Karl Leisner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karl (Karlo) LEISNER naskiĝis en Rees, ĉe la malsupra Rejno, en 1915, la 28an de februaro 1915. Estis germana pastro.

En 1934 eniris katolikan pastran seminarion en la urbo Monastero kaj en 1939 iĝis diakono. La plano estis iĝi pastro post kelke da monatoj, sed tuberkulozo neatendite devigis lin iri al faka malsanulejo en la Nigra Arbaro.

Ĉar li estis malfavora al Hitler, li estis arestita en novembro de 1939. Post kelkaj monatoj en ordinara malliberejo, oni portis lin en la koncentrejon de Sachsenhausen kaj poste de Daĥaŭo.

La 17an de decembro 1944, en la koncentrejo, Karl estas ordinata kaŝite pastro, fare de la franca episkopo Gabriel Piguet, kiu ankaŭ estis malliberigita en Daĥaŭo. La episkopo de Monastero, Von Galen, sendis sekretan legitimaĵon, kaŝitan en letero de la fratino de Karl.

La 29an de aprilo 1945, la koncentrejo liberiĝis. Tamen, dum la mallibereco, la tuberkolozo de Karl pligraviĝis, tiel ke li, foririnta de la koncentrejo, tuj eniris malsanulejon en Planegg apud Munkeno, kaj, post malpli ol kvar monatoj, la 12an de aŭgusto 1945, mortis.

En 1966 lia korpa restaĵo estis movata en la katolikan katedralon de Ksanteno. En 1996 la papo Johano Paŭlo la 2-a deklaris lin beatulo dum sia vojaĝo al Berlino.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]