Karl Straube

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Montgomery Rufus Karl Siegfried Straube (* 6-a de januaro 1873 en Berlino; † 27-a de aprilo 1950 en Lepsiko) estis germana orgenisto kaj ĥorestro. Li edziĝis kum Hertha Johanna nask. Küchel (1876–1974), kun kiu li havis unu filinon (Elisabeth, 1904–1924).

Karl Straube

Edukado kaj profesio[redakti | redakti fonton]

Straube ricevis unuan edukiĝon je sia patro, kiu estis orgenisto kaj harmoniumkonstruisto. Poste li plukleriĝis memlerne; akademian studon li ne absolvis. Tamen baldaŭ li estis fama orgenvirtuozo . En la jaro1897 li estis dungita kiel orgenisto en Wesel.

Januare 1903 Straube iĝis orgenisto ĉe la preĝejo Thomaskirche en Lepsiko. Samjare li iĝis ĥordirigisto de la Lepsika Bach-Asocio. En 1907 Straube iĝis orgeninstruisto ĉe la Reĝa Konservatorio de Muziko en Lepsiko. En la jaro 1908 oni nomumis lin profesoro.

Dek jarojn poste en 1918 Straube fariĝis posteulo de Gustav Schreck kiel Thomas-kantoro en Lepsiko. La postenon orgenistan ĉe la Thomaskirche li transdonis al Günther Ramin. En 1919 li fondis la Eklezimuzika Instituto ĉe la konservatorio, kiun li estris ĝis 1941 kaj denove ekde 1945 ĝis 1948. Finfine Straube en 1920 unuigis la ĥoron de la Lepsika Bach-Asocio kun la Gewandhaus-Ĥoro, kies estro li estis ĝis 1932.

Aŭtune 1920 Straube akompanis kiel responsulo la unuan vojaĝon eksterlanden de la knaboĥoro Thomanerchor, kiu kondukis al Danio kaj Norvegio kaj fondis la bazon de la kreska tumonda granda renomo de la ĥoro. En 1939 Straube pensiiĝis. Lia posteulo kiel Thomas-kantoro fariĝis en 1940 G. Ramin.

Agado kiel Thomas-kantoro[redakti | redakti fonton]

Straube estis ekde jarcentoj la unua Thomas-kantoro, kiu ne plu mem komponis. Prefere li dediĉis sin al la laboro kun la ĥoro, kiu fakte estis rekonstruenda post la Unua Mondmilito. Li plialtigis la nombron de la koncertoj i.a. per tio, ke li transformigis la ĝistiaman ĉefprobon vendredan al dua motetkoncerto (krom tiu koncertata aparte de tio ĉiusabate).

Iom post iom Straube enstudis kun la Thomanerchor ĉiujn kantatojn de Johann Sebastian Bach, kiujn li ekde 1931 unue prezentis dimanĉe dum la diservoj. La radiotranssendado planita por kvar jaroj pro diversaj malfacilaĵoj prokrastiĝis ĝis 1937. La radiotranssendadoj, parte ankaŭ eksterlanden kaj transoceanen, kontribuis al konatigo de la Thomanerchor trans la Lepsikaj limoj, kio siaflanke antaŭenigis la turneadon. Straube pli kaj pli deturnis sin de la domina malfruromantika stilo kaj re-alstrebis la barokan sonidealon, per kio li ege influis la orgenmovadon en Germanio.

Gravega Straube estis ankaŭ kiel unua interpretanto de la orgenmuziko de la samaĝa, lige amikiĝinta kun li Max Reger, kies kreadon li tre prosperigis kaj decide influis (ekz. je la ĉesigo de la komponado de la rekviemo de Reger). Ambaŭ vigle interkomunikis. La aŭtoro de norma verko pri orgenimprovizado Karl Ludwig Gerok (1906–1975) estis unu el liaj lernantoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Anonym: Gaben der Freude. Karl Straube zu seinem 70. Geburtstag. (Festschrift) Leipzig 1943.
  • Willibald Gurlitt/Hans-Olaf Hudemann (Hrsg.): Karl Straube. Briefe eines Thomaskantors. Stuttgart 1952.
  • Christoph Held, Ingrid Held (Hrsg.): Karl Straube. Wirken und Wirkung. Berlin (Ost) 1976.
  • Günther Hartmann: Karl Straube und seine Schule. "Das Ganze ist ein Mythos." Bonn 1991.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]