Karl Heinz Schaeffer
| Karl Heinz Schaeffer | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 22-an de septembro 1942 en Tübingen |
| Morto | 20-an de oktobro 2025 (83-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Karl Heinz SCHAEFFER (naskiĝis la 22-an de septembro 1942 en Tübingen; mortis la 20-an de oktobro 2025) estis germana esperantisto, prezidanto de la Esperanto-Grupo Alena (ekde 1982), afergvidanto de Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen (ekde 1989), membro de la LKK por la FAME-premio de la FAME-fondaĵo kaj instruisto de Esperanto kadre de popola vesperklerigejo en Aalen (ekde 1983). Li estas emerita apotekisto.

Vivo kaj profesio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ vivi en Aalen, li vivis la unuajn 10 jarojn de sia vivo en Reutlingen, poste 7 jarojn en Frankfurt am Main. Karl Heinz Schaeffer studis farmacion en la Universitato de Erlangen. Post ŝtata ekzameno li ricevis aprobon kiel apotekisto. Poste li estris proprajn apotekojn unue en Nurenbergo kaj poste en Aalen.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Esperanton li lernis en la jaro 1979 memstudinte. Pro influo de la Analiza Skolo li estis ĝia adepto kaj zorgis, ke la Zamenhofa lingvo ne pereu en direkto de modlaĵoj, dialektoj aŭ piĝiniĝo, sed restu Fundamentkonforma Lingvo. Li estis konvinkita, ke se oni sekvas la argumentadon de ignorantoj de la Fundamento de Esperanto, tiam Esperanto estas ne plu planlingvo (precipe se la arbitra uzo decidas) kaj oni devas timi, ke post tiom da jaroj Esperanto estos same kaprica kaj komplika kiel la etnaj lingvoj.
Ekde 1989 li estis afergvidanto de la Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen.
Kun Albrecht Kronenberger kaj Marius Gibbels li en 2009 komencis prilabori la gigantan projekton de-eo (Projekt Deutsch-Esperanto, vidu sub [www.de-eo.de/eo]), por ke estiĝu en la venontaj 50 aŭ 100 jaroj kompleta germana-esperanta reta vortaro.
Inter liaj ŝatokupoj estis traduko de himnoj. Granda defio por li estis la traduko de 5-a strofo de „Sub ŝirm' mirinda...“ de Dietrich Bonhoeffer en la kantaro ADORU. Tradukinte la strofon li spertis, kial la aliaj tradukantoj siatempe ellasis tiun strofon. Trafi sencon, rimon kaj ritmon sub ekzistanta melodio kutime ne estas facila tasko!
Tre diligente li kunlaboris en tatoeba.org. Li entajpis germanajn, ŝvabajn, Esperantajn, anglajn, danajn, svedajn, francajn kaj rusajn ekzemplofrazojn.
En okazo de bezono li helpis traduki Esperantlingvajn tekstojn germanen kaj kunlaboris kontrolante ajnajn eldonaĵojn por diversaj eldonejoj.
Membrecoj
[redakti | redakti fonton]Li estis membro de UEA, GEA, ILERA, AIS, KELI.
Ekde 1982 li estis Delegito de UEA por Aalen kaj FD por radioamatorismo kaj apotekaj aferoj. Ĉe la AIS li estis dumviva membro en la Internacia Sciencista Kolegio. En la jaro 1987 li sukcese partoprenis la Seminarion A de la Cseh-Seminario. En la jaro 1990 li plenumis ĉe Germana Esperanto-Instituto la ekzamenon pri lingva kapableco kun la rezulto "tre bone".
En Septembro 2007 oni alvokis lin kiel kunlaboranton en la komisionon de Germana Esperanto-Instituto (GEI).
Vojaĝoj
[redakti | redakti fonton]Li partoprenis en jenaj Universalaj Esperanto-Kongresoj: 1985 Aŭgsburgo, 1986 Pekino, 1987 Varsovio, 1989 Brajtono, 1991 Bergeno, 1992 Vieno, 1998 Montpeliero, 1999 Berleno, 2003 Gotenburgo, 2005 Vilno, 2007 Jokohamo, 2008 Roterdamo, 2010 Havano, 2011 Kopenhago, 2013 Rejkjaviko, 2015 Lillo, 2016 Nitro, 2019 Lahti.
