Saltu al enhavo

Karmezina kotingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Karmezina kotingo
Ilustraĵo de masklo
Ilustraĵo de masklo
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Passeriformes - paseroformaj
Familio: Cotingidae - kotingedoj
Genro: Haematoderus
Specio: H. militaris - karmezina kotingo
Haematoderus militaris
(Shaw, G, 1792)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo

 Ĉiujare ĉeestanta
Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Subspecioj

    Unutipa

    Sinonimoj
    • Coracias militaris (pranomo)
    • Querula militaris
    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La karmezina kotingo[1] (latine Haematoderus militaris) estas unutipa birdospecio el la familio de kotingedoj. Ĝi estas la ununura specio de la genro Haematoderus. Ĝi troviĝas en Sudameriko.

    Taksonomio

    [redakti | redakti fonton]

    Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

    Etimologio

    [redakti | redakti fonton]

    La scienca genra nomo Haematoderus estas kunmetaĵo de 2 antikvaj grekaj vortoj, αἷμα, αἷματος (ajma, ajmatos = "sango") kaj δέρη (dere = "kolo, gorĝo"), pro la sangoruĝa koloro de la plumaro de tiu specio[3].

    La specia epiteto militaris estas latina vorto signifanta "militista" pro la ruĝa kaj nigra koloro de la plumaro kiu similas al militista uniformo[3].

    La karmezina kotingo estas granda birdo ĉirkaŭ 34 centimetrojn longa. La plenkreska masklo havas brilkarmezinan plumaron sur la kapo, dorso kaj brusto, la plumoj estas longaj kaj rigidaj. Densa karmezina kresto estas kelkfoje levita. La flugiloj kaj vosto estas malhelbrunaj ĝis nigraj, la vosto estas parte kaŝita de la longaj vostkovriloj. La ino kaj la nematura masklo havas pli palajn karmezinajn kapon, gorĝon kaj subajn partojn, la dorso, flugiloj kaj vosto estas malhelbrunaj kaj la plumoj estas pli flekseblaj. Ambaŭ seksoj havas dikajn, malhelruĝajn bekojn.[4][5]

    Disvastiĝo kaj habitato

    [redakti | redakti fonton]

    La karmezina kotingo troviĝas en Gujanoj kaj norda Brazilo. Ĝi okaze estis vidita en plej eosta Kolombio kaj plej suda Venezuelo. Ĝi vivas en humidaj arbaroj, ĝis 200 m[3].

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. 1 2 Ornitologia taksonomio.
    2. AviList v2025, konsultita la 22-an de feb. 2026.
    3. 1 2 3 Birds of the World, Crimson Fruitcrow.
    4. (2009) Field Guide to the Songbirds of South America: The Passerines. University of Texas Press. ISBN 978-0-292-71748-0.
    5. (1989) The Birds of South America: Vol. II, The Suboscine Passerines. University of Texas Press, p. 772–773. ISBN 978-0-292-77063-8.