Karl Wilhelm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Wilhelm
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1815 (1815-09-05)
en Schmalkalden
Morto 26-an de aŭgusto 1873 (1873-08-26) (57-jaraĝa)
en Schmalkalden
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Okupo
Okupo dirigentokomponisto
Verkoj Die Wacht am Rhein
vdr
Monumento en Krefeld.

Karl WILHELM, ankaŭ Carl Wilhelm (naskiĝinta en la 5-a de septembro 1815 en Schmalkalden, mortinta samloke en la 26-a de aŭgusto 1873) estis germana korusdirektoro. Li estas plej konata kiel la komponisto de la kanto Die Wacht am Rhein, la neoficiala nacia himno (krom: Heil dir, im Siegerkranz) post 1871.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Wilhelm studis en Kassel ĉe Louis Spohr, kaj poste en Frankfurto ĉe Majno kun Aloys Schmitt kaj A. André. De 1841 ĝis 1864 li estis la direktoro de la kantista rondo Liedertafel en Krefeld, por kiu li komponis multajn virajn refrenkorusaĵojn. En Krefeld en 1854 li muzikigis la vortojn de poemo de Max Schneckenburger - "Die Wacht am Rhein" (1840). En rekono de la sukceso kaj la nacia graveco de tiu kanto, li ricevis la titolon de Reĝa prusa muzikdirektoro en 1860 por havigi al si kvar jarojn poste oran medalon de reĝino (pli posta imperiestrino) Augusta.

La 24an de junio 1871, li ricevis personan agnoskon de Otto von Bismarck. En la sama jaro, li ricevis ĉiujaran donacon de la registaro de 3.000 markoj pojare, egale al kvaroblo de averaĝa laborista salajro.

De 1865, Wilhelm laboris kiel la direktoro de la muzikkunularo en Schmalkalden.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Landeszentralen für politische Bildung Hamburg und Schleswig-Holstein (eld.): Historische Lieder aus acht Jahrhunderten, Hamburg 1989, ISBN 3-87474-851-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]