Karl Marx

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karlo Markso)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Karl Marx
Karl Marx en 1875
Karl Marx en 1875
Persona informo
Karl Marx
Naskonomo Karl Heinrich Marx
Naskiĝo 5-an de majo 1818 (1818-05-05)
en Treviro, Rejnprovinco, Flag of the Kingdom of Prussia (1803-1892).svg Reĝlando Prusio
Morto 14-an de marto 1883 (1883-03-14) (64-jara)
en Londono, Anglio, Flag of the United Kingdom.svg Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Mortis pro pulma malsano [#]
Tombo Tombejo Highgate [#]
Religio ateismo [#]
Etno aŝkenazoGermanoj [#]
Lingvoj germana [#]
Loĝloko LondonoTreviroBerlinoParizoBruselo [#]
Ŝtataneco Reĝlando Prusio [#]
Alma mater Bonna universitatoFriedrich-Schiller-Universitato JenaHumboldt-Universitato en Berlino • Gimnasium Real Frederick William III [#]
Partio Komunista Ligo [#]
Subskribo Karl Marx
Familio
Patro Heinrich Marx [#]
Patrino Henriette Presburg [#]
Gefratoj Emilie Conradi • Louise Juta • Mauritz David Marx • Sophia Marx [#]
Edz(in)o Jenny Marx [#]
Infanoj Eleanor Marx • Jenny Longuet • Laura Marx • Edgar Marx • Frederick Demuth • Heinrich Edward Guy Marx • Jenny Evelin Francis Marx [#]
Parencoj Ludwig von Westphalen [#]
Profesio
Alia nomo Glückskind [#]
Okupo ekonomikistoĵurnalistohistoriistofilozofosociologo • revoluciulo • poeto • politikisto [#]
Laborkampo ekonomikosociologiofilozofioekonomio [#]
Aktiva en Kolonjo [#]
Doktoreca konsilisto Bruno Bauer [#]
Verkado
Verkoj Ekonomikaj kaj Filozofiaj Manuskriptoj je 1844 ❦
La Kapitalo ❦
La Germana Ideologio ❦
Manifesto de la Komunista Partio [#]
Filozofo Thinking man.png
Skolo/tradicio Hegelismo, Marksismo
Ĉefaj interesoj Politikisto, Ekonomikisto, Filozofo, klasbatalo
Noteblaj ideoj kunfondinto de marksismo
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Karl MARX (Esperantigite Karlo Henriko MARKSO; germane Karl Heinrich Marx [karl HAJNriĥ marks];[1] naskiĝis la 5-an de majo 1818, mortis la 14-an de marto 1883) estis filozofo el Germanio.

Liaj sekvantoj fondis la skolon de marksismo per liaj hegela analizo kaj kritiko de kapitalismo. Markso diris, ke al kapitalismo, post lukto inter la burĝaro kaj proletaro, sekvos komunismo konstituita de libera asocio de produktistoj.[2] Per revolucia agado, oni atingus soci-ekonomikan emancipigon.[3]

Marksismo aplikita paceme al demokratio estas socialismo. Dum la 20-a jarcento, komunismo kaj socialismo floris inter 1917-89, precipe en Eŭropo kaj Azio, laŭ ege diversaj reĝimoj precipe en Rusio, Ĉinio, Vjetnamio, Kubo, sed ankaŭ en Etiopio, Svedio, Kamboĝo, Britio, (efemere) Ĉilio kaj en multaj aliaj landoj.

Markso grave influis la duan parton de la 19-a jarcento kaj la 20-an jarcenton.

Multaj el liaj libroj estas kunverkitaj kun lia amiko Frederiko Engelso, tiom ke oni kutime eldonas la verkaron de ambaŭ aŭtoroj kune, ekz-e en Germanio en "Markso-Engelso-Verkaro". [4]

Marx estis priskribita kiel unu el la plej influaj figuroj de la historio de la homaro, kaj liaj verkoj estis kaj laŭditaj kaj kritikitaj.[5] Lia verkaro pri ekonomiko metis la bazon por multo de la nuntempa kompreno de la konceptoj de laboro kaj de ties rilato kun la kapitalo, kaj la posta ekonomika pensaro.[6][7][8] Multaj intelektuloj, sindikatoj, artistoj kaj politikaj partioj tutmonde estis influitaj de la verkaro de Marx, kaj multaj el ili modifis aŭ adaptis liajn ideojn. Marx estas tipe citita kiel unu el la ĉefaj arkitektoj de la moderna socia scienco.[9][10]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Markso estis juda laŭ familia deveno, luterano laŭ denaska religio, ateisto laŭ kredo, germana laŭ naskiĝo kaj brita laŭ lando. Li loĝis malriĉe kaj sen posteno en Londono kun sia familio, esplorante kaj verkante en la biblioteko de la Brita Muzeo. Danke al la heredaĵo de Friedrich Engels, li povis dediĉi sian vivon al politiko kaj filozofio. Lia filino Laura Marx edziniĝis al lia disĉiplo Paul Lafargue.

Infanaĝo kaj edukado: 1818–1836[redakti | redakti fonton]

Naskoloko de Marx, nuntempe Brückenstraße 10, en Trier. La familio okupis du ĉambrojn en la teretaĝo kaj tri en la unua etaĝo.[11] Aĉetita de la Socialdemokratia Partio de Germanio en 1928, ĝi nuntempe estashejmo de muzeo dediĉita al li.[12]

Karl Heinrich Marx naskiĝis la 5an de Majo 1818 el Heinrich Marx (1777–1838) kaj Henriette Pressburg (1788–1863). Li naskiĝis en Brückengasse 664 en Trier, antikva urbo tiam parto de la Prusia Provinco Malsupra Rejno.[13] La familio de Marx estis origine de nereligiaj judoj, sed konvertitaj formale al kristanismo en lia frua infanaĝo. Lia patrinflanka avo estis nederlanda rabeno, dum lia patroflanka avo estis haviginta al Trier la rabenojn el 1723, rolo plenumita de lia avo Meier Halevi Marx.[14] Lia patro, infane konata kiel Herschel, estis la unua en la linio kiu ricevis nereligian edukadon. Li iĝis advokato de komforta supra meza klaso kaj la familio posedis nombrajn vitejojn por Mozela vino, aldone al lia enspezo kiel advokato. Antaŭ la nasko de sia filo kaj post la abolo de la Juda emancipiĝo en Rejnlando,[15] Herschel konvertis el judismo por aliĝi al la ŝtata Evangelia Eklezio de Prusio, prenanta la germanlingvan antaŭnomon Heinrich super la jida Herschel.[16]

Estante nereligia, Heinrich estis homo de Klerismo, interesita en la ideoj de filozofoj Immanuel Kant kaj Voltaire. Estante klasika liberalulo, li partoprenis en agitado por konstitucio kaj reformoj en Prusio, kiu estis tiam absoluta monarkio.[17] En 1815, Heinrich Marx eklaboris kiel advokato kaj en 1819 translokigis sian familion al dek-ĉambra proprejo ĉe la Porta Nigra.[18] Lia edzino, Henriette Pressburg, estis nederlanda judino el prospera familio de negocistoj kiuj poste fondis la faman kompanion Philips. Ŝia fratino Sophie Pressburg (1797–1854) edziĝis al Lion Philips (1794–1866) kaj estis la avino kaj de Gerard Philips kaj de Anton Philips kaj pra-avino de Frits Philips. Lion Philips estis riĉa nederlanda fabrikisto kaj komercisto de tabako, el kiu Karl kaj Jenny Marx poste ofte dependos por monpruntoj kiam ili estos ekzilitaj en Londono.[19]

Oni konas malmulte pri la infanaĝo de Marx.[20] La tria el naŭ filoj, li iĝis la plej aĝa filo kiam lia frato Moritz mortis en 1819.[21] Marx kaj liaj postvivantaj gefratoj, Sophie, Hermann, Henriette, Louise, Emilie, kaj Caroline, estis baptitaj en la Luterana Eklezio en Aŭgusto 1824, kaj ilia patrino en Novembro 1825.[22] Marx estis private edukita de sia patro ĝis 1830 kiam li eniris en Triera Altlerneja "Friedrich-Wilhelm-Gymnasium", kies studestro, nome Hugo Wyttenbach, estis amiko de lia patro. Uzante multajn liberalajn humanistojn kiel instruistoj, Wyttenbach vekis la koleron de la loka konservativa registaro. Sekve, polico atakis la lernejon en 1832 kaj malkovris, ke literaturo esprimanta politikan liberalismon estis distribuata inter studentoj. Konsiderinte la distribuadon de tia materialo konspira fakto, la aŭtoritatoj instituciis reformojn kaj anstataŭis kelkajn stabanarojn dum la ĉeesto de Marx tie.[23]

En Oktobro 1835 estante 17-jaraĝa, Marx veturis al la Universitato de Bonn dezirante studi filozofion kaj literaturon, sed lia patro insistis pri juro kiel pli praktika kampo.[24] Pro misordo referencita kiel "malforta brusto",[25] Marx estis malŝarĝita el deviga militservo kiam li estis 18-jaraĝa. Estante en la Universitato de Bonn, Marx aliĝis al Klubo de Poetoj, grupo enhavanta politikajn radikalojn kiuj estis kontrolitaj de la polico.[26] Marx aliĝis ankaŭ la Triera Taverna Klubo, nome drinkosocieto (germane Landsmannschaft der Treveraner) kie multaj ideoj estis diskutitaj kaj iam li servis kiel la kluba kunprezidanto.[27][28] Aldone, Marx estis enirinta en kelkaj disputoj, kelkaj el kiuj estis seriozaj: en Aŭgusto 1836 li partoprenis en duelo kun membro de la universitata Corps Borussia Bonn.[29] Kvankam liaj rezultoj estis dekomence bonaj, ili baldaŭ malboniĝis, kio kondukis lian patron devigi transiron al la pli serioza kaj akademia Universitato de Berlino.[30]

Hegelismo kaj frua ĵurnalismo: 1836–1843[redakti | redakti fonton]

Jenny von Westphalen en la 1830-aj jaroj.

