Karl Max Liniger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Max Liniger
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1901 (1901-06-06)
en Berno
Morto 1965
en Ĝenevo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

La sviso Karl Max LINIGER (6-an de junio 1901-1965) estis prezidanto de la "Ĝeneva UEA".

Liniger antaŭe estis delegito de UEA en Berno. En 1936 li (oficiale) estris la Provizoran Komitaton de UEA, fariĝis prezidanto de la Estraro elektita en 1939. Lia posteulo en 1940 estis Hans Hermann Kürsteiner (laŭ Esperanto, majo-julio 1940).

Kiam Ĝeneva UEA kaj Internacia Esperanto-Ligo kunfandiĝis al "kunfandita UEA"" en 1947, Liniger fariĝis Honora Prezidanto. Honora Membro (de la Ĝeneva UEA) li estis jam ekde 1940.

Trovu « Karl Max Liniger » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»