Karl Schenkl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Schenkl
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1827 (1827-12-11)
en Brno
Morto 20-an de septembro 1900 (1900-09-20) (72-jaraĝa)
en Graz
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioAŭstra imperio
Alma mater Universitato de Vieno
Familio
Infano Heinrich Schenkl
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto • Q125380827redaktoro • eldonisto
vdr

Karl SCHENKL (naskiĝinta la 11-an de decembro 1827 en Brunno, mortinta la 20-an de septembro 1900 en Graz) estis aŭstra klasika filologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Schenkl studis inter 1846 kaj 1849 klasikan filologion kaj jursciencojn ĉe la universitato de Vieno. Post ŝtata ekzameniĝo li deĵoris ĉe pluraj gimnazioj antaŭ ol vokiĝi ja orda profesoreco al la universitato de Innsbruck. Samloke li estris la katedron ekde 1860. En 1863 li iris la Universitato de Graz kie li sukcese klopodis instalon de seminario malnovfilologian kaj elektitis koresponda membro de la Aŭstra Akademio de Sciencoj; orda membreco venis en 1868. En 1869/70 Schenkl estis rektoro kaj iĝis en 1870 ano de la komisiono por reformado de gimnazioj. En 1875 ekprofesoris li Viene kiel posteulo de Johannes Vahlen. Li emeritiĝis en la jaro 1899.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Schenkl kunfondis en 1885, kaj fine klubestris, la societon "Eranos Vindobonensis" kaj eldonis plurajn fakgazetojn. En 1879 li fondis kun Wilhelm von Hartel la periodaĵon "Wiener Studien" kaj eldonis la serion Bibliotheca scriptorum Graecorum et Romanorum de Teubner-eldonejo. Schenkl okupiĝis pri la eldonado de latinlingvaj patroj de la Eklezio en la kadro de la projekto Corpus scriptorum ecclesiasticorum latinorum (CSEL). Krome li publikigis gravajn aĵojn didaktikajn. Lia lernolibro Griechisches Elementarbuch de 1852 ĝuis uziĝon dum sep dek jaroj.

Filo lia estis la filologo Heinrich Schenkl. En la arkada korto de la ĉefa ejo de la viena altlernejo oni senvuligis en 1919 monumenton pri Schenkl fare de la skulptisto kaj medalisto Stefan Schwartz, reliefo bronza kun latina enskribo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • informoj ĉe BLKÖ
  • Alois Kernbauer: Karl Schenkl (1863/64–1875). Ĉe: Das Fach Klassische Philologie an der Universität Graz vom Anfang des 19. Jahrhunderts bis zur Gegenwart. Mit Beiträgen von Herbert H. Egglmaier, Walter Höflechner, Alois Kernbauer, Walter Primig, Peter G. Tropper, Franz-Anton Wallisch. Ĉe: Beiträge und Materialien zur Geschichte der Wissenschaften in Österreich. Eldonis Walter Höflechner (=Publikationen aus dem Archiv der Universität Graz, 11), Graz 1981, p. 38–52.
  • Kurt Smolak: "Schenkl Karl". Ĉe: Österreichisches Biographisches Lexikon 1815–1950 (ÖBL). Volumo 10, Wien 1994, ISBN 3-7001-2186-5, p. 83-84
  • Schenkl, Karl, ĉe: Deutsche Biographische Enzyklopädie, volumo 8, p. 607.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]