Pasigante someron kaj aŭtunon en 1836 en Trier, Marx iĝis pli serioza pri siaj studoj kaj sia vivo. Li fianĉiĝis al Jenny von Westphalen, edukita membro de la malalta nobelaro kiu estis konata de Marx ekde sia infanaĝo. Ĉar ŝi rompis sian fianĉiĝon al juna aristokrato por esti kun Marx, ilia rilato estis socie polemika pro diferencoj inter iliaj religiaj kaj klasaj originoj, sed Marx amikiĝis kun ŝia patro Ludwig von Westphalen (nome liberala aristokrato) kaj poste dediĉos sian doktorigan disertacion al li.[31] Sep jarojn post ilia fianĉiĝo, la 19an de Junio 1843, ili geedziĝis en protestanta kirko en Kreuznach.[32]

En Oktobro 1836, Marx alvenis en Berlinon, matrikuliĝis en la universitata fakultato pri juro kaj luprenis ĉambron en Mittelstrasse.[33] Dum sia unua lernotempo, Marx ĉeestis prelegojn de Eduard Gans (kiu reprezentis la progreseman Hegelan vidpunkton, prilaboritan per racia disvolvigo en historio emfazante partikulare ties liberecajn aspektojn, kaj la gravon de sociaj aferoj) kaj de Karl von Savigny (kiu reprezentis la Historian Jurskolon).[34] Kvankam studante juron, li estis fascinita de filozofio kaj serĉis manieron kombini ambaŭ, en la kredo ke "sen filozofio nenio povas esti plenumita".[35] Marx interesiĝis pri la ĵus mortinta germana filozofo Georg Wilhelm Friedrich Hegel, kies ideoj estis tiam amplekse debatitaj ĉe eŭropaj filozofiaj cirkloj.[36] Dum resaniĝo en Stralau, li aliĝis al la Klubo de Doktoroj (Doktorklub), nome studenta grupo kiu diskutis Hegelismajn ideojn, kaj pere de ili li eniris en grupo de radikalaj pensuloj konata kiel Junaj Hegelanoj en 1837. Ili kuniĝis ĉe Ludwig Feuerbach kaj Bruno Bauer, kaj Marx disvolvis partikulare proksiman amikecon kun Adolf Rutenberg. Kiel Marx, la Junaj Hegelanoj estis kritikaj pri la Hegelaj metafizikaj principoj, sed adoptis lian dialektikan metodon por kritiki la establitajn socion, politikon kaj religion el maldekstra perspektivo.[37] La patro de Marx mortis en Majo 1838, rezulte en malpliigo de enspezo por la familio.[38] Marx estis estinta emocie tre proksima al sia patro kaj trezorigis lian memoron post lia morto.[39]

Ĉirkaŭ 1837, Marx estis verkanta kaj fikcion kaj ne-fikcion, kaj estis finkompletiginta novelon, Skorpion und Felix, Humoristischer Roman; poezian teatraĵon, Oulanem; same kiel nombrajn ampoemojn dediĉitajn al Jenny von Westphalen. Neniu el tiuj fruaj verkoj estis publikigitaj dum lia vivodaŭro.[40] La ampoemoj estis publikigitaj postmorte ekzemple en la Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 1.[41] Marx tuj abandonis fikcion por aliri al aliaj celoj, kiel la studo kaj de angla kaj de itala, arta historio kaj la traduko de latinlingvaj klasikaĵoj.[42] Li ekkunlaboris kun Bruno Bauer por redakti la verkon de Hegel nome Vorlesungen über die Philosophie der Religion (Pri filozofio de religio) en 1840. Marx engaĝiĝis ankaŭ al verkado de sia doktoriga disertacio, Differenz der demokritischen und epikureischen Naturphilosophie (Diferenco inter Demokrita kaj Epikura naturfilozofioj),[43] kiun li finkompletigis en 1841. Ĝi estis priskribita kiel "kuraĝa kaj origina verko en kiu Marx montras, ke teologio devas esti forlasita por la supera kompreno de filozofio".[44] La eseo estis polemika, partikulare inter la konservativaj profesoroj de la Universitato de Berlino. Marx decidis anstataŭe submeti sian disertacion al la pli liberala Universitato de Jena, kie fakultato havigis al li lian doktorigon en Aprilo 1841.[45][46] Ĉar Marx kaj Bauer estis ambaŭ ateistoj, en Marto 1841 ili ekplanis por gazeto titolita Archiv des Atheismus (Ateismaj Arkivoj), sed ĝi neniam alvenis al kreado. En Julio, Marx kaj Bauer veturis al Bonn el Berlino. Tie ili skandalis sian klason ebriaj, ridante en preĝejo kaj galope tra la stratoj sur azenoj.[47]

Marx estis konsideranta akademian karieron, sed tiu vojo estis barita de la registara kreskanta opozicio al la klasika liberalismo kaj al la Junaj Hegelanoj.[48] Marx translokiĝis al Kolonjo en 1842, kie li iĝis ĵurnalisto, verkante por la radikala gazeto Rheinische Zeitung (Rejnlanda gazeto), esprimante siajn fruajn konsiderojn pri socialismo kaj sian kreskantan intereson en ekonomiko. Marx kritikis dekstremajn eŭropajn registarojn same kiel la figurojn en la liberala kaj socialisma movadoj, kiujn li pensis neefikaj aŭ kontraŭ-produktivaj.[49] La gazeto altiris la atenton de la prusiaj registaraj cenzuristoj, kiuj kontrolis ĉiun numeron por kapti insurekcieman materialon antaŭ presado, kaj Marx lamentis: "Nia gazeto devas esti prezentita al la polico por esti flarata, kaj se la policnazo flaras ion nekristanan aŭ neprusian, la gazeto ne ricevos aperrajton".[50] Post kiam la Rheinische Zeitung publikigis artikolon forte kritikante la rusian monarkion, caro Nikolao la 1-a postulis la malpermeson de la gazeto kaj la prusia registaro plenumis tion en 1843.[51]

Parizo: 1843–1845[redakti | redakti fonton]

En 1843, Marx iĝis kun-eldonisto de nova, radikala maldekstra pariza gazeto, nome Deutsch-Französische Jahrbücher (German-Francaj Analoj), tiam kreita de la germana aktivulo Arnold Ruge por kunigi germanajn kaj francajn radikalulojn.[52] Tiukadre Marx kaj lia edzino translokiĝis al Parizo en Oktobro 1843. Dekomence kunloĝante kun Ruge kaj lia edzino komunume en 23a de Rue Vaneau, ili trovis la vivkondiĉojn malfacilaj, kaj tiel translokiĝis post la nasko de sia filino Jenny en 1844.[53] Kvankam intencita por altiri verkistojn kaj el Francio kaj el Germanaj ŝtatoj, la Jahrbücher estis dominita de tiuj lastaj kaj la nura negermana verkisto estis la ekzilita rusa anarkiisto Miĥail Bakunin.[54] Marx kontribuis per du eseoj al la gazeto, nome "Zur Kritik der Hegelschen Rechtsphilosophie" (Kritiko de la Hegela Jurfilozofio)[55] kaj "Zur Judenfrage" (Pri la juda afero),[56] tiu lasta enkondukanta lian kredon, ke la proletaro estas revolucia forto kaj markanta lian aliĝon al komunismo.[57] Oni publikigis nur unu numeron, sed ĝi estis relative sukcesa, kaj ebligis la inkludon de satiraj odoj de Heinrich Heine pri la reĝo Ludoviko de Bavario, kio rezultis en la fakto ke germanaj ŝtatoj malpermesis ĝin kaj kaptis importitajn ekzemplerojn (Ruge tamen malakceptis plue financi la publikigon de pluaj numeroj kaj lia amikeco kun Marx rompiĝis).[58] Post la finigo de la gazeto, Marx ekverkis por la nura restinta necenzurita german-lingva radikala gazeto, Vorwärts! (Antaŭen!). Kun sidejo en Parizo, la gazeto estis konektita al la Ligo de la Justuloj, nome sekreta utopisocialisma societo de laboristoj kaj metiistoj. Marx ĉeestis en kelkaj el ties kunsidoj sed li ne mem aliĝis al la societo.[59] En Vorwärts!, Marx rafinis siajn ideojn pri socialismo baze sur ideoj de Hegelo kaj de Feuerbach pri dialektika materiismo, samtempe kritikante liberalulojn kaj aliajn socialistojn funkciantajn en Eŭropo.[60]

Friedrich Engels, kun kiu Marx renkontiĝis en 1844; ambaŭ estos dumvivaj amikoj kaj kunlaborantoj.

La 28-an de Aŭgusto 1844, Marx renkontiĝis kun la germana socialisto Friedrich Engels en pariza kafejo "Café de la Régence" kie oftis ŝakemuloj, kaj tiel oni komencis dumvivan amikecon.[61] Engels montris al Marx sian ĵus publikigitan Die Lage der arbeitenden Klasse in England (La kondiĉoj de la laborista klaso en Anglio),[62][63] kaj konvinkis Marx, ke la laborista klaso estu la agento kaj instrumento de la fina revolucio en historio.[64] [65] Tuj, Marx kaj Engels estis kunlaborantaj pri kritikado de filozofiaj ideoj de la iama amiko de Marx nome Bruno Bauer. Tiu kunlabora verko estis publikigita en 1845 kiel Die heilige Familie (La sankta familio).[66][67] Kvankam kritikanta Bauer, Marx estis pli kaj pli influita de ideoj de Junaj Hegelanoj Max Stirner kaj Ludwig Feuerbach, sed eventuale Marx kaj Engels abandonis ankaŭ la materiismon de Feuerbach.[68]

Dum la epoko kiam li loĝis en 38 Rue Vaneau en Parizo (ekde Oktobro 1843 ĝis Januaro 1845),[69] Marx engaĝiĝis en intensa studado de politika ekonomio (Adam Smith, David Ricardo, James Mill, ktp.),[70] francaj socialistoj (speciale Claude Henri St. Simon kaj Charles Fourier)[71] kaj la historio de Francio.[72] La studo de politika ekonomio estas studo kiun Marx plusekvos dum la cetero de sia vivo[73] kaj tio rezultos en lia ĉefa ekonomika verko - nome tri-voluma serio nomita Das Kapital.[74] Marksismo estas bazita grandparte sur tri influoj: la dialektiko de Hegel, la franca utopia socialismo kaj la angla ekonomiko. Kun lia frua studado de la dialektiko de Hegel, la studado kiun Marx faris dum tiu tempo en Parizo rezultis en la fakto ke ĉiuj gravaj komponantoj de "Marksismo" estis en la aero ĉirkaŭ la aŭtuno de 1844.[75] Marx estis konstante elpelita for sia studado de politika ekonomiko- ne nur pro la kutimaj ĉiutagaj postuloj de tiu epoko, sed aldone pro la eldono de radikala gazeto kaj poste pro organizado kaj direktado de klopodoj por politika partio dum jaroj de potenciale revoluciaj popularaj ribeloj de civitanaro. Tamen Marx ĉiam revenis al siaj ekonomikaj studoj: li klopodis "kompreni la internan funkciadon de kapitalismo".[72]

Skizo de "marksismo" estis definitive formita en la menso de Karl Marx ĉirkaŭ la fino de 1844. Kvankam multaj trajtoj de la marksismaj aspektoj de la tutmonda politika ekonomio estis jam prilaboritaj detale, Marx bezonis prilabori ĉiujn detalojn de sia ekonomika kampo por plue klarigi la novan ekonomian teorion en sia propra menso.[76] Tiukadre, Marx verkis Ökonomisch-philosophische Manuskripte aus dem Jahre 1844 (Ekonomik-filozofiajn manuskriptoj de la jaro 1844).[77] Tiuj manuskriptoj temis pri nombraj temoj, detalante la koncepton de Marx pri "aliigo" de laboro.[78] Tamen, ĉirkaŭ la printempo de 1845 lia kontinua studado de politika ekonomiko, kapitalo kaj kapitalismo estis kondukinta Marx al la kredo, ke la nova politika ekonomika teorio kiun li estis espriminta – scienca socialismo – postulis esti konstruita sur la bazo de pli disvolvigita materiisma mondorigardo.[79]

