Karl Immanuel Nitzsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Karl Immanuel NITZSCH (naskiĝinta la 21-an de septembro 1787 en Borna, mortinta la 21-an de aŭgusto 1868 en Berlino) estis germana teologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post gimnazifrekvento en Pforta kaj studado li habilitiĝis en Wittenberg. En 1811 li iĝis diakono ĉe la Kastela kirko kaj prelegis ekde 1817 ĉe la seminario porpredikista, kiun estris lia patro Karl Ludwig Nitzsch. En 1820 li iĝis provosto en Kemberg kaj vokitis en 1822 profesoro kaj universitata predikisto en Bonn.

Nomumite en 1843 Supera konsistoria konsilisto li engaĝiĝis dum la Prusia generalsinodo en 1846 kaj iris en 1847 kiel profesoro, universitata predikisto kaj membro de la Supera eklezia konsilantaro al Berlino. Tie li iĝis provosto ĉe la Kirko Sankta Nikolao.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

El liaj verkoj menciindas jenaj: »System der christlichen Lehre« (Bonn 1829), kie traktatas dogmatiko en kune kun moralo; »Praktische Theologie« (Bonn 1847–67); »Akademische Vorträge über die christliche Glaubenslehre« (Berlin 1858); »Predigten aus der Amtsführung in Bonn und Berlin« (kolektoj, Bonn 1867); »Gesammelte Abhandlungen« (Gotha 1870).

Nitzsch estis persone antaŭpuŝanto de la t.n. pozitiva Evangelia unio (germane: Evangelische Vereinigung, eklezia partio) kaj eldonis en tiu ĉi kunteksto la verkon »Urkundenbuch« (Bonn 1853).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Beyschlag, Karl Immanuel Nitzsch, eine Lichtgestalt der neuern deutsch-evangelischen Kirchengeschichte (2. Ausg., Halle 1882)
  • Hermens, Karl Immanuel Nitzsch (Barm. 1886)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 14. Leipzig 1908, p. 716-717, kio legeblas interrete tie ĉi.