icon.svg
vdr
Karl Ernst von Baer.

Karl Ernst Ritter von Baer, Edler von Huthorn (en rusa Карл Эрнст фон Бэр) konata ankaŭ en Rusujo kiel Karl Maksimoviĉ Baer (en rusa Карл Макси́мович Бэр), 28an de februaro 1792 - 28an de novembro 1876, estis estonia[1][2][3] naturalisto, biologo, geologo, meteologo, geografiisto, fondinto de embriologio, esploristo de Eŭropa Rusujo kaj Skandinavio, membro de la Rusia Akademio de Sciencoj, kunfondinto de la Rusia Geografia Societo kaj unua Prezidento de la Rusia Entomologia Societo.[4][5][6][7]

La Baera anasoBaera merganaso (Aythya baeri) portas sian nomon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Studinte inter 1810–14 medicinon en Tartu li sukcese varbitis fare de Ignaz Döllinger el Würzburg je la zoologio-studo. En 1817 li iĝis sub Friedrich Burdach vica ĉefsekcisto en Kenigsbergo kaj en 1822 profesoro pri zootomio. Li tie fondis la Muzeon zoologion kja iĝis en 1826 ankaŭ estro de la Teatro anatomia. En 1829 li iris kiel akademiano kaj profesoro pri zootomio al Sankt-Peterburgo, de kie li en 1830 tamen revenis Kenigsbergon. Denove li venis Peterburgon en la jaro 1834.

En 1837 Baer vojaĝis al Laponio kaj Nova Zemlo kaj esploris inter 1851–56 la fiŝkaptadon de ĉe Peipus-lago, de ĉe Balta Maro kaj Kaspio. Prie li publikigis verkon en kvar volumoj (Sankt-Peterburgo 1857–59). En 1861 okazis laŭ la instigo de Baer kaj de Rudolf Wagner kunveno de antropologoj en Göttingen (raporto fare de Baer kaj Wagner, Leipzig 1861). En 1862 Baer retiriĝis kiel akademiano elektote honora membro.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Baer ege meritis pri zootomio kaj ĉefe pri al evoluhistorio de la bestoj. El la multo de publikigitaĵoj liaj kiuj brilis per filozofia profundeco kaj bona legiĝeco: »De fossilibus mammalium reliquiis in Prussia adjacentibusque regionibus repertis« (Kenigsbergo 1823); »Vorlesungen über Anthropologie, für den Selbstunterricht bearbeitet« (Kenigsbergo 1824, malfinite); »De ovi mammalium et hominis genesi« (Leipzig 1827); »Untersuchungen über die Gefäßverbindungen zwischen Mutter und Frucht in den Säugetieren« (Leipzig 1828); »Über Entwickelungsgeschichte der Tiere, Beobachtung und Reflexion« (Kenigsbergo 1828–37); »Untersuchungen über die Entwickelungsgeschichte der Fische, nebst einem Anhang über die Schwimmblase« (Leipzig 1835); »Über doppelleibige Mißgeburten oder organische Verdoppelungen in Wirbeltieren« (Sankt-Peterburgo 1846); »Historische Fragen, mit Hilfe der Naturwissenschaften beantwortet« (Sankt-Peterburgo 1874); »Studien auf dem Gebiete der Naturwissenschaften« (Sankt-Peterburgo 1874); »Über die Homerischen Lokalitäten in der Odyssee« (Braunschweig 1877).

Per la verko »Reden und kleinen Aufsätzen« (Sankt-Peterburgo 1864–77) li iel opoziciulis al la teorioj de Charles Darwin. Baer ankaŭ estis kunlaboranto de la pander-a verko »Beiträgen zur Naturkunde« und von Burdachs »Physiologie«. El la skribitaĵoj de la Akademio peterburga aparte presitis »Kaspischen Studien«, la plej bona priskribo de Kaspio. Kune kun Helmersen li eldonis »Beiträge zur Kunde des russischen Reichs« (Sankt-Peterburgo 1839–73). El liaj postlasitaĵoj aperis »Lebensgeschichte Cuviers« (eldonis Stieda, Braunschweig 1897).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 2. Leipzig 1905, p. 361-362 (tie ĉi interrete)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. K. J. Betteridge (1981). “An historical look at embryo transfer”, Reproduction. The Journal of the Society for Reproduction and Fertility 62, p. 1–13. “Three years later, the Estonian, Karl Ernst von Baer, finally found the true mammalian egg in a pet dog (von Baer, 1827).”. 
  2. Karl Clausberg. (2006) “Karl Ernst von Baer”, Zwischen den Sternen: Lichtbildarchive. Was Einstein und Uexküll, Benjamin und das Kino der Astronomie des 19. Jahrhunderts verdanken (germane). Berlin: Akademie Verlag. “...- dreizehn Jahre später von dem berühmten Estländer Biologen Karl Ernst von Baer...”.
  3. J.M.S. Pearce, M.D. (2010). “Evolution from recapitulation theory to Neural Darwinism”, Hektoen International. A Journal of Medical Humanities 2 (2). 
  4. Hodgson, Geoffrey M.. (2001) How economics forgot history: the problem of historical specificity in social science. New York: Routledge. ISBN 0-415-25717-4.
  5. Barbieri, Marcello. (2007) Biosemiotics: Information, Codes and Signs in Living Systems. Nova Publishers. ISBN 9781600216121.
  6. Lockwood, Michael. (2005) The labyrinth of time: introducing the universe. Oxford [Oxfordshire]: Oxford University Press. ISBN 0-19-924995-4.
  7. Herrmann, Debra S.. (2003) Lonely Planet Estonia Latvia & Lithuania (Lonely Planet Estonia, Latvia and Lithuania). Hawthorn, Vic., Australia: Lonely Planet Publications. ISBN 1-74059-132-1.