Karl Mras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Mras
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1877 (1877-06-06)
en Vieno
Morto 7-an de julio 1962 (1962-07-07) (85-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germanalatina
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto
vdr

Karl MRAS (naskiĝinta la 6-an de junio 1877 en Vieno, mortinta samloke la 7-an de julio 1962) estis aŭstra klasika filologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de lernejestero li frekventis la gimnazion de la viena urbokvartalo Mariahilf antaŭ ol studi ĉe la Universitato de Vieno klasikan filologion, sanskriton kaj komparan lingvosciencon. Inter lia instruistaro nombriĝis Hans von Arnim, Edmund Hauler, Friedrich Marx kaj Karl Schenkl. Post ekzameniĝoj li deĵoris gimnazie. Universitatkarier-prepara estis studvojaĝo (eble danke al ŝtata stipendio) al Italujo, Grekujo kaj Malgranda Azio. Dume Mras kunigis multajn manuskriptojn de antikvaj verkistoj kio kvazaŭ fundamentis por liaj postaj tekstkritika kaj eldonista laboradoj. En 1912 li habilitiĝis pri la sofisto Luciano. Jaron post nomumiĝo je titolprofesoro li iĝis en 1921 eksterorda profesoro ĉe la Universitato de Graz.

En 1933 Mras revenis Vieno kiel orda profesoro kaj katedrstro pri klasika filologio. Estante akra kontraŭnaziulo li tuj post Anschluss retiriĝi devis kaj anstataŭigitis per Richard Meister koncerne pedagogikajn aferojn. Post la Dua mondmilito Mras remetitis en sian antaŭan taskaron pedagogika kaj filologia.

Liaj laboroj havigis al li multajn honorojn: en 1946 li nomimitis koresponda kaj en 1947 vera membro de la Viena akademio de al sciencoj, en 1956 koresponda membro de la GDR-akademio de la sciencoj. Ĝis 1953 li aktive docentis.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Karakterize por liaj esploristaj kvalitoj estis ampleksa kono de la Grek-romia kulturo, de la gramatiko kaj metriko de la helena kaj de la latina kaj la profundaj scioj pri sekulara, kultura kaj religia kulturoj de la Mediteraneo.

Estante faktoto li okupiĝis pri ĉiuj epokoj literaturaj, precipe ankaŭ pri la eldono kaj komento de postklasikuloj. Inter la kristanismaj aŭtoroj li nove disponigis de Eŭzebo de Cezareo la verkon Praeparatio evangelica (1954–56). En 1960 li skribis novan antaŭparolon por la eldono de aĵoj de Hegesippus ĉe Corpus Scriptorum Ecclesiasticorum Latinorum (CSEL; fare Vincenzo Ussani, 1932). La nekristanaj verkistoj Luciano kaj Makrobio ankaŭ ĝuis pri novaj eldonoj kun traduko kaj komento el la manoj de Mras.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • nekrologo: Jahrbuch der Deutschen Akademie der Wissenschaften zu Berlin 1963, p. 210–211.
  • Wolfhart UnteMras, Karl. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 18, Duncker & Humblot, Berlin 1997, ISBN 3-428-00199-0, S. 247 f. (Digitalisat).
  • Alois Kernbauer: Karl Mras. Ĉe: Das Fach Klassische Philologie an der Universität Graz vom Anfang des 19. Jahrhunderts bis zur Gegenwart. Mit Beiträgen von Herbert H. Egglmaier, Walter Höflechner, Alois Kernbauer, Walter Primig, Peter G. Tropper, Franz-Anton Wallisch. Ĉe: Beiträge und Materialien zur Geschichte der Wissenschaften in Österreich. Eldonis Walter Höflechner (=Publikationen aus dem Archiv der Universität Graz, 11), Graz 1981, p. 213–225.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]