Karl Müffling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karl von Muffling, antaŭ 1837
Tombejo en Erfurto

Karl MÜFFLINGPhilipp Friedrich Carl Ferdinand Freiherr von Müffling nomata Weiß (naskiĝinta la 12-a de junio 1775 en Halle (Saale), mortinta la 16-a de januaro 1851 en Erfurto) estis prusa generalo (Generalfeldmarschall) kaj armea verkisto. Lia tombo troviĝas en Brühler Garten (Erfurto).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Deveno[redakti | redakti fonton]

Karl venis al la nobela gento Müffling kaj estis la unua filo de la posta prusa generalmajoro Johann Friedrich Wilhelm von Müffling (14a de majo 1742 en Holzhausen, Turingio - 9a de decembro 1808 en Neiße) kaj ties edzino Christiane Charlotte Wilhelmine von Borschitten (16a de decembro 1743 en Möbisburg - 30a de septembro 1796 en Prenzlau).

Militara kariero[redakti | redakti fonton]

Karl von Müffling komencis 1787 sian karieron kiel signojunkro en la fuzilira bataliono, estante 13-jara li eniris la armeon kaj promociitis en 1790 al vicleŭtenanto. Li akompanis la bataliono en la jaro 1790 al Silezio kaj partoprenis en la unua koalicia milito. Li partoprenis militiron kontraŭ Francujo. La kampanjojn de 1792/93 li jam partoprenis. Danke al siaj matematikaj talentoj kaj bonegaj konoj de la franca lingvo Müffling havis aliron al la ĉefa stabo, kvankam lia lerneja edukado ne estis tre ampla. Bazo por la trejnado por servoj de la ĉefa stabo estis la termezurado. Sur tiu ĉi kampo Müffling laboris en Turingio kaj Vestfalio dum la jaroj 1796-1803. De 1797 ĝis 1802 li partoprenis la trigonometrian mezuradon de Vestfalio por la mapo de nordokcidenta Germanujo.

Ankaŭ la sekvantajn jardekojn li meritoplene aktivis kiel geodeziisto. En 1803 li apartenis al grupo da 29 oficiroj kiuj novaranĝu la prusian ĉefan stabon kaj ĉefe ĉe la mezurado en Turingio. La saman jarojn li iĝis membro de la Armea societo en Berlino, kiu respondecis pri la novfarado de la tuta armeo estante sub la influo de Gerhard von Scharnhorst.[1] En 1804 Müffling iĝis stabokapitano kaj ĉefleŭtenanto; en 1805 oni invitis lin en la stabon de Gebhard Leberecht von Blücher kaj je la kampanjokomenco en 1806 en la stabon de Friedrich Ludwig von Hohenlohe-Ingelfingen.

En 1806 li estis membro de la korpuso de duko von Weimar, kaj aliĝis post la bataloj apud Jena kaj Auerstedtal al Blücher. Post la rekontiĝo apud Lübeck li ricevis la taskon fini la kapitulaciado de Ratekau. Ekde marto 1807 Müffling estis vicprezidanto de la Landa kolegio en Vajmaro. En 1808 li fariĝis membro de la tiel nomata sekreta konsilo en la servo de Vajmaro, kaj en 1813 li revenis al la prusa armeo kaj tiam pere de Scharnhorst li iĝis en aprilo 1813 ĉefleŭtenanto en la ĉefa stabo de Blücher kaj devis unue redakti la oficialajn militoraportojn.

Lia influo kiel ĉefloĝistikulo de la Silezia armeo pligrandiĝis ankoraŭ post la morto de Scharnhorst ĉar la spertoj de August Neidhardt von Gneisenau koncerne trupogvidadon kaj operaciadon ne sufiĉis. En 1813 Müffling iĝis generalmajoro kaj ĉefloĝistikulo. Müffling raportis pri la batalo de Leipzig.[2]

Dum la kampanjo de 1815 Müffling venis en la ĉefkomandejon de la Duko de Wellington por garantii la kunordigon de la prusiaj kaj britaj taĉmentoj. En 1814 li estis mallongan tempon guberniestro de Parizo kaj restis ĝis 1818 en la stabo de Wellington, kiu havis la ĉefan komandon pri la aliancanoj en tuta Franclando. Inter 1817-20 Müffling gvidis dumsomere la geodeziajn laborojn por la armea mapo de Rejnlando post kiam li nomumitis en 1820 ĉefgeodeziisto armea. En 1818 li iĝis generalleŭtenanto. Jam en 1819 Müffling reklamadis por la enkonduko de optikaj telegrafiloj en la armeo.

Armeaj reformoj sub Müffling[redakti | redakti fonton]

La 11-an de januaro 1821 li iĝis estro de la ĉefa stabo de la armeo. Sub lia regado venis sistema klerigo de ĉiuj oficiroj, i.a. per ludoj sablokestaj. La jam de Wilhelm von Grolmann komenciĝintaj trejnadvojaĝoj pliintensiĝis, la milithistoriaj konoj ĉe la junaj soldatoj ekludis pli gravan rolon. Speciala, nova instanca vojo al la ĉefa stabo, kiu ebligis rektan kaj senperan raportadon al la estraro, servu al la taktikaj kaj operaciaj ideoj.

En 1829 li iris kiel speciala legato al Konstantinoplo por konvinki la sultanon fari packontrakaton kun Rusio. Poste li ricevis longe deziritan komandon trupan kiel komandanta generalo de la 6-a armea korpuso en Münster; ĝi daŭris ĝis 1838 (en 1832: generalo de la infanterio).

Post la Viena kongreso oni kreis sub la estrado de Karl von Müffling unuecan maparon pri la ŝtata teritorio de la reĝlando Prusio. Ĝis tiam nur ekzistis la mapoj de Jean Joseph Tranchot el la tempoj de Napoleono. Liaj laboroj komenciĝis en 1836 por la provinco Vestfalio kaj 1842 por la provinco Rheinland.