La Ökonomisch-philosophische Manuskripte aus dem Jahre 1844 estis verkitaj inter Aprilo kaj Aŭgusto 1844, sed tuj Marx komprenis, ke la Manuskriptoj estis influitaj de kelkaj nekonsistantaj ideoj de Ludwig Feuerbach. Tiukadre, Marx komprenis la neceson elrompi el la filozofio de Feuerbach favore al historia materiismo, kaj tiucele unu jaron poste (en Aprilo 1845) translokiĝinte el Parizo al Bruselo, Marx verkis sian verkon pri dek unu "Tezoj pri Feuerbach".[80] La "Tezoj pri Feuerbach" estas plej bone konata pro la Tezo 11a, kiu asertas, ke "filozofoj nur interpretis la mondon varie, la nuna celo estas ŝanĝi ĝin".[78][81] Tiu verko enhavas kritikon de Marx al materiismo (kiel kontemplema), idealismo (kiel reduktanta praktikon al teorio), kaj, ĝenerale, al filozofio (kiel metanta abstraktan realecon super la fizika mondo).[78] Tio estis fakte la unua rigardo al la historia materiismo de Marx, argumento je la mondo estas ŝanĝata ne de ideoj sed de fakta, fizika, materia aktiveco kaj praktiko.[78][82] En 1845, ricevinta peton el la prusia reĝo, la franca registaro fermis Vorwärts!, kaj la ministro pri enlandaj aferoj, nome François Guizot, elpelis Marx el Francio.[83] Je tiu punkto, Marx translokiĝis el Parizo al Bruselo, kie Marx esperis denove pluigi sian studadon de kapitalismo kaj de politika ekonomio.

Bruselo: 1845–1848[redakti | redakti fonton]

La unua eldono de Manifesto de la Komunista Partio, publikigita en germana en 1848.

Malkapabla ĉu resti en Francio ĉu translokiĝi al Germanio, Marx decidis elmigri al Bruselo en Belgio en Februaro 1845. Tamen, por resti en Belgio li devis akcepti publikigi nenion pri nuntempa politiko.[83] En Bruselo, Marx asociis kun aliaj ekzilitaj socialistoj el diversaj lokoj el Eŭropo, kiel Moses Hess, Karl Heinzen kaj Joseph Weydemeyer. En Aprilo 1845, Engels translokiĝis el Barmen en Germanio al Bruselo por kuniĝi kun Marx kaj kun la kreskanta kadro de membroj de la Ligo de Justuloj tiam serĉante hejmon en Bruselo.[83][84] Poste, Mary Burns, longdaŭra kunulino de Engels, lasis Manĉesteron, en Anglio, por aliĝi al Engels en Bruselo.[85]

Meze de Julio 1845, Marx kaj Engels lasis Bruselon por iri al Anglio viziti la estrojn de Ĉartistoj, movado de la laborista klaso en Britio. Tiu estis la unua veturo de Marx al Anglio kaj Engels estis ideala gvidisto por tiu veturo. Engels jam estis pasiginta du jarojn loĝante en Manĉestero el Novembro 1842[86] ĝis Aŭgusto 1844.[87] Ne nur Engels jam konis la anglan lingvon,[88] sed ankaŭ disvolvigis fortan rilaton kun multaj ĉartistaj estroj.[88] Engels fakte estis servanta kiel reportero por multaj ĉartistaj kaj socialistaj anglaj gazetoj.[88] Marx uzis la veturon kiel oportuno por ekzameni la ekonomikajn resursojn disponeblajn por studado en variaj bibliotekoj en Londono kaj en Manĉestero.[89]

Kunlabore kun Engels, Marx ankaŭ verkis libron kiu ofte estas rigardita kiel lia plej bonkvalita traktado de la koncepto de historia materiismo, nome Die deutsche Ideologie (La germana ideologio).[90] En tiu verko, Marx elrompis el Ludwig Feuerbach, Bruno Bauer, Max Stirner kaj la cetero de la Junaj Hegelanoj, dum li elrompis ankaŭ el Karl Grün kaj aliaj "veraj socialistoj" kies filozofioj estis ankoraŭ bazitaj parte sur "idealismo". En Die deutsche Ideologie, Marx kaj Engels finfine kompletigis siajn filozofion, kiu estas bazita sole sur materiismo kiel ununura motorforto en historio.[91] Die deutsche Ideologie estis verkita en humora satira formo, sed eĉ tiu satireca formo ne savis la verkon el la cenzuro. Kiel tiom multaj liaj fruaj verkoj, Die deutsche Ideologie ne estos publikigita en la vivodaŭro de Marx kaj estos publikigita nur en 1932.[78][92][93]

Post finkompletigi Die deutsche Ideologie, Marx turnis sin al laboro kiu intencis klarigi sian propran pozicion rilate al "la teorio kaj taktikoj" de vera "revolucia proletara movado" ofunkcianta el la vidpunkto de vera "scienca materiisma" filozofio.[94] Tiu verko intencis marki distingon inter la utopiismaj socialistoj kaj la propra scienca socialista filozofio de Marx. Dum la utopiistoj kredis, ke la popolo devas esti konvinkita unu persono post alia, por ke tiuj aliĝu al la socialisma movado, per aparta maniero laŭ kiu ĉiu persono estu konvinkita adoptante diferencan kredon, Marx komprenis, ke la popolo tendencas plej ofte al agado kongrue kun siaj propraj ekonomiaj interesoj, tiel alvokante al la tuta klaso (nome la laborista klaso tiuokaze) per ampleksa alvoko al la plej bonaj materiaj interesoj de la klaso, kio estus la plej bona maniero mobilizi la larĝajn homamasojn de tiu klaso por fari la revolucion kaj ŝanĝi la socion. Tiu estis la klopodo de tiu nova libro kiun Marx estis plananta, sed por ke la manuskripto trapasu la registaran cenzurojn li titolis la libron Misère de la philosophie (Mizero de la filozofio, 1847)[95] kaj elsendis ĝin kiel respondo al la "et-burĝa filozofio" de la franca anarkiista socialisto Pierre-Joseph Proudhon as kiel li esprimiĝis en sia libro Système des contradictions économiques ou Philosophie de la misère (1840).[96]

Marx kun siaj filinoj kaj Engels.

Tiuj libroj metis la fundamenton por la plej fama verko de Marx kaj Engels, nome politika broŝuro kiu ekde tiam estis ofte konata kiel Manifesto de la Komunista Partio. Kvankam loĝanta en Bruseloj en 1846, Marx pluigis sian asocion kun la sekreta radikala organizo Ligo de Justuloj.[97] Kiel jam menciite, Marx pensis, ke la Ligo estu la speco de radikala organizo kiu estas necesa por konduki la laboristan klason de Eŭropo al la homamasa movado kiu realigu la revolucion de la laborista klaso.[98] Tamen, por organizi la laboristan klason en amasmovado la Ligo devus ĉesi sian "sekreteman" aŭ "kaŝeman" orientigon kaj funkcii malferme kiel politika partio.[99] Membroj de la Ligo finfine estis konvinkitaj tiucele. Kongrue, en Junio 1847 la Ligo estis reorganizita fare de sia membraro en nova malferma politika societo kiu alvoku rekte al la laboristaj klasoj.[100] Tiu nova malferma politika societo estis nomita la Komunista Ligo.[101] Kaj Marx kaj Engels partoprenis en la skizado de la programo kaj de la organizaj principoj de la nova Komunista Ligo.[102]

Fine de 1847, Marx kaj Engels ekverkis tion kio iĝis ilia plej fama verko – nome agadprogramo por la Komunista Ligo. Verkita kune de Marx kaj Engels ekde Decembro 1847 ĝis Januaro 1848, la Manifesto de la Komunista Partio estis por la unua fojo publikigita la 21an de Februaro 1848.[103] La komunista manifesto esprimis la kredojn de la nova Komunista Ligo. Ne plu sekreta societo, la Komunista Ligo deziris klarigi siajn celojn kaj intencojn al la ĝenerala publiko pli ol kaŝi siajn kredojn kiel la Ligo de la Justuloj estis farinta.[104] La komencaj linioj de la broŝuro markis la ĉefan bazon de la posta marksismo: "La historio de ĉiu ĝistiame ekzistanta societo estas la historio de la klasbataloj".[105] La teksto sekvas per la ekzamenado de la antagonismoj kiuj laŭ Marx estis aperintaj el la kolizio de interesoj inter la burĝaro (la riĉĉa kapitalista klaso) kaj la proletaro (nome la industria laborista klaso). Sekve la Manifesto prezentas la argumentojn kial la Komunista Ligo, male al aliaj socialismaj kaj liberalaj politikaj partioj kaj grupoj tiamaj, estis vere agantaj por la interesoj de la proletaro por renversi la kapitalisman socion kaj anstataŭi ĝin per socialismo.[106]

Poste en tiu jaro, okazis en Eŭropo serio de protestoj, ribeloj kaj ofte violentan insurekcioj kiuj estis konataj kiel la Revolucioj de 1848.[107] En Francio, revolucio kondukis al la renverso de la monarkio kaj la establado de la Franca Dua Respubliko.[107] Marx estis subtenanto de tia aktiveco kaj ĵus ricevinta gravan heredon el sia patro (retenita de lia onklo Lionel Philips ekde la morto de lia patro en 1838) de ĉu 6 000[108] aŭ 5 000 frankoj[109][110] li laŭdire uzis unu triono de tiu mono por armi belgajn laboristojn kiuj estis planante revolucian agadon.[110] Kvankam la vereco de tiuj laŭdiroj estas disputata,[108][111] la Belgia Ministerio de Justico akuzis Marx je tio, kaj sekve arestis lin kaj li estis devigita reveni al Francio, kie kun nova respublika registaro en la povo li kredis, ke li povos esti sekura.[110][112]

Kolonjo: 1848–1849[redakti | redakti fonton]

La eldono de 19a de Junio 1848 de Neue Rheinische Zeitung.

