Karl Kliem

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karl KLIEM (klim) (ps. Koko), naskiĝis la 27-an de marto 1888 en Winzig (Malsupra Silezio, de 1945 Wińsko) estis germana ŝtata imposta oficisto, esperantisto kaj stariginto de la Zamenhof-monumento en la banloko Bad Reinerz (hodiaŭ Duszniki-Zdrój), inaŭgurita la 16-an de aŭgusto 1931.

Kliem estis esperantisto de 1920. Li kunfondis Silezian Esperanto-Ligon (SILEO) kaj estis estro por propagando kaj gazetservo de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Li verkis propagandajn artikolojn en komercaj kaj fremdultrafikaj gazetoj kaj eldonis gvidilojn. Lia originala teatraĵo duakta "Rapidu nur kun paŭzo", parte germane kaj Esperante, estis ofte ludita.