En 1837 li nomumintis provizora prezidanto de la Prusia registaro, al kiu li apartenis jam ekde 1821. La 30-an de marto 1838 oni konfirmis la nomumon kaj faris lin paralele gubernestro de Berlino.

Lia sperto redukti komplikajn aferojn ĉe la gravan kernon, lia bona kaj modesta prijuĝkabaplo ĝenerale kiel ankaŭ lia neartefarita memkonfideco perfekte taŭgigis lin je tiu ĉi ofico. En 1847 li devis retiriĝi pro aĝo. La postmorte eldonitaj memuaroj ne estis kompletaj: multaj kritikaj partoj (koncerne la jarojn 1813-15) estis cenzuritaj kaj restis nepresitaj.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • Ehrenmitgl. d. preuß. Ak. d. Wiss. (1823)
  • Ehrenbürger v. Berlin (1842)
  • Chef d. 27. Inf.-Rgt. (1836)
  • Orden pour le mérite (1814)
  • engl. Bath-Orden (1815)
  • Schwarzer Adler-Orden (1829)
  • russ. Wladimir-Orden (1829),
  • Alexander-Newsky-Orden (1830)

Tombo en la „Brühler Garten“ en Erfurt[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Operationsplan d. preuß. u. sächs. Armee im J. 1806, Schlacht v. Auerstädt u. Rückzug bis Lübeck, 1807 (auch franz.)
  • Marginalien z. d. Grundsätzen d. höheren Kriegskunst f. d. Generale d. österr. Armee, 1808
  • Die preuß.-russ. Campagne im J. 1813, von d. Eröffnung bis z. Waffenstillstand vom|5ten Juni 1813, 1813
  • Gesch. d. Feldzuges d. engl.-hanövr.-niederländ.-braunschweig. Armee unter Hzg. Wellington u. d. preuß. Armee unter d. Fürsten 2 Blücher v. Wahlstadt im J. 1815, 1817 (auch franz. u. engl.)
  • Zum Gebrauch d. Officiere d. Gen.-Stabs b. jährl. Übungsreisen, 1822
  • Zur Kriegsgesch. d. J. 1813 u. 1814, Die Feldzüge d. schles. Armee unter d. FM Blücher v. d. Beendigung d. Waffenstillstandes bis zur Eroberung v. Paris, 1824
  • Betrachtungen üb. d. großen Operationen u. Schlachten d. Feldzüge v. 1813 u. 1814, 1825
  • Napoleon's Strategie 1813, von d. Schlacht v. Groß-Görschen bis z. Schlacht b. Leipzig, 1827
  • Ueber Römerstraßen am rechten Ufer d. Nieder-Rheins v. d. Winterlager Vetera ausgehend zur Veste Aliso üb. d. pontes longi zu den Marsen u. zu d. niederen Weser, 1834
  • Denkschr., d. Antrag d. achten Provinzial-Landtages d. Prov. Preußen, d. Vermehrung d. Wehrhaftigkeit d. Volkes betr., 1848
  • Aus meinem Leben, 1851
  • Auszug aus d. hinterlassenen Papieren, 1855
  • Gen. M. üb. d. Landwehr, in: HZ 70, 1893, S. 281 ff. (Denkschr. v. 1821 an d. Prinzen August v. Preußen)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans-Joachim Behr: Vincke und Müffling. Zwei Repräsentanten Preußens in Westfalen. In: Hans-Joachim Behr, Johann Zilien (Hg.): Geschichte in Westfalen – Bewahren, Erforschen, Vermitteln. Festschrift für Paul Leidinger zum 70. Geburtstag. Warendorf 2002, S. 95-107.
  • Hans–Joachim Behr: General von Müfflings Bericht über seine Reise nach Konstantinopel im Jahre 1829. In: Zeitschrift für Türkeistudien 15. Jg. 2002 Heft 1 u. 2, S. 113–135.
  • Hans–Joachim Behr (eld.): Karl Freiherr von Müffling. Offizier – Kartograph – Politiker (1775–1851). Lebenserinnerungen und kleinere Schriften. Böhlau, Köln 2003, ISBN 3-412-02803-7.
  • Jürgen Hahn-Butry (eld.): Preußisch-deutsche Feldmarschälle und Großadmirale. Safari, Berlin 1938.
  • Jaromir Hirtenfeld: Der Militär-Maria-Theresien-Orden und seine Mitglieder. Wien 1857, S. 1284-1285.
  • Klaus-Dieter Kaiser: Erfurt und Freiherr von Müffling 1775-1851 (= Kleine Schriften des Verein für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt|Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt. Band 9). Erfurt 2005, ISBN 3-9809896-9-0.
  • Karl Kiefer: Zur Geschichte der Freiherren von Müffling sonst Weiss genannt. Sonderdruck aus: Frankfurter Blätter für Familiengeschichte. Frankfurt am Main 1913 (Digitalisat).
  • Joachim Niemeyer: Müffling, Karl. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 18, Duncker & Humblot, Berlin 1997, ISBN 3-428-00199-0, S. 266 f. (Digitalisat).
  • Bernhard von Poten: Müffling, Karl Freiherr von. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 22, Duncker & Humblot, Leipzig 1885, S. 451–454.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Karl Kiefer: Zur Geschichte der Freiherren von Müffling sonst Weiss genannt. Sonderdruck aus: Frankfurter Blätter für Familiengeschichte. Frankfurt am Main 1913.
  2. Hans-Ulrich Thamer: Die Völkerschlacht von Leipzig. Europas Kampf gegen Napoleon. München 2013, S. 9.