Saltu al enhavo

Karl Lenze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Lenze
Persona informo
Lingvoj Volapuko
Okupo
Okupo volapukologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Karl LENZE (naskiĝinta meze de la 19-a jarcento en Eisleben) estis germana matematikisto kaj volapukisto aktivante en Lepsiko.

Agadoj lingvaj

[redakti | redakti fonton]

Li estis la unua diplomita Volapuko-instruisto en la mondo. Li lernis Volapukon en 1879 sed eliris la Volapuk-movado en 1889 pro la granda volapuka krizo. Li estis sekretario ĉe la unua volapuka kongreso en Friedrichshafen en 1884. Krome Lenz adaptigis stenografion al Volapuko. Por li la nekontroleblaj, ĉar samtempe sur pluraj kontinentoj kreitaj, „multaj simpligoj, novstrukturadoj, reordigoj kaj herezaj idoj“ kaj detruus la necesan koherecon de tiu ĉi idiomo.

Lenz famiĝis kalkulinte ke la verbo en (la unua, nereformita versio de) Volapuko havas ne malpli ol 505.440 eblajn formojn.

  • 1886: Tidabuk lefulnik stenogafa volapükik. Leipzig: Arnold.
  • 1886: Die Weltsprache und ihre Bedeutung für den Völker-Verkehr. Mein Mahnruf an alle Gebildeten. Von Karl Lenz. Leipzig: eldonejo G.A. Glöckner.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]