Li ankaŭ partoprenis en jenaj KELI-kongresoj (parte ekumenaj, vd. Ekumena Esperanto-Kongreso): 1995 Kaunas, 1996 Szombathely, 1999 Gliwice, 2002 Berekfürdö, 2004 Bystrice, 2006 Strážné, 2007 Pelplin, 2008 Prybilina, 2009 Vroclavo, 2010 Beregdaróc, 2011 Podëbrady, 2012 Zöblitz-Huettstattmühle, 2013 Svitavy, 2014 Trento, 2015 Strasburgo, 2016 Bratislavo, 2017 Zöblitz-Huettstattmühle, 2018 Podêbrady, 2024 Vác/Hungarujo.
Krome li partoprenis en la ekumenaj Bibliaj Tagoj: 2010 Münster, 2011 Werl, 2012 Trento, 2013 Strasburgo, 2014 Tuchoměřice, 2015 Vroclavo, 2016 Baia Mare, 2017 Wittenberg, 2018 Mainz, 2024 Neustadt/Weinstrasse. Kaj li partoprenis en KAEST 2014 (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) pro ĉefa temaro „Arkivoj kaj bibliotekoj — kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon“ en Modra, Slovakujo.
Pro kaj per Esperanto li vojaĝis al Aŭstrujo, Britujo, Ĉeĥujo, Ĉinujo, Danujo, Francujo, Germanujo, Hungarujo, Italujo, Japanujo, Kubo, Litovujo, Islando, Nederlando, Norvegujo, Pollando, Rumanujo, Rusujo, Slovakujo, Svedujo kaj Svislando.
Honorigo
[redakti | redakti fonton]En 2014 la FAME-fondaĵo honorigis lin kaj Utho Maier pro 25-jara profesia prizorgo de la Germana Esperanto-Biblioteko.
Verkoj kaj tradukoj
[redakti | redakti fonton]- La Germana Esperanto-Biblioteko / Die deutsche Esperanto-Bibliothek. Originale verkita en Esperanto. Trad. germanen Karl Heinz Schaeffer - [1. eld.] - [Aalen]: Eld. Germana Esperanto-Biblioteko, [2003]. - 28 p.
- La Germana Esperanto-Biblioteko / Die deutsche Esperanto-Bibliothek. Originale verkita en Esperanto. Trad. germanen Karl Heinz Schaeffer - [2. eld.] - [Aalen]: Eld. Germana Esperanto-Biblioteko, [2004]. - 28 p.
- Inge Simon/Karl Heinz Schaeffer: Die Loreley. Dichtung, Wahrheit, Legende? Ellaboraĵo por uzo dum la Esperanto-Kurso por progresintoj en Aalen. Kun i.a. 15 versioj de la fama poemo de Heinrich Heine en Esperanto - [Aalen]: Eld. Esperanto-Grupo Aalen (EGA), [2007]. - 8 p.
- Karl Heinz Schaeffer: Traduko de 5-a strofo de "Von wunderbaren Mächten wunderbar geborgen (Sub ŝirm' mirinda de potencoj bonaj)" de Dietrich Bonhoeffer esperanten - [Aalen], 2007. Vd. ĉe Dietrich Bonhoeffer.
- Utho Maier/Karl Heinz Schaeffer: Deutsche Esperanto-Bibliothek Aalen. 19 Jahre im neuen Zuhause Aalen - Beschreibung in Rückblick und Ausblick - Aktualisierte Ausgabe aus Anlaß der Jubiläen "100 Jahre Deutsches Esperanto-Institut" und "100 Jahre Deutsche Esperanto-Bibliothek" - [Aalen]: Eld. Germana Esperanto-Biblioteko, [2008]. - 38 p.
- Utho Maier/Karl Heinz Schaeffer: La Germana Esperanto-Biblioteko. Hieraŭ, hodiaŭ - kaj kio morgaŭ? - 19 jarojn en la nova hejmo Aalen - Historio, aktuala stato, perspektivoj. (Speciala eldono de resumo konciza pri "La stato de la 100-jara Germana Esperanto-Biblioteko Aalen - 2008) - [Aalen]: eld. Germana Esperanto-Biblioteko, [2008]. - 23 p.
- Utho Maier/Karl Heinz Schaeffer: La stato de la 100-jara Germana Esperanto-Biblioteko Aalen en la jaro 2008 - Historio kaj perspektivoj. El: Aktoj de la kolokvo "Planlingvaj bibliotekoj kaj novaj teknologioj", 19-20 oktobro 2007 Vieno; Detlev Blanke (red.), Rotterdam ĉe UEA [2009]. p. 33-45.
- Utho Maier/Karl Heinz Schaeffer: 100 Jahre Deutsches Esperanto-Institut 1908-2008.

