Karl Schwier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Schwier
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1842 (1842-11-12)
en Soest
Morto 22-an de junio 1920 (1920-06-22) (77-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo fotisto
vdr

Karl Wilhelm Gangolf SCHWIER (naskiĝinta la 12-an de novembro 1843 en Soest, mortinta la 22-an de junio 1920 en Vajmaro) estis germana fotografo, redakisto kaj eldonisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de speciala pedagogo por surdmutuloj li frekventis en Soest gimnazion kaj pormetiistan lernejon en Hagen. Poste li studis ĉe Metiista akademio en Berlino ĉe Hermann Wilhelm Vogel kaj ĉe la berlina universitato. Schwier estis teknika estro de militkampa fotado dum la milito de Prusia-francia milito. En 1871 li edzinigis Marie Oberland, kiu mortis jam en 1876. Kun ŝi li havis tri infanojn, Hanny (* 1872), Dorchen (* 1874) kaj Adolph (* 1876).

Vajmaron li venis la unuan fojon 1874. En la 18.6.1879 li iĝis civitano vajmara. Krom lia deĵorado fota li ankaŭ fondis kaj estris en Vajmaro societon kremacifavoran (Verein für Feuerbestattungen zu Weimar) kaj estis honora membro de la Eostturingia societo de inĝenieroj kaj arĥitektoj. Lia dua edzino iĝis en 1880 Sophie Rothe kiu naskis en 1881 filon Heinrich.

Liaj loĝejoj en Vajmaro havis la jenajn adresojn: Schloßgasse 25 (1876-1882), Am Brühl 16 (1882-1886), Bürgerschulstraße 4 (1887-1891), Sophienstraße 4. Laŭ nekrologo li ankaŭ antaŭenpuŝis aferojn de la Urbomuzeo de Vajmaro.

Agado[redakti | redakti fonton]

Schwier estis ekde 1872 helpanto en la ateliero de Heinrich Hardtmuth en Vajmaro. Kvankam li konis la Fotografian-ĥemian instituton de Julius Schnauß li ĝin ne frekventis. Sed en 1875 li mem fondis la societon Deutscher Photographen-Verein por profesiuloj kun sidejo en Vajmaro. La unua kunveno okazis en Jena en la 31.1.1876. Klubaj taskoj estu la evoluigo de fota arto, plia popularigo inter la enloĝantaro kaj kontaktoperado por eksterlandanoj. La organo de la societo titoliĝis "Deutsche Photographen-Zeitung" por kiu li redaktoris kaj ekspedistis. Lia posteulo postmorte redaktore iĝis filo Adolph: la organo aperis ĝis 1924 kaj tre gravis por la publika atentiĝo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Schwier eldonis plurajn fotajn seriojn, ekz. pri sindikatara festprocesio en 1878 (Festzug der Gewerkschaften anläßlich der Gewerbeausstellung in Weimar im Jahre 1878; 46 fotografioj; Vajmaro 1879) aŭ pri festa manifestacio de metiistoj okaze de tronjubileo de Karlo Aleksandro (Saksio-Vajmaro-Eisenach) en 1878 (Zug der Gewerbetreibenden am fünfundzwanzigjährigen Regierungs-Jubiläum seiner Königlichen Hoheit des Großherzogs Carl Alexander von Sachsen-Weimar-Eisenach am 11. Juli 1878; 54 fotoj, Vajmaro 1879). Jam ĉirkaŭ la 1860-a jaro aperis Wartburg-Album: Photographien nach der Natur (14 fotoj), por kiu verkis la tekston Hugo von Ritgen mem kiu restaŭris laŭ grandduka volo Wartburgon en Eisenach.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Herrmann A. L. Degener: Wer ist’s: Zeitgenossenlexikon, enthaltend Biographien und Bibliographien. Degener, Berlin 1909, p. 1301.
  • Christoph Lößnitz: Karl Schwier und die deutsche Fotografie. Weimar 1999.
  • Alf Rößner: Karl Schwier. Ein bedeutender Bildchronist Weimars. Ĉe: Von Akzidenzen, Büchern und Zeitungen. 150 Jahre Weimarer Druckgeschichte 1854–2004. Pavillon-Presse, Weimar 2004, p. 20-21
  • Axel Stefek: Schüler von Hermann Wilhelm Vogel, Bildchronist des Krieges in Frankreich. Die Lehrzeit des Fotografen Karl Schwier (1842–1920) und sein „Wartburg-Album“ von 1872. Ĉe: Weimar-Jena. Die große Stadt. Das kulturhistorische Archiv 6/3 (2013), p. 175-204.
  • Artikolo "Karl Schwier." Ĉe: Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Eldonis Gitta Günther k. a., dua eldono, Böhlau, Weimar 1998, p. 396.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Karl Schwier en la germana Vikipedio.