Provizore setlanta en Parizo, Marx transigis la plenuman sidejon de la Komunista Ligo al tiu urbo kaj formis tie Klubon de Germanaj Laboristoj kun variaj germanaj socialistoj kiuj estis loĝantaj tie.[113] En la espero vidi, ke la revolucio etendiĝu al Germanio, en 1848 Marx translokiĝis reen al Kolonjo kie li ekeldonis flugfolion titolitan Postuloj de la Komunista Partio en Germanio,[114] en kiu li argumentis por nur kvar el la dek punktoj de la Komunista Manifesto, en la krefo, ke en Germanio tiam la burĝaro devis renversi la feŭdisman monarkion kaj la aristokrataron antaŭ la proletaro povu renversi siavice la burĝaron.[115] La 1an de Junio, Marx startigis la publikigon de ĉiutaga ĵurnalo, nome Neue Rheinische Zeitung, kiun li helpis financi pere de sia ĵusa heredo el sia patro. Planita por publikigi informojn el la tuta Eŭropo per sia propra marksisma interpretado de okazaĵoj, en la gazeto elstaris Marx kiel unuaranga verkisto kaj dominanta redaktora influo. Spite kontribuojn de aliaj membroj de la Komunista Ligo, laŭ Friedrich Engels ĝi restis "simpla diktatoreco de Marx".[116][117][118]

Estante eldonisto kaj redaktoro de la ĵurnalo, Marx kaj la aliaj revoluciaj socialistoj estis regule ĉikanita de la polico kaj Marx suferis procesojn kelkajn fojojn, frontante variajn akuzojn kiel insulto al la Ĉefa Publika Akuzisto, farado de presfraŭdo kaj incitado al armita ribelo pere de impostobojkotado,[119][120][121][122] kvankam li ĉiam estis senkulpigita.[120][122][123] Dume, la demokrata parlamento en Prusio falis kaj la reĝo, Frederiko Vilhelmo la 4-a, enkondukis novan kabineton de siaj reakciemaj subtenantoj, kiu plenumis kontraŭ-revolucian politikon por forigi maldekstrulojn kaj aliajn revoluciemajn elementojn el la lando.[119] Sekve, la Neue Rheinische Zeitung estis tuj malpermesita kaj Marx mem ricevis ordonon foriri el la lando la 16an de Majo.[118][124] Marx revenis al Parizo, kiu estis tiam sub la regado de reakcia kontraŭ-revolucio kaj sub epidemio de ĥolero, kaj estis tuj elpelita fare de la urbaj aŭtoritatoj, kiuj konsideris lin politika minaco. Kun sia edzino Jenny kiu estis graveda de sia kvara filo kaj ne rajtigita reveni al Germanio aŭ Belgio, en Aŭgusto 1849 li serĉis rifuĝon en Londonon.[125][126]

Translokiĝo al Londono kaj plua verkado: 1850–1860[redakti | redakti fonton]

Statuo de Karl Marx en Trier, Germanio.

Marx translokiĝis al Londono komence de Junio 1849 kaj restos setliĝinta en la urbo por la cetero de sia vivo. Ankaŭ la sidejoj de la Komunista Ligo translokiĝis al Londono. Tamen, vintre de 1849–1850, okazis disiĝo en la interno de la Komunista Ligo kiam frakcio estrita de August Willich kaj Karl Schapper ekagitiĝis por tuja insurekcio. Willich kaj Schapper kredis, ke kiam la Komunista Ligo iniciatos la ribelon, la tuta laborista klaso el la tuta Eŭropo stariĝos "spontanee" por aliĝi al tiu, tiel kreante revolucion tra la tuta Eŭropo. Marx kaj Engels protestis, ke tia neplanita ribelo de la parto de la Komunista Ligo estas "aventurema" kaj estus memmortiga por la Komunista Ligo.[127] Tia ribelo rekomendita de la grupo de Schapper/Willich facile estus subpremita de la polico kaj de la armitaj fortoj de reakciaj registaroj en Eŭropo. Marx argumentis, ke tio estus la okazigo de detruo por la Komunista Ligo, asertante, ke ŝanĝoj en socio estas ne tuj atingeblaj tra la klopodoj kaj deziroj de grupeto da homoj.[127] Ili estu anstataŭe okazigitaj tra scienca analizo de ekonomiaj kondiĉoj de la socio kaj per movoj al revolucio tra diversaj etapoj de socia disvolvigo. En la tiama etapo de disvolvigo (ĉirkaŭ 1850), post la malvenko de la ribeloj tra Eŭropo en 1848 li defendis, ke la Komunista Ligo kuraĝigu la laboristan klason unuigi kun progresemaj elementoj de la plialtiĝanta burĝaro por venki super la feŭdisma aristokrataro pri aferoj kiel postuloj por registaraj reformoj, kiel konstitucia respubliko kun libere elektitaj parlamentoj kaj universala (nur vira) balotrajto. Alivorte, la laborista klaso devas kuniĝi al la burĝaro kaj al demokratiaj fortoj por finkompletigi sukcesan konkludon de la burĝa revolucio antaŭ akceli la agadprogramon de la laborista klaso al la revolucio de la laborista klaso.

Post longa lukto kiu minacis ruinigi la Komunistan Ligon, la opinio de Marx hegemoniis kaj finfine, la grupo de Willich/Schapper lasis la Komunistan Ligon. Dume, Marx ankaŭ forte partoprenis en la vivo de la socialisma Eduka Societo de Germanaj Laboristoj.[128] Tiu Societo kunvenis en strato Great Windmill, Soho, centra distra distrikto de Londono.[129][130] Ankaŭ tiu organizo suferis internan luktadon inter siaj membroj, kelkaj el kiuj sekvis al Marx dum aliaj sekvis al la frakcio de Schapper/Willich. La aferoj en tiu interna disiĝo estis la samaj aferoj aperintaj en la interna disigo ene de la Komunista Ligo, sed Marx perdis la lukton kontraŭ la frakcio de Schapper/Willich ene de la Eduka Societo de Germanaj Laboristoj kaj la 17an de Septembro 1850 li rezignis el la Societo.[131]

New-York Daily Tribune kaj ĵurnalismo[redakti | redakti fonton]

Ekzemplero de New-York Daily Tribune de nur du jaroj post la epoko de Marx.

En la komenco de la periodo de Londono, Marx dediĉis sin preskaŭ ekskluzive al siaj studoj, tiel ke lia familio suferis ekstreman malriĉecon.[132][133] Lia ĉefa enspezofonto estis Engels, kies propra fonto estis lia riĉa industriista patro.[133] En Prusio kiel eldonisto de sia propra gazeto, kaj kontribuisto por aliaj ideologie proksimaj, Marx povis atingi sian publikon, nome la laboristajn klasojn. En Londono, sen financoj por administri gazetoj per ili mem, li kaj Engels turnis sin al internacia ĵurnalismo. Dekomence iliaj tekstoj estis publikigitaj de ses gazetoj en Anglio, Usono, Prusio, Aŭstrio, kaj Sudafriko.[134] La ĉefaj enspezoj de Marx venis el sia laboro kiel eŭropa korespondanto, el 1852 ĝis 1862, por la New-York Daily Tribune,[135]:17 kaj el la produktado de artikoloj por pli "burĝaj" gazetoj. Artikoloj de Marx estis tradukitaj el la germana fare de Wilhelm Pieper ĝis lia regado de la angla iĝis taŭga.[136]

La New-York Daily Tribune estis fondita en Aprilo 1841 fare de Horace Greeley.[137] La redakta teamo enhavis progresemajn burĝajn ĵurnalistojn kaj publikigistojn, inter kiuj George Ripley kaj la ĵurnalisto Charles Anderson Dana, kiu estis ĉefredaktoro. Dana, furieristo kaj aboliciisto, estis la kontakto de Marx. La Tribune estis vehiklo por ke Marx atingu amerikan publikon, same kiel por sia "kaŝita milito" kontraŭ Henry Charles Carey, ekonomika konsilisto de la Usona Prezidento Abraham Lincoln.[138] La ĵurnalo havis ampleksan alvokon al la laborista klaso el sia fondo; je du centimoj, ĝi estis malmultekosta;[139] kaj, kun ĉirkaŭ 50 000 ekzempleroj por numero, ties cirkulado estis la plej ampleksa en Usono.[135]:14 Ties eldona etoso estis progresema kaj ties kontraŭ-sklaveca sinteno respegulis tiun de Greeley.[135]:82 La unua artikolo de Marx por la gazeto, pri la brita parlamenta balotado, estis publikigita la 21an de Aŭgusto 1852.[140]

Marx dokumentis sin en la Brita Muzeo por siaj artikoloj kaj libroj.

La 21an de Marto 1857, Dana informis al Marx ke pro la ekonomia krizo nur unu artikolo semajne estos pagata, ĉu publikigita ĉu ne; dum aliaj estos pagitaj nur se publikigitaj. Marx estis sendintaj siajn artikolojn mardojn kaj vendredojn, sed, tiun oktobron, la Tribune maldungis ĉiujn siajn korespondantojn en Eŭropo escepte Marx kaj B. Taylor, kaj limigis Marx al semajna artikolo. Inter Septembro kaj Novembro 1860, nur kvin estis publikigitaj. Post ses-monata interrompo, Marx pluigis kontribuojn el Septembro 1861 ĝis Marto 1862, kiam Dana verkis por informi lin, ke ne estos plue spaco en la Tribune por informoj el Londono, pro la usonaj enlandaj aferoj.[141] En 1868, Dana kreis rivalan gazeton, nome New York Sun, kies ĉefredaktoro li estis.[142] En Aprilo 1857, Dana invitis Marx kontribui artikolojn, ĉefe pri milita historio, pro la enciklopedion New American Cyclopedia, ideo de George Ripley, amiko de Dana kaj literatura redaktoro de Tribune. Entute, 67 artikoloj de Marx-Engels estis publikigitaj, el kiuj 51 estis verkitaj de Engels, kvankam Marx faris iome esplorojn por ili en la Brita Muzeo.[143] Fine de la 1850-aj jaroj, la usona popola intereso en eŭropaj aferoj malpliiĝis kaj la artikoloj de Marx turnis sin al temoj kiel la "sklaveca krizo" kaj la eksplodo de la Usona Enlanda Milito en 1861 en la nomita "War Between the States" (milito inter ŝtatoj).[144] Inter Decembro 1851 kaj Marto 1852, Marx laboris por sia teoria laboro pri la Franca revolucio de 1848, titolita Der 18te Brumaire des Louis Napoleon.[145] En tiu li esploris konceptojn en historia materiismo, klasbatalo, diktatoreco de la proletaro, kaj venko de la proletaro super la burĝa ŝtato.[146]

La 1850-aj kaj 1860-aj jaroj povas estis markeblaj kiel filozofia limo distinganta la hegelisman idealismon de la juna Marx kaj la sciencan ideologion de la matura Marx[147][148][149][150] asocia kun struktura marksismo.[150] Tamen, ne ĉiuj fakuloj akceptas tiun distingon.[149][151] Por Marx kaj Engels, ilia sperto pri la Revolucioj de 1848 ĝis 1849 estis formada en la disvolvigo de ilia teorio de ekonomiko kaj historia progreso. Post la "malsukcesoj" de 1848, la revolucia entuziasmo ŝajne elĉerpiĝis kaj ne estis plinovigita sen ekonomia krizo. Detenado stariĝis inter Marx kaj liaj kolegaj komunistoj, kiun li denuncis kiel "aventuremuloj". Marx konsideris ĝin tro imagema proponi, ke simple "povodeziro" estu sufiĉa por krei la revoluciajn kondiĉojn kiam en realo la ekonomia komponanto estas nepra necesaĵo. La recesio en la ekonomio de Usono en 1852 havigis al Marx kaj Engels grundon por optimismo por la revolucia aktiveco, kvankam tiu ekonomio estis vidita kiel tro nematura por kapitalisma revolucio. Malfermaj teritorioj en la okcidenta usona landlima areo malaperigis la fortojn de socia maltrankvilo. Krome, ajna ekonomia krizo starigita en Usono ne kondukus al revolucia kontaĝo de pli malnovaj ekonomioj de unuopaj eŭropaj landoj, kiuj estis fermitaj sistemoj limigitaj per iliaj landlimoj. Kiam la tiel nomita Paniko de 1857 en Usono disvastiĝis tutmonden, ĝi rompis ĉiujn modelojn de ekonomia teorio, kaj estis la unua vera tutmonda ekonomia krizo.[152] Financa neceso devigis Marx abandoni ekonomikajn studojn en 1844 kaj dediĉi dek tri jarojn al laboro por projektoj. Li tamen ĉiam klopodis reveni al ekonomiko.

