Karl Heinrich Waggerl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Monumento por Waggerl en St. Johann im Pongau

Karl Heinrich WAGGERL (naskiĝinta la 10-an de decembro 1897 en Bad Gastein/Distrikto St. Johann im Pongau, mortinta la 4-an de novembro 1973 samdistrikte en Schwarzach) estis aŭstra verkisto. Li nombriĝas inter la plej legitaj aŭstraj verkistoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post frekvento de la porinstruista seminario en Salcburgo kaj militservo dum Unua mondmilito li iĝis en 1920 instruisto en Wagrain/Distrikto St. Johann im Pongau; pro sanecaj kialoj li forlasis instruadon kaj iĝis en 1923 liberprofesia verkisto.

Lia unua romano estis influita de Knut Hamsun: Brot, aperante en 1930. Idealiigante Waggerl skribis pri la kamparana vivo. En 1940, dum la nacisocialisma tempo, li eĉ iĝis urbestro de Wagrain. Postmilite tre ŝatatis liaj idealiigaj etprozaĵoj, el kiuj elstaris la porkristnaskaĵoj duonkiĉaj. En Wagrain estis ankaŭ muzeo pri li. En 1936 li iĝis membro de la Ligo de germanaj verkistoj de Aŭstrio kiu tre favoris Anschluss, la |enkorpiĝon de Aŭstrio en la Tria Regno. Kiam Aŭstrio forigitis de la mapoj kiel memstara ŝtato Waggerl ankaŭ kontribuis al la t.n. Konfeslibro de aŭstraj poetoj kie ovaciitis la ekmalmemstareco de Aŭstrio kaj ties germaniĝo. En 1938 Waggerl iĝis membro de NSDAP. En 1939 li iĝis estro de la verkistoj por germana govio Salcburgio. En 1941 Waggerl partoprenis en Vajmaro renkontiĝon de poetoj ĉe kiu fonditis la asocio "Eŭropäische Schriftsteller-Vereinigung".

Graveco[redakti | redakti fonton]

Liaj kristnaskaj rakontoj plurfoje surbendigitis, kun la voĉo de la aŭtoro mem sed ankaŭ de Josef Meinrad, Heinz Rühmann kaj Hans-Joachim Kulenkampff. Waggerl mem estis ateisto.

Krom ĉi tiuj kristnaskaĵoj li skribis internacie ne konatajn romanojn, poemojn kaj ettekstojn. La rakonto Wagrainer Tagebuĉ montras malesperon dum pensado pri la propra persono, skeptikon sed ankaŭ la volon disdeprofundigi la belon. Waggerl krom literature ankaŭ okupiĝis pri artista fotado.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1934 Österreichischer Staatspreis für Literatur
  • 1967 Österreichisches Ehrenzeichen für Wissenschaft und Kunst
  • 1973 Honora senatoro de la Universitato de Salcburgo

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Brot, 1930
  • Schweres Blut, 1932
  • Das Jahr des Herrn, 1933
  • Mütter, 1935

Rakontoj[redakti | redakti fonton]

  • Du und Angela, 1934
  • Wagrainer Tagebuch, 1936
  • Kalendergeschichten, 1937
  • Feierabend, 1944
  • Die Pfingstreise, 1946
  • Fröhliche Armut, 1948
  • Drei Erzählungen, 1950
  • Wagrainer Geschichtenbuch, 1950
  • Und es begab sich ..., 1953 (kun la famaj legendoj "Worüber das Christkind lächeln musste" kaj "Warum der schwarze König Melchior so froh wurde")
  • Die grünen Freunde, 1957
  • Der Leibsorger, 1958
  • Das Badgasteiner Jahr, 1958
  • Die Kunst des Müßiggangs, 1959
  • Lob der Wiese, 1960
  • Der Lückenbüßer, 1961
  • Die Traumschachtel, 1962

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • Gesammelte Werke, 5 Bände, 1951-52
  • Briefe, eldonis L. Besch, 1976
  • Sämtliche Werke, 2 volumoj, 1997.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]