Karlo la 3-a de Savojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karlo la 3-a de Savojo
9-a duko de Savojo
Regado 1504 ĝis 1553
Antaŭulo Filiberto la 2-a de Savojo, lia duonfrato
Sekvanto Emanuelo Filiberto de Savojo, lia filo
Ceteraj titoloj reĝo de Kipro kaj de Jerusalemo, princo de Piemonto, grafo de Aosto, de Morianio (Maurienne), de Nico, de Breso (Bresse).
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1486 (1486-10-10)
en Chazey-sur-Ain
Morto 17-an de aŭgusto 1553 (1553-08-17) (66-jaraĝa)
en Verĉelo
Tombo Italio vd
Familio
Dinastio Savoja dinastio vd
Patro Filipo la 2-a de Savojo vd
Patrino Claudine de Brosse vd
Gefratoj Louise of Savoy • Filiberto la 2-a de Savojo • Louis of Savoy • Philippe • Renato de Savojo vd
Edz(in)o Beatrice of Portugal, Duchess of Savoy vd
Infanoj Emanuelo Filiberto de Savojo vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
titulara reĝo de Armenio
titulara reĝo de Jerusalemo
titulara reĝo de Kipro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karlo la 3-a de Savojo kromnomita "la Bona" (france: Charles III de Savoie dit "le Bon" kaj itale : Carlo III di Savoia "il Buono"), naskiĝis en Chazey en Bugey je la 10-a de oktobro 1486 kaj mortis en Vercelli je la 17-a de aŭgusto 1553.

Li estis la filo de la 7-a duko de Savojo Filipo la 2-a kromnomita "Sen Tero" (1438-1497) kaj de lia dua edzino Klaŭdino de Broso (1450-1513). Li heredis la Domestrecon de Savojo en 1504 post la morto de sia frato la 8-a duko de Savojo Filiberto la 2-a kromnomita "la Bela". Li tiel fariĝis la 9-a duko de Savojo, princo de Piemonto, reĝo de Kipro kaj Jerusalemo, grafo de Aosto, de Morianio, de Nico, grafo de Bresse kaj senjoro de Bugey.

Komence li devis por konservi sian regadon kontraŭstari la postulojn de sia duon-fratino Ludovikino de Savojo (1476-1531, patrino de la franca reĝo Francisko la 1-a) kaj de sia duon-frato Renato (René) (1468-1525) kromnomita "la Granda Bastardo de Savojo", kiujn subtenis lia frato Filipo grafo de Ĝenevo kaj duko de Nemuro (1494-1547). Sen armeo nek mono, li ne sukcesis realigi eksterlandan politikon kaj plurfoje ŝanĝis siajn aliancojn inter sia nevo la franca reĝo Francisko la 1-a kaj lia bofrato la Sankta Romia imperiestro Karlo la 5-a (1500-1558). Sinsekvo da eraroj kaj malvenkoj inter 1530 kaj 1536 perdigis al li multajn el liaj ŝtatoj kaj li konservis nur la graflandon de Nico.

Li mortis dum 1553 en Vercelli, kie li estas entombigita. Heredis la Domestrecon de Savojo lia filo Emanuelo-Filiberto, sed tiam ŝajnis, ke la duklando de Savojo ne estis longe daŭronta.

Li edziĝis en Villefranche dum 1521 kun Beatrico de Portugalio (1504-1538), kiu estis la filino de la reĝo de Portugalio Manuelo la 1-a (1469-1521) kaj de lia edzino Maria de Aragono (1482-1517). Ŝi naskis al li naŭ gefilojn :

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]