Unua Internacio kaj Das Kapital[redakti | redakti fonton]

Titolpaĝo de la originalo de Das Kapital (1867).

Marx plue verkis artikolojn por New York Daily Tribune dum li certis, ke la redakta politiko de Tribune estas ankoraŭ progresema. Tamen, la foriro de Charles Dana el la gazeto fine de 1861 kaj la rezulta ŝanĝo en la redaktoraro okazigis novan redaktoran politikon.[153] Ne plu estis la Tribune forta defendanto de aboliciismo dediĉita al kompleta venko de la Unio. La nova teamo subtenis tujan pacon inter la Unio kaj la Konfederacio en la Enlanda Milito kaj Usono lasu sklavecon lasita sentuŝe en la Konfederacio. Marx arde malkonsentis kun tiu nova politika sinteno kaj en 1863 estis devigita retiriĝi kiel verkisto el Tribune.[154]

En 1864, Marx engaĝiĝis en la Internacia Asocio de Laboristoj (konata ankaŭ kiel Unua Internacio),[120] por kies Ĝenerala Konsilantaro li estis elektita je ties fondo en 1864.[155] En tiu organizo, Marx estis enmetita en la lukto kontraŭ la anarkiista frakcio centrita en Miĥail Bakunin (1814–1876).[133] Kvankam Marx venkis en tiu kunteksto, la transigo de la sidejo de la Ĝenerala Konsilantaro el Londono al Novjorko en 1872, kiun Marx subtenis, kondukis al la dekadenco de la Internacio.[156] La plej grava politika okazaĵo dum la ekzisto de la Internacio estis la Pariza Komunumo de 1871 kiam la parizanoj ribelis kontraŭ sia registaro kaj regis en la urbo dum du monatoj. En reago al la sangelverŝa subpremado de tiu ribelo, Marx verkis unu el siaj plej famaj pamfletoj, "La interna milito en Francio" ("Der Bürgerkrieg in Frankreich"), kiel defendo de la Komunumo.[157][158]

Pro la konstantaj malsukcesoj kaj frustroj de la laboristaj revolucioj kaj movadoj, Marx ankaŭ klopodis kompreni kapitalismon kaj dediĉis grandan kvanton de tempo en la legejo de la Brita Muzeo studante kaj elprenante tion el la verkoj de politikaj ekonomikistoj kaj la ekonomiajn datumojn.[159] Ĉirkaŭ 1857, Marx estis akumulinta ĉirkaŭ 800 paĝojn de notoj kaj mallongajn eseojn pri kapitalo, produktorimedoj, salajro, la ŝtato, kaj la eksterlanda komerco, kaj tutmonda merkato, kvankam tiu verko ne estos presita ĝis 1939 kun la titolo Grundrisse.[160][161][162]

En 1859, Marx publikigis Zur Kritik der Politischen Ökonomie) (Kritiko de la politika ekonomio),[163] sia unua serioza ekonomika verko. Tiu verko intencis esti antaŭaĵo de lia tri-voluma Das Kapital (Kapitalo: kritiko de la politika ekonomio), kiun li intencis publikigi poste. En Kritiko de la politika ekonomio, Marx disvolvigis la studon de la teorio de la laborvaloro proponita de David Ricardo. Tiu verko estis entuziasme ricevita, kaj la eldono estis tuj forvendita.[164]

Marx fotita de John Mayall, 1875.

La sukcesaj vendoj de Kritiko de la politika ekonomio stimulis Marx komence de la 1860-aj jaroj fini sian verkon en tri grandaj volumoj kiuj estos la plej grava verko de lia vivo – Das Kapital kaj la Theorien über den Mehrwert (Teorioj de la plusvaloro), kiuj studis la teoriulojn de politika ekonomio, partikulare Adam Smith kaj David Ricardo.[133] Teorioj de la plusvaloro estas ofte referencata kiel la kvara volumo de Das Kapital kaj konstituas unu el la unuaj kompletaj traktaĵoj en la historio de ekonomika pensaro.[165] En 1867, la unua volumo de Das Kapital estis publikigita, verko kiu analizis la kapitalisman procezon de produktado.[166] Tie Marx prilaboris sian teorion pri plusvaloro, kio estis influita de Thomas Hodgskin. Marx agknoskis la "admirindan verkon" Labour Defended against the Claims of Capital de Hodgskin pli ol unu fojon en Das Kapital.[167] Tiukadre, Marx citis Hodgskin agnoskante la aliigon de laboro kiu okazas dum nuntempa kapitalisma produktado. Ne plu estas "natura rezulto de individua laboro. Ĉiu laboristo produktas nur ioman parton de tuto, kaj ĉiu parto ne havas valoron aŭ utilecon per si mem, estas nenio kion la laboristo povas preni kaj diri: 'Tio estas mia produkto, tion mi prenos por mi mem'".[168] En tiu unua volumo de Das Kapital, Marx skizis sian koncepton de plusvaloro kaj de ekspluatado, kiuj laŭ liaj argumentoj laste kondukos al tendenca falo de la profitkvoto kaj al la falo de industria kapitalismo.[169] Petoj por ruslingva eldono de Das Kapital tuj kondukis al presado de 3 000 ekzempleroj de la libro en la rusa lingvo, kiu estis publikigita la 27an de Marto 1872. Ĉirkaŭ la aŭtuno 1871, la tuta unua eldono de la german-lingva eldono de Das Kapital estis forvendita kaj dua eldono estis publikigita.

Volumoj dua kaj tria de Das Kapital restis en statoj de manuskriptoj pri kiuj Marx plue laboris por la cetero de sia vivo. Ambaŭ volumoj estis publikigitaj de Engels post la morto de Marx.[133] Volumo 2a de Das Kapital estis preparita kaj publikigita de Engels en Julio 1893 sub la nomo Kapitalo 2a: La procezo de cirkulado de kapitalo.[170] Volumo 3a de Das Kapital estis publikigita unu jaron poste en Oktobro 1894 sub la nomo Kapitalo 3a: La procezo de kapitalisma produktado kiel tuto.[171] Teorioj pri plusvaloro derivis el la etendo de Ekonomiaj Manuskriptoj de 1861–1863, dua skizo por Das Kapital, tiu lasta etende en volumoj 30a–34a de la anglalingvaj Collected Works of Marx and Engels. Specife, Teorioj pri plusvaloro etendas el la lasta parto de la dektria volumo de Collected Works ĝis la fino de la 32a volumo;[172][173][174] dume, la pli grandaj Ekonomiaj Manuskriptoj de 1861–1863 etendas el la starto de la 30a volumo de Collected Works ĝis la unua duono de ties 34a volumo. La lasta duono de la 34a volumo de la Collected Works konsistas el survivantaj fragmentoj de Ekonomiaj Manuskriptoj de 1863–1864, kiu estis ia tria skizo por Das Kapital, kaj granda parto ek kiu estas inkludita kiel apendico al la eldono de eldonejo Penguin de Das Kapital, volumo I.[175] German-lingva mallongigita eldono de Teorioj de plusvaloro estis publikigita en 1905 kaj en 1910. Tiu mallongigita eldono estis tradukita en anglan kaj publikigita en 1951 en Londono, sed la kompleta nemallongigita eldono de Teorioj de plusvaloro estis publikigita kiel la "kvara volumo" de Das Kapital en 1963 kaj 1971 en Moskvo.[176]

Marx en 1882.

Dum la lasta jardeko de sia vivo, la sano de Marx malboniĝis kaj li iĝis nekapabla elteni la klopodojn kiuj estis karakteraj de liaj ĝistiama laboro.[133] Li sukcesis komenti ĉefe pri tiutempa politiko, partikulare en Germanio kaj Rusio. Lia Kritiko de la Gotha Programo opoziciis al la tendenco de siaj sekvantoj Wilhelm Liebknecht kaj August Bebel kompromisi kun la ŝtata socialismo de Ferdinand Lassalle en la interesoj de unuigita socialista partio.[133] Tiu verko notindas pro fama citaĵo de Marx: "Ĉiu laŭ siaj kapabloj, al ĉiu laŭ liaj bezonoj".[177]

En letero al Vera Zasuliĉ datita en 8a de Marto 1881, Marx kontemplis la eblon ke Rusio povas preterpasi la kapitalisman etapon de disvolvigo kaj konstrui komunismon sur bazo de komuna terposedo karaktera de la kamparanaj komunumoj mir.[133][178] Kvankam akceptante, ke la rusia rura "komunumo estas la levilo de la socia regenerado en Rusio", Marx ankaŭ avertis, ke por ke la "mir" funkciu kiel rimedo por antaŭenigu al la socialisma etapo sen antaŭa kapitalisma etapo "estus unue necesa por elimini la damaĝajn influojn kiuj estas formigante ĝin (la rura komunumo) el ĉiuj flankoj".[179] Pro la eliminado de tiuj damaĝaj influoj, Marx akceptis, ke la "normalaj kondiĉoj de spontanea disvolvigo" de la rura komunumo povas ekzisti.[179] Tamen, en la sama letero al Vera Zasuliĉ li indikis, ke "en la kerno de la kapitalisma sistemo ... kuŝas la kompleta separo de la produktanto for el la produktorimedoj".[179] En unu el la skizoj de tiu letero, Marx montras sian kreskantan pasion por antropologio, motivita de sia kredo ke estonta komunismo estus reveno al pli alta nivelo de komunismo de la prahistoria pasinteco. Li verkis, ke "la historia tendenco de nia epoko estas la fatala krizo kiun la kapitalisma produktado suferis en eŭropaj kaj amerikaj landoj en kiuj ĝi atingis siajn plej altajn pintojn, krizo kiu finiĝos en sia detruo, en la reveno de la nuntempa socio al pli alta formo de plej arkaika tipo – kolektiva produktado kaj alproprigo". Li aldonis, ke "la vigleco de primitivaj komunumoj estis nekompareble pli granda ol semidaj, grekaj, romiaj, ktp. socioj, kaj, "a fortiori", tiuj de nuntempaj kapitalismaj societoj".[180] Antaŭ sia morto, Marx petis al Engels pluverki tiujn ideojn, kiuj estis publikigitaj en 1884 sub la titolo Der Ursprung der Familie, des Privateigenthums und des Staats (La origino de la familio, la privata posedrajto kaj la ŝtato).

