Karl Gjellerup

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Gjellerup

Karl Adolph GJELLERUP (naskiĝis la 2-an de junio, 1857, mortis 1919) estis dana verkisto.


Karl Gjellerup naskiĝis en Roholte, kiel filo de pastro. Li ekstudis teologion, sed influite de Georg Brandes kaj Charles Darwin li en la jaro 1878 forlasis la religian karieron.

Dum la sekvaj jaroj li vojaĝis tra Grekio, Rusio, Italio kaj Germanio. Ekde 1892 li ekloĝis en Dresdeno.

Lia verkaro respegulis influojn de la klasika epoko, sed ankaŭ de la budhismo kaj la kristanismo. En la jaro 1917 li kune kun Henrik Pontoppidan gajnis la Premion Nobel de Literaturo.

Karl Gjellerup mortis en Dresdeno.

Listo de verkoj

  • En idealist (romano, 1878)
  • Germanernes Lœrling (romano, 1882)
  • Brynhild (dramo, 1884)
  • Minna (romano, 1889)
  • Møllen (romano, 1896)
  • Pilgrimen Kamanita (romano, 1906)

En Esperanto aperis

La muelejo (parto). - En: Dana antologio. - Haderslev: Libro-Servo de Centra Dana Esperantista Ligo, 1961 ; paĝoj 179–184