Karl Henrici

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Henrici
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1842 (1842-05-12)
en Harste
Morto 10-an de novembro 1927 (1927-11-10) (85-jaraĝa)
en Aachen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Friedrich Christoph Henrici
Okupo
Okupo arkitekto • universitata instruisto • profesoro
vdr

Karl Henrici (naskiĝinta la 12-an de majo 1842 en la vilaĝo Harste, parto de la komunumo Bovenden; mortinta la 10-an de novembro 1927 en Akeno, plena nomo: Karl Friedrich Wilhelm Henrici) estis germana arĥitekto, urboplanisto kaj altlerneja instruisto.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Jam ekde la 1880-aj jaroj kaj en la epoko de fundamenta ŝanĝo en la urboplanado Henrici okupiĝis pri la nature evoluintaj, romantike pentrindaj belecoj de malnovaj germanaj urboj kaj ties signifo por la ĉitempa urbokonstruo. Kune kun sia akena kolego Franz Ewerbeck li propagandis „pentrindan“ arĥitekturon kaj disvastigon de „brikoaĥitekturo“. Je tio li ne nur utiligis la ideojn de sia iama instruisto Hase kaj ties Hanovra Arĥitektura Skolo, sed ankaŭ la helpon de sia kolego kaj amiko Camillo Sitte, kies libro Der Städtebau nach seinen künstlerischen Grundsätzen (La urbokonstruo laŭ artismaj principoj) por Henrici estis grava instigilo al propraj ideoj. Tiel ekestis nova tuteca konsidero de la urbokonstruo el artismaj vidpunktoj, por kontrasti nure trafikteĥnike, konstrupolitike kaj reprezenteme orientitan urboplanadon per planado konsideranta estetikajn kvalitojn. Konkrete lia strebado malproksimiĝis de nuraj luokazernoj, li preferis loĝosferojn kaj komunajn instituciojn de individuaj karakteroj kaj stilformoj, defendante sin per tio kontraŭ la tendenco de nura urbokresko en epoko de kreska industriigo. Ekde ĉi tiu vidpunkto Henrici kreis urbokonstruajn konceptojn interalie por la urbo Brünn, Dessau, Hanovro, Knurów, Kolonjo (tie ĉi precipe ekde 1880 kunlabore kun Josef Stübben la projektegoj Rejnoherbeja haveno kaj ringobulvardoj), Munkeno (en 1898 aplikita kaj realigita kaj fare de Theodor Fischer), Treviro kaj ne laste en la jaroj 1917 ĝis 1920 kune kun Gustav Schimpff kaj Carl Sieben en sia loĝurbo Akeno.

Je la starigo de la Moltke-Kvartalo en Essen ekde 1908 oni nomis straton laŭ li. Postmorte ankaŭ la urbo Akeno alinomis memore al li en 1929 straton en Henrici-Strato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]