Marksismo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Marksismo.
Marx-Engels-Forumo en Orienta Berlino.

Markso vidis la historion kiel lukto inter klasoj, nome klasbatalo. Markso estas materiisto, kredinte, ke historio kaj ĉiu ago de homo estas bazita, rekte aŭ nerekte, sur la materia stato de homo, alivorte sur la ekonomio. Markso ankaŭ estis hegelisma, tial li vidis ĉion kiel lukto inter kontraŭoj, lukto kiu finiĝas post tempo en nova, pli alta sintezo (tial, Markso kredis je la ideo de progreso). Ekzemple, kapitalismo venas el la feŭdismo per la lukto inter la nobelaro kaj la burĝaro. Per tia analizo pri historio kaj pri kapitalismo, Markso konkludis, ke la proletaro luktos kontraŭ la burĝaro kaj renversos la kapitalismon por starigi socialismon, sub kiu la proletaro regos, kaj poste la komunismon, ĉe kiu kontraŭecaj sociaj klasoj ne plu ekzistos. Privata posedaĵo de la produktadrimedoj fariĝos malbona memoro kaj ŝtata potenco forvelkos.

En sia analizo, Markso montris kiel kapitalismo estas maljusta: la kapitalisto, per sia kapitalo, aĉetas kaj kunigas enigaĵojn – krudajn materialojn, laboron, maŝinon, konstruojn, ktp – por fari eligaĵon – la produkton. Li povas vendi la produkton je prezo pli alta ol la fizikaj enigaĵoj pro la aldono de laboro. Tial la profito devenas de la aldono de laboro. Sed por havi la profiton por si mem, la kapitalisto devas friponi siajn laborantojn: li pagas al la laboristoj malpli da mono ol ili perlaboris por la kompanio, nur tiom, kiom ili nepre bezonas por sia vivtenado, kaj enpoŝigas la kromlaboron de la laboristo, la pluslaboron kaj do la plusvaloron. Alivorte, la kapitalisto ŝtelas la profiton el la poŝo de siaj laboristoj. La eble plej granda merito de Markso estas ke li eltrovis la fonton de la kapitalisma profito kaj la funkciadon de la kapitalismo. Tion li prezentis en sia pli grava verko, La kapitalo kaj en prelego populare klarigis en verketo nome "Salajro, prezo kaj profito".

Karl Marx en Hannover (1867; foto de Friedrich Karl Wunder).

Kvankam Markso estis juda sole laŭ etno, lia bildo de la estonta mondo similas al tiu de la profetoj de la Biblio, kiuj ankaŭ antaŭdiris pri estonta mondordo de justeco kaj venĝo por la malriĉularo, kun la diferenco, ke tiuj bazis sin sur kredo, dum Markso sur sciencaj argumentoj.

Markso kredis, ke komunisma revolucio ekos en industrie evoluinta lando, kiel en la tiama Britio, FrancioGermanio, sed fakte ĝi ekis en Rusio (1917) kaj poste en Ĉinio, Vjet-Namo, Kamboĝo, Etiopio, Kubo kaj aliaj ne industriigitaj landoj, zenitinte ĉirkaŭ 1980. Plejparte ne la proletaro sed la kamparanoj ribelis kontraŭ nedisvolvigita kapitalismo aŭ eĉ kontraŭ reĝo. Socialismaj ŝtatoj estiĝis fine de la dua mondmilito en la orienta Eŭropo, ankaŭ en Orienta Germanio - tie, post fondo de la okcidentgermana Federacia Respubliko Germanio proklamiĝis la Germana Demokratia Respubliko. Inter 1989-91, la ekonomia kaj politika krizo en la eŭropaj socialismaj landoj kondukis al disfalo de la socialisma sistemo en tiuj landoj, kaj la kapitalismo ree anstataŭis ĝin tie.

Marksismo estis disvastigita en okcidenta Eŭropo nome kiel socialismo, precipe en la nordo, kaj kiel marksismo universitata, kie baza marksismo fariĝis parto de la mensa pensaro de la intelektularo. Post 1989, la marksismo perdis multe da adeptoj pro la disfalo de la Eŭropa socialismo. Ĉefe pro la financa kaj ekonomia krizoj de 2009 la intereso pri la verkoj de Karlo Markso revigliĝis.

Bildo de Marx sur monbileto de GDR.

La ideo de historio kiel materiisma, progresa kaj kiel rezulto de lukto kaj etapoj estas tiel populara en la Okcidento, ke multaj ne rekonas ĝin kiel marksisma. Eble ĉar Darvino pensis simile laŭ populara kredo (sed ne laŭ fakto).

Verkoj de Karlo Markso en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Poŝtmarko pri Markso de Okcidenta Germanio (Bundesrepublik Deutschland) 1968

Verkoj de Karlo Markso en originala germana[redakti | redakti fonton]

Karl Marx
Marx kun sia filino Jenny (1869)
  • Zur Kritik der Hegelschen Rechtsphilosophie (1844, MEW 1)
  • Ökonomisch-philosophische Manuskripte aus dem Jahre 1844 (MEW Ergänzungsband I)
  • Die heilige Familie, gegen den Junghegelianer Bruno Bauer gerichtet (kun Engels, 1844, MEW 2)
  • Die deutsche Ideologie, gegen Max Stirner gerichtet (mit Engels, 1844, MEW 3)
  • Thesen über Feuerbach, 1845 (MEW 3)
  • Das Elend der Philosophie, gegen Pierre-Joseph Proudhon gerichtet (1847, MEW 4)
  • Manifest der Kommunistischen Partei (MEW 4)
  • Lohnarbeit und Kapital (1849, MEW 6)
  • Grundrisse der Kritik der politischen Ökonomie (Ökonomische Manuskripte, 1857/58, MEW 42)
  • Zur Kritik der politischen Ökonomie (1859, MEW 13)
  • Lohn, Preis und Profit (1865, MEW 16)
  • Das Kapital
  • Die Klassenkämpfe in Frankreich 1848 bis 1850 (1850, MEW 7)
  • Der achtzehnte Brumaire des Louis Bonaparte (1852, MEW 8)
  • Herr Vogt (1860, MEW 14)
  • Der Bürgerkrieg in Frankreich (1871, MEW 17, S. 313–365) pri la Pariza Komunumo
  • Kritik des Gothaer Programms (1875, MEW 19)

Verkoj pri Karlo Markso en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Verkoj pri Karlo Markso en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

  • Das Werk von Marx und Engels in der Literatur der deutschen Sozialdemokratie (1869-1895). Bibliographie. Dietz Verlag, Berlin 1979
  • Bert Andréas: Karl Marx / Friedrich Engels. Das Ende der klassischen deutschen Philosophie. Bibliographie. Trier 1983, S. 155-196 (= Schriften aus dem Karl-Marx-Haus, Trier Heft 28) Nachweise von Drucken, Zitaten und Übersetzungen.
  • Calhoun, Craig J. (2002). Classical Sociological Theory. Oxford: Wiley-Blackwell. ISBN 978-0-631-21348-2.
  • P.N. Fedoseyev, Karl Marx: A Biography (Progress Publishers: Moscow, 1973)
  • Gernot Gabel: Karl Marx. Verzeichnis der Dissertationen aus westeuropäischen und nordamerikanischen Ländern 1890–2000. Ed. Gemini, Hürth 2009 (Bibliographien zur Philosophie 19) ISBN 978-3-922331-49-0.
  • Hobsbawm, Eric (2011). How to Change the World: Tales of Marx and Marxism. London: Little, Brown. ISBN 978-1-4087-0287-1.
  • McLellan, David (2006). Karl Marx: A Biography (kvara eldono). Hampshire: Palgrave MacMillan. ISBN 978-1-4039-9730-2.
  • Nicolaievsky, Boris; Maenchen-Helfen, Otto (1976) [1936]. Karl Marx: Man and Fighter. trans. Gwenda David and Eric Mosbacher. Harmondsworth and New York: Pelican. ISBN 978-1-4067-2703-6.
  • Maximilien Rubel: Bibliographie des oeuvres de Karl Marx. Avec en app. un Répertoire des oeuvres de Friedrich Engels. Rivière, Paris 1956
  • Maximilien Rubel: Supplement à la bibliographie des oeuvres de Karl Marx. Rivière, Paris 1959
  • Seigel, J.E. (1973). "Marx's Early Development: Vocation, Rebellion and Realism". The Journal of Interdisciplinary History. 3 (3): 475–508. doi:10.2307/202551. JSTOR 202551.
  • Sperber, Jonathan. Karl Marx: A Nineteenth-Century Life. New York: W.W. Norton & Company, 2013.
  • Wheen, Francis (2001). Karl Marx. London: Fourth Estate. ISBN 978-1-85702-637-5.
  • Karl Marx Bibliografie (Klassiker der Soziologie) Archiv für die Geschichte der Soziologie in Österreich, Graz

