Manne Siegbahn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karl Manne Siegbahn)
Manne Siegbahn
Nobel-premiito
Persona informo
Karl Siegbahn
Naskonomo Karl Manne Georg Siegbahn
Naskiĝo 3-an de decembro 1886 (1886-12-03)
en Örebro Nikolai parish
Morto 24-an de septembro 1978 (1978-09-24) (91-jaraĝa)
en Engelbrekt
Tombo Engelbrektskyrkans kolumbarium vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Lund • Norra Real vd
Familio
Edz(in)o Karin Högbom vd
Infanoj Kai Siegbahn • Bo Siegbahn vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo fiziko vd
Verkado
Verkoj iksradia spektroskopio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

(Karl) Manne (Georg) SIEGBAHN (3-an de decembro 1886, Örebro, Svedio26-an de septembro 1978, Stokholmo) estis sveda fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1924 por la rentgenspektroskopiaj malkovroj kaj ekzamenoj.

Li malkovris en la rentgenemisiaj spektroj novan spektro-serion (M-serio) en 1916. Li ellaboris tiajn maŝinojn kaj metodojn, kiuj ebligis la precizan mezuron de la rentgenaj ondolongoj. Li iĝis fizika profesoro en la Universitato de Uppsala kaj unu jaron poste pruvis kun la kunlaborantoj, ke la rentgenaj radioj trairantaj la prismon, dekliniĝis kiel lumradioj, sed iom pli malforte. Pli poste li analizis la pli malfortajn rentgenajn radiojn, kiuj situantaj proksime al la ultraviola parto de la spektro.

Li iĝis en 1937 fizika profesoro de la Stokholma Universitato. Samjare li iĝis unua direktoro de la Fizika Instituto Nobel, fondita samjare de la Sveda Reĝa Scienca Akademio. Li retiriĝis el tiu posteno en 1975.

Li estis inter 1939 kaj 1964 membro de la Internacia Pezo- kaj Mezurafera Komisiono.