Karl Reinthaler (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Domo nomita por Reinthaler; en ĝi estas i.a. biblioteko kaj la urba filio de SPÖ

Karl REINTHALER (naskiĝinta la 18-an de septembro 1913 en Villach, mortinta la 1-an de aŭgusto 2000 en Saalfelden) estis aŭstra fervojisto, malpor-nazia rezistadanto kaj socialdemokrata politikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post terura vundiĝo de la patro dum la Unua mondmilito en Galicio la familio translokiĝis en 1916 al Hainfeld (Malsupra Aŭstrio) kie eblis trovi por handikapito fareblan laboron en hejtejo. En 1918 oni ekloĝis en St. Pölten. La patro mortis jam en 1921 pro disenterio. Ĉiuj tiaj travivaĵoj jam frue konvinkis la junan Karl Reinthaler favori pacifismon. Liaj unuaj kontaktoj je socialdemokratio faritis pli malpli hazarde dum la lernejaj jaroj: li anis ĉe la porjunula organizo Rote Falken kaj li iĝis estro de la loka sekcio de Sozialistische Jugend en St. Pölten. La Kinderfreunde-klubejo iĝis kvazaŭ lia dua hejmo. Jam tiam Reinthaler ŝatitis de la kolegaro kiel ekzemplodona socialdemokrato. En 1927 li trapasis la akceptiĝekzamenon por duala profesia edukado en trejniĝriparejo ĉe Österreichische Bundesbahnen kun la celo iĝi forĝisto. En 1931 post sukcesa fino de ĉio li tamen ne povis ekdeĵori kaj sekvis tri jaroj da senlaboreco, dum kiuj Reinthaler frekventis la majstrolernejon pri maŝinkonstruado kaj elektrotekniko Arsenal en Vieno. Ĝis 1934 li perlaboris la vivon distribuante gazetojn kaj estante edukisto ĉe Kinderfreunde-organizaĵo. Pro elstaraj konoj li fine dungiĝis fare de la ŝtataj fervojoj malgraŭ siaj politikaj konvinkoj dum komenciĝinta aŭstrofaŝismo.

En 1935 li ekdeĵoris en Salzburg kaj en 1936 en Saalfelden. Tie li evidentiĝis esti vera faktoto.

Dum la regado de la hitleranoj[redakti | redakti fonton]

En 1939 li trapasis la ekzamenon pri lokomotivestrado. Samjare li havis la unuan kontakton je la germana kaŝpolico Gestapo post kritiko pri la invado en Pollando en septembro 1939 kaj la malbona traktado de slavoj. Reinthaler sukcese kontrabandis gazetojn el Svislando kio ebligis pli objektivan informadon por li kaj kelkaj liaj amikoj. Arestiĝo sekvis en 1942 post mondonaco por Internacia Ruĝa Helpo kaj suspekto ke Reinthaler estas komunisto. Krome oni estis observinta lian neemociiĝon dum aŭskultato de paroladoj de Adolf Hitler respektive la faron de etaj kritikaj asertoj ĉi-okaze. Li internigitis en Amberg ĝis 1945 kiam li liberiĝis fare de la Usona Armeo estante en stato de ekstrema korpa malforteco. Forlaso de la internigejo eblis en junio 1945.

Politikistado kaj sindikatistado post 1945[redakti | redakti fonton]

Reveno al Saalfelden okazis ankoraŭ dum somero 1945. Krom redungiĝo ĉe la fervojoj li ankaŭ senditis fare de la Socialdemokratia Partio de Aŭstrio kiel deputito en la landan parlamenton de Salcburgio kie li ekaktivis en la 12.12.1945. Pro forta reŭmatismo li tamen devis interrompi tion post tri jaroj. Post kuracado eblis repreni la laboradon en Saalfelden.

Reinthaler ankaŭ estis sindikata funkciulo. En Saalfelden li plenumis la rolon de klerigada responsulo kaj iĝis ĉefo de la fervojista sindikato. En 1955 li fondis porjunulan sekcion (Gewerkschaftsjugend). Inter 1952 kaj 1953 li sekvis kursojn ĉe Sozialakademie. En 1959 li sukcese pledis ĉe la Porlaborista ĉambro salcburga akiri bonpreze domon en Saafelden kiel kunvenejon por la surloka sekcio de la Aŭstra Sindikata Ligo. Kun honoroficaj helpantoj li fondis propran bibliotekon kaj startigis kursojn. Tie li mem instruis retorikon kaj faris diversajn prelegojn ekz. pri historio. Pro saneckialoj li maleklaboris en 1960 ĉefervoje. En 1966 li iĝis vicurbestro saalfelden-a post kiam li jam en 1959 estis ricevanta la oferton kandidati pri la urbestreco (kion la tiama sanecstato malpermesis). Urbestro elektitis tiam la socialdemokrato Adam Pichler.

En 1972 Reinthaler iĝis finfine urbestro. Dum lia oficoperiodo malfermitis la teĥnika lernejo HTBL (Höhere Technische Lehranstalt) kaj la ekonomia lernejo HBLA (Höhere Bundes-Lehranstalt für wirtschaftliche Berufe). Apude de ili ankaŭ starigitis multaj loĝdomblokoj Bergland-Siedlung. En 1978 li rezignis pro sanecaj kialoj rekandidati. Lia posteulo iĝis Walter Schwaiger.

La sekvajn jarojn Reinthaler tre engaĝiĝis pri instrukcio klariga pri la politikaj cirkonstancoj en Aŭstrio dum la tuta 20-a jarcento. Lia opinio baziĝanta je propra sperto reŝatatis ekz. dum la malagrabla afero pri eldiroj de Kurt Waldheim kaj ties elektokampanjaj helpantoj en 1986 kaj okaze de migra ekspozicio fare de la hamburga Institut für Sozialforschung pri la rolo de Wehrmacht dum la Dua mondmilito kiu elmontritis en Salzburg en marto 1998. Reinthaler mortis pro tragika akcidento en 2000. En 2003 la urbo Saalfelden aĉetis la sindikatejon ĉe Bahnhof-strato, restaŭris ĝin kaj renomis ĝin Karl-Reinthaler-Haus por honori tiun ĉi surlokan pioniron de porlaborista movado kaj ĝenerale imponan viron.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Sabine Aschauer-Smolik, Alexander Neunherz: Karl Reinthaler – dagegenhalten. Eine Lebensgeschichte zwischen Brüchen und Kontinuitäten in der Provinz. StudienVerlag, Innsbruck 2004, ISBN 3-7065-1976-3.
  • Walter Thaler (eld.): Stark betroffen – wenig geachtet. Sozialdemokratie in Salzburger Gemeinden. Gespräche mit Salzburger Bürgermeistern (=Schriftenreihe der Arbeitsgemeinschaft Sozialdemokratischer Gemeindevertreter Salzburg, 1). Arbeitsgemeinschaft Sozialdemokratischer Gemeindevertreter (ASG) Salzburg, Salzburg 1999.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]