Post sia morto Karlo la 7-a estis ofte kritikata pro tio, ke li malrapidigis la rekonkeron de Francio fare de Johana de Arko kaj forlasis ŝin post ŝia kapto en Compiègne (1430). Li tamen oficiale rehonorigis ŝin en 1456, kaj firme kontestis, ke ŝi estis herezulino. Karlo estis krome efika reĝo, kiu finpuŝis la anglojn el la reĝlando kaj restarigis fortan ekonomion danke al la reformoj de Jacques Cœur. Karlo la 7-a favoris galikanismon, kaj plifortigis la aŭtoritaton de la reĝo.