Karmanoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Apolono kaj Pitono, laŭ pentraĵo de Peter Paul Rubens (1636-38). Apolono vojaĝis al Kreto por ke Karmanoro senpekigu lin de tiu sakrilegia murdo.

Laŭ la helena mitologio, Karmanoro (el la greka Καρμάνωρ, «la tondisto») estis kreta duondio rilanta al rikoltado; fakte lia nomo devenas el la vortoj keiro (tondi, tranĉi) kaj karma (razita, tondita). Li estis la Senjoro de Tarro, kaj la kreta partnero de la diino Demetro,[1] kun kiu li havis du gefilojn nomiĝintajn Eŭbulo,[2][3] patrono de plugado, kaj Krizotemiso, duondiino de la rikoltaj festivaloj.[4]

Lia nepino, kiu havis similajn kapablojn, funkciojn kaj nom-originon, nomiĝis Karmo. Fakte, la vorto Karmanoro eble temas pri simpla referenco al ŝi, kun la signifo «la viro de Karmo», epiteto kun la vira sufikso -or[5] por priskribi lian rolon. Tamen, Walter Burkert asertis ke "tiu nomo ŝajnas ne esti greka",[6] kaj Robert Graves tradukas ĝin kiel «Servisto de la diino Luno».[7]

La atributoj kaj kultado de Karmanoro estis tre similaj al tiuj, de la preskaŭ identaj figuroj Jakĥo kaj Jasiono, samotraka parulo de Demetro kiun Heziodo lokigas en Kreto. Verŝajne estis Karmanoro tiu, kiu senpekigis Apolonon post kiam tiu lasta mortigis la drakajnon Pitono en la sakrala templo en Delfo. La dio profitis sian ĉeeston en la palaco de Karmenoro en Tarro por delogi la nimfon Akakaliso, kromnomata La Narciso. La plimulto de la versioj konsideras ŝin filino de la reĝo Minoso, kaj do patrina parenco de Karmanoro, kvankam laŭ aliaj ŝi estis plia filino de Karmanoro mem. El Apolono, ŝi naskis Filacidon kaj Filanderon.[8]

Laŭ kelkaj versioj, ankaŭ Artemiso, kiu akompanis sian fraton en serĉado de purigo,[9] estis senpekigita de Karmanoro en Tarro,[10] ĉar la unuan lokon kien ili iris, Agila, ne kontentigis Apolonon.[11]

Aliaj personoj same nomiĝintaj[redakti | redakti fonton]

Krom tiu, de la antaŭe priskribita, Karmanoro estis ankaŭ la nomo de la jenaj mitaj personoj:

  1. Filo de la dio Dionizo kaj de la nimfo Aleksiroo. Dum ĉasado, li estis mortvundita de urso. La lidia monto Tmolo estis nomita Carmanorium honore al li, antaŭ ricevi sian definitivan nomon pro la tiea morto de la loka reĝo Tmolo, edzo de la lidia reĝino Omfalo.[12]
  2. La patro de Krizotemiso, elstara kantisto kiu venkis la unuajn Pitiajn ludojn. Pro la idento de ilia respektivaj nomoj, kelkaj mitologoj identigas lin al la kreta diaĵo samnoma.[13]

Karmanoro estis ankaŭ la nomo de la rivero poste nomiĝinta Inaĥo pro la droniĝo tie de la samnoma heroo.[14]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Károly Kerényi 1970, paĝ. 412.
  2. Diodoro Sicila, Historia biblioteko, 5.76.3.
  3. Paŭzanio, Priskribo de Grekio, 2.30.3.
  4. Paŭzanio, Priskribo de Grekio, 10.7.2.
  5. Oni komparu ĝin kun pliaj personaj nomoj kiaj Antenoro, ekzemple.
  6. Walter Burkert, The Orientalizing Revolution: Near Eastern Influence on Greek Culture in the Early Archaic Age Harvard University Press (1992:63). Pri la radiko krm kiel okcident-semida vorto por «vitejo» konsultu Stanislav Segert, A Basic Grammar of the Ugaritic Language, s.v. "krm", kompare kun la hebrea, siria kaj araba lingvoj.
  7. Robert Graves, The Greek Myths, enhavo-tavelo.
  8. Paŭzanio, Priskribo de Grekio, 10.16.5.
  9. Eliano, Varia historia, 3.1.
  10. Pierre Grimal, Dictionnaire de la mythologie grecque et romaine, s.v. Carmanor.
  11. Robert Graves, The Greek Myths, 21.b.
  12. Pseŭdo-Plutarko, Pri riveroj, 7.5.
  13. François Noël, Dictionnaire Universel de la Fable et la Mythologie, s.v. Carmanor.
  14. Pierre Grimal, Dictionnaire de la mythologie grecque et romaine, s.v. Inachos.