Karl von Bodelschwingh-Velmede

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl von Bodelschwingh-Velmede
Persona informo
Carl von Bodelschwingh
Naskiĝo 16-an de decembro 1800 (1800-12-16)
en Hamm
Morto 12-an de majo 1873 (1873-05-12) (72-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Partio Konservativa Partio vd
Familio
Patrino Friederike von Bodelschwingh vd
Gefratoj Ernst von Bodelschwingh-Velmede vd
Infanoj Ernst von Bodelschwingh • Udo von Bodelschwingh • Ida Bodelschwingh vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Distriktaro ArnsbergoBerlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl von Bodelschwingh-Velmede (10a de Decembro 1800 – 12a de Majo 1873) estis prusia politikisto.

Von Bodelschwingh-Velmede naskiĝis en Velmede, ĉe Hamm en la Graflando Mark. Post servi kiel unu-jara volontulo en la Garde-Schützen-Bataillon li studis juron, kaj poste eniris en publika vivo, servante en serio de postenoj el 1837–45: ĉe Landtag en Hamm, Oberregierungsrat en Minden, vic-prezidento de Regierungsbezirk de Münster, kaj prezidento de Regierungsbezirk de Arnsberg.

En 1849 li eniris en politiko je Prusia nivelo, enirante en la Abgeordnetenhaus (nome Prusia malalta ĉambro) kiel konservativa delegito. Li servis kiel Financa Ministro el 1851–58 sub Otto Theodor von Manteuffel kaj denove el 1862–66 sub Otto von Bismarck. Li rezignis en 1866 pro malvolo respondeci pri la serĉado de financo por la Prusia-Aŭstria milito.

Lia frato, Ernst von Bodelschwingh-Velmede, estis ankaŭ aktiva en Prusia politiko.