Karlovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karlovo · Карлово
urbo
Turo de S-ta Nikolao
Turo de S-ta Nikolao
Turo de S-ta Nikolao
municipa ĉefloko • urbo en Bulgario

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Bulgario
Provinco provinco Plovdiv
Poŝtkodo 4300
Aŭtokodo РВ
Telefonkodo 0335
Retpaĝaro www.karlovo.bg
Demografio
Loĝantaro 21 411  (2023) [+]
Loĝdenso 210 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 38′ N, 24° 48′ O (mapo)42.63333333333324.8Koordinatoj: 42° 38′ N, 24° 48′ O (mapo)
Alto 452 m [+]
Areo 102,173 km² (1 021 7.3 ha) [+]
Karlovo · Карлово (Bulgario)
Karlovo · Карлово (Bulgario)
DEC
Karlovo · Карлово
Karlovo · Карлово
Situo de Karlovo · Карлово

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Karlovo [+]
vdr

Karlovo (bulgare Карлово) estas urbo kaj komunumo en la provinco Plovdiv. La komunumo Karlovo estas la plej norda en la provinco. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 21 411 loĝantoj sur areo de 102 173 000 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0 loĝantoj/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Karlovo situas en la valo de la rozoj, kiu grandkvante produktas rozan oleon (Por unu litro da oleo necesas tri tunoj da ruĝaj aŭ ses tunoj da blankaj roz-petaloj). La nordan randon de tiu valo konsistigas la montaro Balkano, kiu superregas la situon de Karlovo.

Karlovo trafike situas ĉe la voja kaj fervoja ligoj inter Sofio (140 km okcidente) kaj Burgas (250 km oriente, ĉe Nigra Maro). Ankaŭ suden al Plovdiv estas vojoj kaj fervojo. En norda direkto la trafikaj ligoj estas malpli bonaj, ĉar Balkano baras la vojon.

La urbo etendiĝas inter Balkano norde kaj la fervoja linio Sofio-Burgas sude. En ĝia centro situas la Placo de la 20-a de Julio, kiu estas senaŭta kaj prezentas kelkajn monumentojn. Iom sude de ĝi estas Placo Vasil Levski, kun granda monumento de Levski, kiu prezentas lin kun la bulgara leono kaj kun revolvero en la mano. Levksi, naskita en Karlovo, estas nacia heroo de Bulgario.

Kirko de S-ta Nikolao

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

  • Maŝinkonstrua kombinato pri traktoroj
  • Produktado de roza oleo kiel baza materialo por parfumoj
  • Viandoprilabora industrio
Monumento pri Vasil Levski

Gravaj personoj[redakti | redakti fonton]

  • Botjo Petkov, instruisto de la bulgara renaskiĝo (1815–1869)
  • Evlogi Georgiev, entreprenisto (1819–1897)
  • Vasil Levski, revoluciulo kontraŭ la turkoj (1837–1873)

La komunumo[redakti | redakti fonton]

La komunumo Karlovo konsistas el kvar urboj:

kaj 23 vilaĝoj:

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Zamenhof-Strato

En Karlovo ekzistas ZEO: strato nomita laŭ d-ro Zamenhof. Ekzistis ankaŭ Esperanto-Strato, sed oni ŝanĝis ĝian nomon post 1990, ĉar Esperanto konotaciis socialismon.

Internacia Universitato Karlovo

La privata "Internacia Universitato Karlovo" instruas ankaŭ en Esperanto, kiu tial estas deviga studobjekto. AIS San-Marino tie de tempo al tempo okazigas studadsesiojn. En septembro 2003 okazis tie la bulgara prov-SUS, fine de aŭgusto 2005 okazis SUS 28. En junio 2010 tie okazis BUS 7 de AIS kaj seminario pri Apliko de Esperanto en la Profesia Agado (AEPA).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]