Karlo la 2-a (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karlo la 2-a
Reĝo de Anglio, Skotlando kaj Irlando
Persona informo
Charles II
Naskiĝo 29-an de majo 1630 (1630-05-29)
en Londono
Morto 6-an de februaro 1685 (1685-02-06) (54-jaraĝa)
en Londono
Mortis per apopleksio vd
Tombo Abatejo Westminster vd
Religio Anglikanismokatolikismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando AnglioUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Subskribo Karlo la 2-a (Anglio)
Familio
Dinastio Stuartoj vd
Patro Karlo la 1-a vd
Patrino Henrietta Maria de Francio vd
Gefratoj Henrietta of England • Mary Henrietta, Princess Royal • Princess Elizabeth of England • Princess Anne of England • Jakobo la 2-a de Anglio • Henry Stuart, Duke of Gloucester vd
Edz(in)o Catherine of Braganza vd
Amkunulo Barbara Palmer • Nell Gwyn • Louise de Keroual, Duchess of Portsmouth • Moll Davis • Catherine Pegge • Lucy Walter • Elizabeth Killigrew, Viscountess Shannon • Margaret de Carteret • Hortense Mancini • Winifred Wells vd
Infanoj Charles Lennox, 1st Duke of Richmond • George FitzRoy, 1st Duke of Northumberland • James Scott, 1st Duke of Monmouth • Charles FitzRoy, 2nd Duke of Cleveland • Henry FitzRoy, 1st Duke of Grafton • Charlotte Lee, Countess of Lichfield • Charles Beauclerk, 1st Duke of St Albans • Charles FitzCharles, 1st Earl of Plymouth • Mary Tudor • Barbara FitzRoy • Charlotte Jemima FitzRoy • Catherine FitzCharles • James de la Cloche • Mary Crofts • Anne Lennard, Countess of Sussex • Cecelia FitzRoy • unnamed son Stuart • second stillborn child Stuart • third stillborn child Stuart • James Beauclerk, Lord Beauclerk vd
Profesio
Okupo politikisto • sklavokomercisto • suvereno • artkolektanto • monarko vd
Aktiva en LondonoBruĝoBruseloHagoLondono vd
Reĝo de Anglio
Dum 1660-1685
Antaŭulo Karlo la 1-a
Sekvanto Jakobo la 2-a
Reĝo de Skotlando
Dum 1660-1685
Antaŭulo Karlo la 1-a
Sekvanto Jakobo la 7-a
Reĝo de Irlando
Dum 1660-1685
Antaŭulo Karlo la 1-a
Sekvanto Jakobo la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Karlo la 2-a de Anglio

Karlo la 2-a (anglalingve Charles II of England) (naskiĝis la 29-an de majo 1630 – mortis la 6-an de februaro 1685), estis la reĝo de Anglio, de Skotio kaj de Irlando ekde la 30-a de januaro 1649 (jure) aŭ la 29-a de majo 1660 (fakte) ĝis sia morto. Lia patro, Karlo la 1-a, estis ekzekutita en 1649, post la angla enlanda milito. La monarkio estis tiam forigita, kaj Britio fariĝis unuiĝinta respubliko estrata de Oliver Cromwell, la Lord Protector. En 1660, iomete post la morto de Cromwell, la monarkio estis restarigita de Karlo la 2-a.

Male de lia patro, Karlo la 2-a estis sufiĉe talenta por regi la Parlamenton : li estas tial ofte rigardata kiel unu el la plej grandaj reĝoj de Anglio. Dum lia reĝado disvolviĝis la du ĉefaj anglaj politikaj partioj, Whig kaj Tory. Tiu reĝo estis fama pro siaj multaj eksteredzaj gefiloj, el kiuj li agnoskis dekkvar. Kelkfoje alinomita la Gaja Monarko (Merry Monarch), Karlo la 2-a estis grava patrono de arto, kaj estis pli tolerema ol la plimulto el siaj antaŭuloj.

Per sia konvertiĝo al katolikismo sur sia mortlito, Karlo la 2-a fariĝis la unua katolika reĝo de Anglio ekde la morto de Maria la 1-a en 1558. Antaŭ ol morti, la reĝo firme subtenis sian posteulon, Jakobo la 2-a, kiu estis ankaŭ katolika.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]