Saltu al enhavo

Karl Josef Grysar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karl Josef GRYSAR (naskiĝinta la 2-an de januaro 1801 en Düren-Lendersdorf, mortinta la 3-an de aprilo 1856 en Vieno) estis germana klasika filologo.

Post frekvento de la Jezuita gimnazio en Düren li studis de 1821 klasikan filologion, arĥeologion kaj filozofion ĉe la Bonna universitato. Inter la instruistaro lin instruanta estis Friedrich Gottlieb Welcker, August Wilhelm Schlegel, August Ferdinand Naeke kaj Christian August Brandis.

Post la frua morto de la gepatroj, Grysar devis preti al deĵoro kiel privata instruisto. En 1824 li iris al gimnazio de Kolonjo kie li avanciĝis ĝis supera instruisteco. Pro elstara laboro engimnazia oni vokis lin en 1850 al la universitato de Vieno nomumante lin kundirektoro de la ĵus fondita seminario filologia-historia. Sed jam malmultajn jarojn pli malfrue li forpasis.

  • De Doriensium comoedia quaestiones atque Epicharmi et Italicae comoediae scriptorum fragmenta, Kolonjo 1824 (vol. 1)
  • De Graecorum tragoedia qualis fuit circum tempora Demosthenis, 1830
  • Theorie des lateinischen Stils nebst einer lateinischen Synonymik und einem Antibarbarus, Kolonjo 1831
  • De Sophrone mimographo, 1838
  • Handbuch lateinischer Stilübungen, Kolonjo 1839 kaj 1845
  • Der römische Mimus, Vieno 1854
  • Über das Canticum und den Chor in der römischen Tragödie, Vieno 1853.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Art. 'Grysar, Karl Joseph" - ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 10 (1879), p. 82
  • "Grysar, Karl Josef" - ĉe: Österreichisches Biographisches Lexikon 1815–1950 (ÖBL), volumo 2, Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 1959, p. 96