Karl Ludwig Oels

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Oels kiel Hamleto

Karl Ludwig OELS (naskiĝinta la 3-an de oktobro 1771 en Berlino, mortinta la 7-an de decembro 1833 en Vajmaro) estis germana aktoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Komence destinita por metio, Oels ne ripozis ĝis li sukcesis transiri al la scenejofako. Li unue montris sian talenton kiel aktoro ĉe Urania-teatro en Berlino. August Wilhelm Iffland donis al li liberan akcepton al la Reĝa dramteatrejo. En 1801 li estis engaĝita ĉe la Bamberg-teatro, kie li laste laboris sub grafo Julius von Soden. Li venis al Vajmaro en 1803, kie li debutis la 14-an de februaro kiel van der Husen en la teatraĵo Armut und Edelsinn. Komence li devis kontentigi sin per la rolo de la dua amanto, sed baldaŭ leviĝis al pli altaj rangoj (ekz. junula heroo, amanto dramoj kaj komedioj_ tiel ke li povis plenumi la rolon de la fama Voß. Goethe, kies speciala studento estis Oels, tre zorgis pri lia antaŭenveno. Oels sciis amplekse kompensi la mankon de scienca edukado per senlaca diligenteco kaj studo kio daŭris ĝis la fino de lia vivo. Goethe do fanfaronis antaŭ Johann Peter Eckermann ke Oels jam havis sufiĉe progresintan edukadon por taŭgi iĝi ano de la plej altaj rondoj. Friedrich Schiller foje emfazis sian bonan memoron kaj senlacecon. Ekstera aspekto ankaŭ tre favoris. Lia impone vira korpo, lia grandioza bukla hararo kaj liaj viglaj okuloj imponis la spektantaron ekde la komenco. Ĉefe tamen efikis lia mirinda voĉo, kvazaŭ ĝi estus farita por la arto de deklamado. Tio tre senteblis en Vajmaro. Malavantaĝo de ĉi tiu maniero estis evidenta nur kiam li prezentiĝis kiel gasto ekster Vajmaro sur scenejo kiu preferis realismajn principojn. Kiam Eduard Genast retiriĝis kiel ĉefreĝisoro en 1817, Oels prenis lian postenon provizore.

Lia vico da roloj estis nekutime larĝa: kiel Mortimer, Arnold von Melchthal, Orestes, Sigismondo (ĉe Vivo estas sonĝo) de Pedro Calderón de la Barca, Max (Wallenstein), Karl Moor, Egmont, Clavigo, Karlo la 7-a (La Pucelo de Orleano) li faris bonegan laboron laŭ la opinio de siaj samtempuloj. Sed ili ankaŭ altestimegis liajn komediofigurojn.

En postaj jaroj li pozis kiel heroa patro. Lia lasta grava rolo estis tiu de la imperiestro en la tragedio de Raupach Friedrichs Tod. Oels estis precipe proksima al tiu poeto, kiu kutimis resti kun li dum siaj vizitoj al Vajmaro.

Kiam Pius Alexander Wolff estis entombigita la 31-an de aŭgusto 1828, Oels dediĉis honoran nekrologon al sia iama kolego ĉe la tombo, kun kiu li ne nur estis ligita per la sama ideala strebado, sed ankaŭ per sia membreco ĉe la framasonoj. Kvin jarojn poste, la 7-an de decembro 1833, Oels mem mortis kiel unu el la lastaj kamaradoj de la Vajmara aktorlernejo de Goethe. Lia kolego Lortzing desegnis sian portreton sur ŝtono, kaj Schwerdgeburth gravuris lin en kupro plenlonge aktoranta kiel Muley (ĉe "Standhafter Prinz").

Fonto[redakti | redakti fonton]

Artikolo "Oels, Karl B. Ludwig" fare de Hermann Arthur Lier, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 24 (1887), p. 319–320 (tie ĉi interrete)