Karlo (legolibro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Karlo
Karlo
Karlo
Aŭtoro Edmond Privat
Eldonjaro 1909
Urbo Parizo
Eldoninto Librairie d' Espéranto
Paĝoj 47
vdr

Karlo [1] estas legolibro verkita de Edmond Privat kaj unue eldonita en 1909 ĉe Librairie d' Espéranto en Parizo. Ĝi estas unu el la Esperanto-libroj kun la plej multaj eldonoj.

La libro konsistas el 20 ĉapitroj kaj rakontas pri vivo de la juna infano ekde lia naskiĝtago ĝis lia edzigo. La tekstoj temas plejparte pri ĉiutaga vivo, lernejo kaj familio. Ĉiuj ĉapitroj enhavas krom la teksto, ankaŭ ekzercojn, kutime demandoj pri la teksto.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • Paris: Librairie d' Espéranto, 1909. 47p.
  • 1910 (3-a eld).
  • Genève: Universala Esperanto-Asocio, 1912 (4-a eld). 35p.
  • Genève: Universala Esperanto-Asocio, 1914 (6-a eld). 40p.
  • Berlin: Esperanto-Verl., 1922 (7-a eld). 40p.
  • Berlin: Esperanto-Verl., 1922 (8-a eld). 44p.
  • Berlin: Ellersiek & Borel, 1926 (9-a eld). 45p. 16cm.
  • 1944
  • 1945
  • Rio de Janeiro: Brazila Esperanto-Ligo, 1952. 42p.
  • Hago: Internacia Esperanto-Instituto, 1953 (13-a eld). 48p.
  • Osaka: Japana Esperanta Librokooperativo, 1953. 51p.
  • Hago: Internacia Esperanto-Instituto, 1957 (14-a eld). 45p. 15cm.
  • Rio de Janeiro: Brazila Esperanto-Ligo, 1963 (3-a brazila eld). 43p.
  • Hago: Internacia Esperanto-Instituto, 1968 (15-a eld). 45p. 15cm.
  • Hago: Internacia Esperanto-Instituto, 1968 (15-a eld). 47p. 21cm.
  • [Beijing]: El Popola Ĉinio, 1981. 42p.
  • Yokohama: Jokohama Esperanto-Rondo, 2002. 128p.
  • La Chaux-de-Fonds, 2017, 62p. (16-a eld.)

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Delikatstruktura romaneto, kiu kun ĉarma naiveco kaj bonhumoro pritraktas la vivadon de junulo. 
— 1925, Kiŝ, Literatura Mondo, paĝo 164
Citaĵo
 ...facila legolibro por komencantoj. Bonega libro por novaj lernantoj. 
— 1909, Historio de Esperanto I, paĝo 283
Citaĵo
 «Karlo» pritraktas, en 20 ĉapitroj, vivon de junulo, de lia infaneco ĝis ha edziĝo.

La libro estas tre rekomendinda kaj faros grandajn servojn en perfektigaj kursoj, kie ĝi ebligos ampleksigi la vortaron de la lernantoj kaj kutimigos pri ĉiuj esprimoj sin rilatantaj al la ĉiutaga vivo. La enhavo de la libro estas tre interesa; la stilo estas simpla, klara kaj korekta.

Mi bondeziras al « Karlo » grandan disvastigadon. 
— Belga Esperantisto n.10 (aŭg 1909)
Citaĵo
 La bonstila enhavo kaj la malalta prezo de tiu — por pliperfektiga kurso tre uzebla — libreto, igas ĉian rekomendon superflua kaj senutila. Cetere la du vortoj Dekdua Milo, presitaj sur tia nova eldono, estas pli elokventaj ol multaj paroloj da rekomendo. 
— Belga Esperantisto n050 (dec 1912)

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4356, paĝo 378

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]