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La nomo "Karl Heinrich Marx", uzita en variaj vortaroj, estis bazita sur eraro. Lia naskatestilo diras "Carl Heinrich Marx", dum aliloke estas uzata "Karl Marx". "K.H. Marx" estis uzita nur en liaj poeziaj kolektoj kaj en la transskribo de lia prelegaro; ĉar Marx deziris omaĝi sian patron, kiu mortiĝis en 1838, li nomis sin mem "Karl Heinrich" en tri dokumentoj. Ekzemple artikolo de Friedrich Engels "Marx, Karl Heinrich" en Handwörterbuch der Staatswissenschaften (Jena, 1892, kolumno 1130 al 1133 vidu MECW Volume 22, pp. 337–45) ne justigas la atribuon fare de Marx de meza nomo. Vidu Heinz Monz: Karl Marx. Grundlagen zu Leben und Werk. NCO-Verlag, Trier 1973, p. 214 kaj 354, respektive.
  2. Karl Marx: Critique of the Gotha Program Alirita la 9an de junio 2019.
  3. Calhoun 2002, pp. 23–24
  4. (orig.: Marx-Engels-Werke, mallongigite: MEW) aŭ, lastatempe, la historian-kritikan verkaron de ambaŭ: Markso-Engelso-ĉiomeldono (orig.: Marx-Engels-Gesamt-Ausgabe, mallongigite: MEGA).
  5. "Marx the millennium's 'greatest thinker'". BBC News World Online. 1a de oktobro 1999. Alirita la 9an de junio 2019.
  6. Roberto Mangabeira Unger. Free Trade Reimagined: The World Division of Labor and the Method of Economics. Princeton: Princeton University Press, 2007.
  7. John Hicks, "Capital Controversies: Ancient and Modern." The American Economic Review 64.2 (Majo 1974) p. 307: "The greatest economists, Smith or Marx or Keynes, have changed the course of history ..."
  8. Joseph Schumpeter Ten Great Economists: From Marx to Keynes. Volume 26 of Unwin University books. Edition 4, Taylor & Francis Group, 1952 (ISBN 0-415-11078-5 kaj ISBN 978-0-415-11078-5)
  9. . Marxism and Method.
  10. (2017) “Max Weber”. Alirita 10a de decembro 2017.. “Max Weber is known as a principal architect of modern social science along with Karl Marx and Emil Durkheim.”. 
  11. McLellan 2006, p. 178, Plate 1.
  12. Wheen 2001. pp. 12–13.
  13. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, p. 7; Wheen 2001, paĝoj 8, 12; McLellan 2006, p. 1.
  14. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 4–5; Wheen 2001, paĝoj 7–9, 12; McLellan 2006, paĝoj 2–3.
  15. Carroll, James. (2002) Constantine's Sword: The Church and the Jews – A History (angle). Houghton Mifflin Harcourt. ISBN 978-0-547-34888-9.
  16. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 4–6; McLellan 2006, paĝoj 2–4.
  17. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 5, 8–12; Wheen 2001, p. 11; McLellan 2006, paĝoj 5–6.
  18. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, p. 7; Wheen 2001, p. 10; McLellan 2006, p. 7.
  19. Wheen 2001, chpt. 6
  20. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, p. 12; Wheen 2001, p. 13.
  21. McLellan 2006, p. 7.
  22. (2004) Karl Marx: Dictionary of National Biography. Volume 37. Oxford University Press, p. 57–58. ISBN 978-0-19-861387-9.
  23. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 12–15; Wheen 2001, p. 13; McLellan 2006, paĝoj 7–11.
  24. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 15–16; Wheen 2001, p. 14; McLellan 2006, p. 13.
  25. Wheen 2001, p. 15.
  26. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, p. 20; McLellan 2006, p. 14.
  27. Wheen 2001, p. 16; McLellan 2006, p. 14
  28. Holmes, Rachel, "Karl Marx: the drinking years", 14a de Oktobro 2017.necesas abono
  29. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 21–22; McLellan 2006, p. 14.
  30. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, p. 22; Wheen 2001, paĝoj 16–17; McLellan 2006, p. 14.
  31. Fedoseyev 1973, p. 23; Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 23–30; Wheen 2001, paĝoj 16–21, 33; McLellan 2006, paĝoj 15, 20.
  32. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 70–71; Wheen 2001, paĝoj 52–53; McLellan 2006, paĝoj 61–62.
  33. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, p. 31; McLellan 2006, p. 15.
  34. McLellan 2006, p. 21
  35. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, p. 33; McLellan 2006, p. 21.
  36. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 32–34; Wheen 2001, paĝoj 21–22; McLellan 2006, paĝoj 21–22.
  37. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 34–38; Wheen 2001, p. 34; McLellan 2006, paĝoj 25–27.
  38. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 44,69–70; McLellan 2006, paĝoj 17–18.
  39. Sperber 2013, paĝoj 55–56.
  40. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, p. 33; McLellan 2006, paĝoj 18–19
  41. New York: International Publishers,1975,pp. 531–632
  42. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, p. 33; Wheen 2001, paĝoj 25–26.
  43. La disertacio de Marx estis postmorte publikigita ekzemple en la Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 1 (New York: International Publishers, 1975) pp. 25–107.
  44. Wheen 2001, p. 32.
  45. "Classics: Karl Marx". Willamette University. Arkivita el la originalo la 16an de Aprilo 2020. Alirita la 29an de Julio 2021.
  46. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, p. 45; Wheen 2001, p. 33; McLellan 2006, paĝoj 28–29, 33.
  47. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 38–45; Wheen 2001, p. 34; McLellan 2006, paĝoj 32–33, 37.
  48. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, p. 49; McLellan 2006, p. 33.
  49. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 50–51; Wheen 2001, paĝoj 34–36, 42–44; McLellan 2006, paĝoj 35–47.
  50. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, p. 57; Wheen 2001, p. 47; McLellan 2006, paĝoj 48–50.
  51. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 60–61; Wheen 2001, paĝoj 47–48; McLellan 2006, paĝoj 50–51.
  52. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 68–69, 72; Wheen 2001, p. 48; McLellan 2006, paĝoj 59–61
  53. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 77–79; Wheen 2001, paĝoj 62–66; McLellan 2006, paĝoj 73–74, 94.
  54. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, p. 72; Wheen 2001, paĝoj 64–65; McLellan 2006, paĝoj 71–72.
  55. Marx, Karl, "Contribution to the Critique of Hegel's Philosophy of Law", enhavita ekzemple en la Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 3 (International Publishers: New York, 1975) p. 3.
  56. Marx, Karl, "On the Jewish Question", enhavita ekzemple en la Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 3, p. 146.
  57. McLellan 2006, paĝoj 65–70, 74–80.
  58. Nicolaievsky & Maenchen-Helfen 1976, paĝoj 72, 75–76; Wheen 2001, p. 65; McLellan 2006, paĝoj 88–90.
  59. Wheen 2001, paĝoj 66–67, 112; McLellan 2006, paĝoj 79–80.
  60. Wheen 2001, p. 90.
  61. Wheen 2001. p. 75.
  62. Mansel, Philip: Paris Between Empires, p. 390 (St. Martin Press, NY) 2001
  63. Frederick Engels, "The Condition of the Working Class in England", enhavita ekzemple en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 4 (International Publishers: New York, 1975) pp. 295–596.
  64. T.B. Bottomore (1991). A Dictionary of Marxist thought. Wiley-Blackwell. pp. 108–. ISBN 978-0-631-18082-1. Arkivita el la originalo la 22an de Junio 2013. Alirita la 29an de Julio 2021.
  65. P.N. Fedoseyev, Karl Marx: A Biography (Progress Publishers: Moscow, 1973) p. 82.
  66. Wheen 2001. pp. 85–86.
  67. Karl Marx, "The Holy Family", enhavita ekzemple en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 4, pp. 3–211.
  68. Ernie Thomson en The Discovery of the Materialist Conception of History in the Writings of the Young Karl Marx, New York, The Edwin Mellen Press, 2004; Max Stirner, a durable dissident Arkivita la 18an de Majo 2006 en Wayback Machine
  69. El foto de la domo en grupo de bildoj inter la paĝoj 160 kaj 161 en la libro "Karl Marx: A Biography", verkita de teamo de historiistoj kaj verkistoj estritaj de P.N. Fedoseyev (Progress Publishers: Moscow, 1973).
  70. P.N. Fedoseyev, et al. Karl Marx: A Biography, p. 63.
  71. Isaiah Berlin, Karl Marx: His Life and Environment (Oxford University Press: London, 1963) pp. 90–94.
  72. 72,0 72,1 P.N. Fedoseyev et al., Karl Marx: A Biography (Progress Publishers: Moscow, 1973) p. 62.
  73. Larisa Miskievich, "Preface" al Volumo 28 de Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels (International Publishers: New York, 1986) p. xii
  74. Karl Marx, Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 35, Volume 36 kaj Volume 37 (International Publishers: New York, 1996, 1997 and 1987).
  75. Isaiah Berlin, Karl Marx: His Life and Environment, pp. 35–61.
  76. Noto 54 de p. 598 en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 3.
  77. Karl Marx, "Economic and Philosophical Manuscripts of 1844" Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 3 (International Publishers: New York, 1975) pp. 229–346.
  78. 78,0 78,1 78,2 78,3 78,4 "Karl Marx". Karl Marx – Stanford Encyclopaedia of Philosophy. Metaphysics Research Lab, Stanford University. 2017. Arkivita el la originalo la 8an de Februaro 2012. Alirita la 29an de Julio 2021. Unuafoje publikigita la 26an de Aŭgusto 2003; revizio la 14an de Junio 2010.
  79. P.N. Fedoseyev, Karl Marx: A Biography, p. 83.
  80. Karl Marx, "Theses on Feuerbach", en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 5 (International Publishers: New York, 1976) pp. 3–14.
  81. Karl Marx, "Theses on Feuerbach," en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 5, p. 8.
  82. Doug Lorimer, en Friedrich Engels (1999). Socialism: utopian and scientific. Resistance Books. pp. 34–36. ISBN 978-0-909196-86-8. Arkivita el la originalo la 17an de Junio 2013. Alirita la 7an de Marto 2011.
  83. 83,0 83,1 83,2 Wheen 2001. p. 90 Arkivita] la 15an de Septembro 2015 en Wayback Machine.
  84. Heinrich Gemkow et al., Frederick Engels: A Biography (Verlag Zeit im Bild ["New Book Publishing House"]: Dresden, 1972) p. 101
  85. Heinrich Gemkow, et al., Frederick Engels: A Biography, p. 102.
  86. Heinrich Gemkow, et al., Frederick Engels: A Biography (Verlag Zeit im Bild [New Book Publishing House]: Dresden, 1972) p. 53
  87. Heinrich Gemkow, et al., Frederick Engels: A Biography, p. 78.
  88. 88,0 88,1 88,2 P.N. Fedoseyev, et al., Karl Marx: A Biography, p. 89.
  89. Wheen 2001. p. 92.
  90. Karl Marx kaj Frederick Engels, "German Ideology" en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 5 (International Publishers: New York, 1976) pp. 19–539.
  91. P.N. Fedoseyev, et al., Karl Marx: A Biography, pp. 96–97.
  92. Baird, Forrest E.; Walter Kaufmann (2008). From Plato to Derrida. Upper Saddle River, New Jersey: Pearson Prentice Hall. ISBN 978-0-13-158591-1.
  93. Wheen 2001. p. 93.
  94. Vidu Noton 71 en p. 672 de Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 6 (International Publishers: New York, 1976).
  95. Karl Marx, The Poverty of Philosophy en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 6(International Publishers: New York, 1976) pp. 105–212.
