Karl Joseph von Hefele

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Joseph von Hefele
episkopo de Rottenburg am Neckar
Regado 1869–
Persona informo
Karl Joseph von Hefele
Naskiĝo 15-an de marto 1809 (1809-03-15)
en Unterkochen
Morto 6-an de junio 1893 (1893-06-06) (84-jaraĝa)
en Rottenburg am Neckar
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Virtembergo vd
Alma mater Universitato de Tubingeno vd
Profesio
Okupo historiisto • universitata instruisto • katolika sacerdoto • teologo • katolika episkopo vd
Laborkampo historio de la Katolika Eklezio vd
Aktiva en Tübingen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl Joseph von HEFELE (naskiĝinta la 15-an de marto 1809 en Aalen-Unterkochen, mortinta la 5-an de junio 1893 en Rottenburg am Neckar) estis germana historiisto kaj episkopo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1834 li iĝis ripetisto ĉe la teologia konvikto kaj en 1840 orda profesoro ĉe la teologia fakultato en Tübingen. En 1869 li nomumitis episkopo de Rottenburg. Inter 1842–43 Hefele estis ankaŭ membro de la virtemberga parlamento.

Inter liaj verkoj menciindas la eldono de la apostolaj patroj (»Patrum apostolicorum opera«. Tübingen 1839) kaj de »Chrysostomus-Postille« (traduko de 74 predikoj, 1845); »Geschichte der Einführung des Christentums im südwestlichen Deutschland« (Tübingen 1837); »Der Kardinal Ximenes und die kirchlichen Zustände Spaniens im 15. Jahrhundert« (Tübingen 1844); »Beiträge zur Kirchengeschichte, Archäologie und Liturgik« (Tübingen 1864–65, 2 vol.); antaŭ ĉio la prikoncilia historioverko »Konziliengeschichte« (Freiburg 1855–1869, 7 vol.; parta kontinuigo de la du unuaj eldonoj fare de Joseph Hergenröther).

Estante kontraŭulo de la neeraripovo papa li verkis du verkojn pri la Honorius-problemo (»Honorius und das sechste allgemeine Konzil«, Tübingen 1870, kaj »Causa Honorii papae«, Napolo 1870). En 1871 li tamen submetis sin al la nova dogmo kaj prezentis ene de episkopa cirkulero interpretadon ortodoksan. Tamen li ne perfortis profesorojn aŭ pastrojn unuope deklari sin. Eble li tiamaniere malhelpis eĉ skismon en Virtembergo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 50, kio legeblas tie ĉi interrete.