  96. Wheen 2001. p. 107.
  97. P.N. Fedoseyev, Karl Marx: A Biography (Progress Publishers, Moscow, 1973) p. 124.
  98. Noto 260 en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 11 (International Publishers: New York, 1979) pp. 671–72.
  99. Noto 260 en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 11, p. 672.
  100. P.N. Fedoseyev, et al., Karl Marx: A Biography, pp. 123–25.
  101. P.N. Fedoseyev, et al, Karl Marx: A Biography, p. 125.
  102. Frederick Engels, "Principles of Communism" en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 6 (International Publishers, New York, 1976) pp. 341–57.
  103. Karl Marx kaj Frederick Engels, "The Communist Manifesto" en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 6, pp. 477–519.
  104. Wheen 2001. p. 115.
  105. (2001) The Sociological Ambition: Elementary Forms of Social and Moral Life. SAGE Publications. ISBN 978-0-7619-6549-7.
  106. Marx and Engels 1848.
  107. 107,0 107,1 Wheen 2001. p. 125.
  108. 108,0 108,1 Maltsev; Yuri N. (1993). Requiem for Marx. Ludwig von Mises Institute. pp. 93–94. ISBN 978-1-61016-116-9. Arkivita el la originalo la 22an de Julio 2011. Alirita la 29an de Julio 2021.
  109. Saul Kussiel Padover, Karl Marx, an intimate biography, McGraw-Hill, 1978, p. 205
  110. 110,0 110,1 110,2 Wheen 2001. pp. 126–27.
  111. David McLellan 1973 Karl Marx: His life and Thought. New York: Harper kaj Row. pp. 189–90
  112. (1982) “Heute Deutschland! Marx as Provincial Politician”, Central European History 15 (4), p. 332–50. doi:10.1017/S0008938900010621. 
  113. Wheen 2001. p. 128.
  114. Karl Marx kaj Frederick Engels, "Demands of the Communist Party" en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 7 (International Publishers: New York, 1977) pp. 3–6.
  115. Wheen 2001. p. 129.
  116. Wheen 2001. pp. 130–32.
  117. Seigel, p. 50
  118. 118,0 118,1 Doug Lorimer. Introduction. En Karl Marx. The Class Struggles in France: From the February Revolution to the Paris Commune. Resistance Books. p. 6. ISBN 978-1-876646-19-6. Arkivita el la originalo la 17an de Junio 2013. Alirita la 29an de Julio 2021.
  119. 119,0 119,1 Wheen 2001. pp. 136–37.
  120. 120,0 120,1 120,2 Boris Nicolaievsky (2007). Karl Marx – Man and Fighter. Read Books. pp. 192–. ISBN 978-1-4067-2703-6. Arkivita el la originalo la 22an de Junio 2013. Alirita la 29an de Julio 2021.
  121. Slavko Splichal (2002). Principles of publicity and press freedom. Rowman & Littlefield. p. 115. ISBN 978-0-7425-1615-1. Arkivita el la originalo la 17an de Junio 2013. Alirita la 29an de Julio 2021.
  122. 122,0 122,1 Franz Mehring (2003). Karl Marx: The Story of His Life. Psychology Press. pp. 19–20. ISBN 978-0-415-31333-9. Arkivita el la originalo la 16an de Junio 2013. Alirita la 29an de Julio 2021.
  123. Gross, David M.. (2014) 99 Tactics of Successful Tax Resistance Campaigns. Picket Line Press, p. 76–77. ISBN 978-1-4905-7274-1.
  124. Wheen 2001. pp. 137–46.
  125. Wheen 2001. pp. 147–48.
  126. Peter Watson (2010). The German Genius: Europe's Third Renaissance, the Second Scientific Revolution, and the Twentieth Century. HarperCollins. pp. 250–. ISBN 978-0-06-076022-9. Arkivita el la originalo la 17an de Junio 2013. Alirita la 29an de Julio 2021.
  127. 127,0 127,1 P.N. Fedoseyev, Karl Marx: A Biography, p. 233.
  128. Noto 269 en p. 674 de Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 11.
  129. Wheen 2001. pp. 151–55.
  130. Phil Harriss (2006). London Markets, 4th. New Holland Publishers. p. 20. ISBN 978-1-86011-306-2. Arkivita el la originalo la 20an de Junio 2013. Alirita la 29an de Julio 2021.
  131. Noto 269 en p. 674 de Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 11.
  132. Dussel, Enrique D.. (2001) Towards an Unknown Marx: A Commentary on the Manuscripts of 1861–63. London; New York: Routledge. ISBN 0-415-21545-5.
  133. 133,0 133,1 133,2 133,3 133,4 133,5 133,6 133,7 "Karl Heinrich Marx – Biography". Egs.edu. Arkivita el la originalo la 1an de Septembro 2010. Alirita la 29an de Julio 2021.
  134. Jonathan Sperber, Karl Marx: A Nineteenth-Century Life, p. 295.
  135. 135,0 135,1 135,2 Kluger, Richard. (1986) The Paper: The Life and Death of the New York Herald Tribune. New York: Alfred A. Knopf. ISBN 9780394508771.
  136. Karl, Marx (2007). James Ledbetter (eld.). Dispatches for the New York Tribune: Selected Journalism of Karl Marx. Penguin Books. ISBN 978-0-14-144192-4.
  137. P.N. Fedoseyev, Karl Marx: A Biography, 274.
  138. Marx, Karl. (1965) “Marx to Engels, June 14, 1853”, Selected Correspondence, 2‑a eldono, Moscow: Progress Publishers, p. 83–86.
  139. El foto en p. 327 de Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 11 (International Publishers: New York, 1979).
  140. Karl Marx, "The Elections in England – Tories and Whigs" en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 11 (International Publishers: New York, 1979) pp. 327–32.
  141. Marx & Engels Collected Works, vol.41 (15a de Marto 2017).
  142. Richard Kluger, The Paper: The Life and Death of the New York Herald Tribune (Alfred A. Knopf Publishing, New York, 1986) p. 121.
  143. McLellan 2006, p. 262
  144. Noto 1 en p. 367 en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 19 (International Publishers: New York, 1984).
  145. Karl Marx, "The Eighteenth Brumaire of Louis Napoleon" en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 11 (International Publishers: New York, 1979) pp. 99–197.
  146. Karl Marx (2008). The 18th Brumaire of Louis Bonaparte. Wildside Press LLC. p. 141. ISBN 978-1-4344-6374-6. Arkivita el la originalo la 22an de Julio 2011. Alirita la 29 an de Julio 2021.
  147. John Cunningham Wood (1987). Karl Marx's economics : critical assessments. Psychology Press. p. 346. ISBN 978-0-415-06558-0. Arkivita el la originalo la 20an de Junio 2013. Alirita la 29 an de Julio 2021.
  148. John Cunningham Wood (1993). Karl Marx's economics: critical assessments: second series. Taylor & Francis. p. 232. ISBN 978-0-415-08711-7. Arkivita el la originalo la 17an de Junio 2013. Alirita la 29 an de Julio 2021.
  149. 149,0 149,1 Sidney Hook (1994). From Hegel to Marx: studies in the intellectual development of Karl Marx. Columbia University Press. pp. 24–25. ISBN 978-0-231-09665-2. Arkivita el la originalo la 23an de Septembro 2011. Alirita la 29 an de Julio 2021.
  150. 150,0 150,1 Ronald John Johnston (2000). The dictionary of human geography. Wiley-Blackwell. p. 795. ISBN 978-0-631-20561-6. Arkivita el la originalo la 16an de Junio 2013. Alirita la 29 an de Julio 2021.
  151. Richard T. De George; James Patrick Scanlan (1975). Marxism and religion in Eastern Europe: papers presented at the Banff International Slavic Conference, September 4–7, 1974. Springer. p. 20. ISBN 978-90-277-0636-2. Arkivita el la originalo la 17an de Junio 2013. Alirita la 29 an de Julio 2021.
  152. Jonathan Sperber, Karl Marx: A Nineteenth-Century Life, p. 320.
  153. Jonathan Sperber, Karl Marx: A Nineteenth-Century Life, p. 347.
  154. P.N. Fedoseyev et al., Karl Marx: A Biography, p. 345.
  155. Boris Nicolaievsky (2007). Karl Marx – Man and Fighter. Read Books. pp. 269–. ISBN 978-1-4067-2703-6. Arkivita el la originalo la 16an de Junio 2013. Alirita la 29an de Julio 2021.
  156. Bob Jessop; Russell Wheatley (1999). Karl Marx's social and political thought. Taylor & Francis US. p. 526. ISBN 978-0-415-19327-6. Arkivita el la originalo la 17an de Junio 2013. Alirita la 29an de Julio 2021.
  157. Michael Curtis (1997). Marxism: the inner dialogues. Transaction Publishers. p. 291. ISBN 978-1-56000-945-0. Arkivita el la originalo la 16an de Junio 2013. Alirita la 29an de Julio 2021.
  158. Karl Marx, "The Civil War in France" en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 22 (International Publishers: New York, 1986) pp. 307–59.
  159. Calhoun 2002, p. 20
  160. Mab Segrest (2002). Born to belonging: writings on spirit and justice. Rutgers University Press. p. 232. ISBN 978-0-8135-3101-4. Arkivita el la originalo la 16an de Junio 2013. Alirita la 29an de Julio 2021.
  161. Karl Marx, "Economic Manuscripts of 1857–1858" en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 28 (International Publishers: New York, 1986) pp. 5–537.
  162. Karl Marx, "Economic Manuscripts of 1857–1858" contained in the Preparatory Materials section of the Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 29 (International Publishers: New York, 1987) pp. 421–507.
  163. Karl Marx, "A Contribution to the Critique of Political Economy" en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 29, pp. 257–417.
  164. P.N. Fedoseyev, Karl Marx: A Biography, p. 318.
  165. Tom Rockmore (2002). Marx after Marxism: the philosophy of Karl Marx. John Wiley and Sons. p. 128. ISBN 978-0-631-23189-9. Arkivita el la originalo la 16an de Junio 2013. Alirita la 29an de Julio 2021.
  166. Anthony Brewer; Karl Marx (1984). A guide to Marx's Capital. CUP Archive. p. 15. ISBN 978-0-521-25730-5. Arkivita el la originalo la 22an de Julio 2011. Alirita la 29an de Julio 2021.
  167. Piednoto No. 2 en p. 360 en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 35.
  168. Thomas Hodgskin, Labour Defended against the Claims of Capital (London, 1825) p. 25.
  169. Calhoun 2002, p. 23
  170. Karl Marx, "Capital II: The Process of Circulation of Capital" en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 36 (International Publishers: New York, 1997).
  171. Karl Marx, "Capital III: The Process of Capitalist Production as a Whole" en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 37 (International Publishers: New York, 1998).
  172. Karl Marx, "Theories of Surplus Value" en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 30 (International Publishers: New York, 1988) pp. 318–451.
  173. Karl Marx, "Theories of Surplus Value" en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 31 (International Publishers: New York, 1989) pp. 5–580.
  174. Karl Marx, "Theories of Surplus Value" en Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 32 (International Publishers: New York, 1989) pp. 5–543.
  175. Economic Works of Karl Marx 1861–1864. Arkivita el la originalo je 16a de Julio 2018. Alirita 14a de Julio 2018.
  176. Noto 228 en p. 475 de Collected Works of Karl Marx and Frederick Engels: Volume 30.
  177. Marx, Karl (1875). "Part I" Critique of the Gotha Program. Arkivita el la originalo la 26an de Decembro 2017. Alirita la 29an de Julio 2021.
  178. Karl Marx kaj Frederick Engels, Collected Works Volume 46 (International Publishers: New York, 1992) p. 71.
  179. 179,0 179,1 179,2 Karl Marx kaj Frederick Engels, Collected Works Volume 46 (International Publishers: New York, 1992) p. 72.
  180. K. Marx, First draft of the letter to Vera Zasulich [1881]. En Marx-Engels 'Collected Works', Volumo 24, p. 346.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]