Saltu al enhavo

Karmezinventra konuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Karmezinventra konuro

Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Tribo: Arini
Genro: Pyrrhura
Bonaparte, 1856
Specio: Karmezinventra konuro (P. perlata)
(Spix, 1824)
Pyrrhura perlata
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Pyrrhura rhodogaster

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karmezinventra konuro (Pyrrhura perlata) estas specio de malgrandaj papagoj el genro Pyrrhura, konata ankaŭ kiel Karmezinventra papageto. Ĝi troviĝas en Bolivio kaj Brazilo.[1]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]
Ilustraĵo de Joseph Wolf, 1864

La taksonomia historio de la Karmezinventra konuro estas iom konfuza. Ĝi estis atribuita al kelkaj genroj ekde ĝia origina aspekto. Ekde la mezo de la 1800-aj jaroj ĝi estis konata kiel Pyrrhura rhodogaster (rozventra), sed post revizio de 1983 oni malkovris, ke la tipa specimeno por P. perlata, delonge supozita apartenanta al la proksime rilata Perla konuro, fakte estis junulo de Karmezinventra konuro. Sekve, P. perlata estis transigita al tiu specio, dum P. rhodogaster iĝis juna sinonimo laŭ la principo de prioritato.[2][3]

La Karmezinventra konuro estas monotipa.[1]

La karmezinventra papago estas 24 ĝis 25 cm longa kaj pezas 76 ĝis 91 g. Ambaŭ seksoj estas similaj. Plenkreskuloj havas malhelgrizecbrunan kapon makulecan per palgrizeca flavbruna, malhelbrunecgrizaj orelkovriloj, orverdecajn suprajn vangojn kaj turkisbluajn malsuprajn vangojn. Ilia nuko havas mallarĝan bluan bendon. Iliaj supraj partoj estas verdaj kun blueta nuanco. Ilia gorĝo, supra brusto kaj la flankoj de ilia kolo estas grizaj ĝis bluaj kun skvameca aspekto, kaj foje kun rozkoloraj pintoj de la plumoj. La ventro kaj supraj flankoj estas brilruĝaj kaj iliaj malsupraj flankoj kaj pugareo estas grizecbluaj. Iliaj flugiloj estas plejparte verdaj, kun nigraj kaj kobaltbluaj unuarangaj flugilplumoj kaj ruĝaj subflugilaj kovriloj. La supra surfaco de ilia vosto estas ruĝecbruna kaj la malsupra surfaco estas nigrecbruna. Iliaj irisoj estas malhelbrunaj, ilia beko nigreca, kaj iliaj kruroj nigrecgrizaj. Nematuruloj similas al plenkreskuloj sed havas plejparte verdan ventron.[3][4]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La Karmezinventra konuro troviĝas en la Amazona baseno ekde la rivero Mamoré en nordorienta Bolivio orienten en Brazilon sude de la rivero Amazono en la ŝtatoj Mato Grosso, Rondonio, Amazonio kaj Parao. Ĝi plejparte loĝas en la kanopeo kaj randoj de humidaj surteraj arbaroj kaj sekundaraj arbaroj, kaj troviĝas ankaŭ en pli sekaj malaltebenaĵaj arbaroj. En alteco ĝi atingas altecon de 600 m.[3][4]

La Karmezinventra konuro ne estas nemigranta.[5]

La Karmezinventra konuro manĝas ĉefe fruktojn, sed inkludas ankaŭ florojn en sia dieto.[3]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La Karmezinventra konuro reproduktiĝas inter aŭgusto kaj novembro, kaj eble de aprilo ĝis junio. Oni supozas, ke ĝi nestas en arbaj kavaĵoj kiel aliaj Pyrrhuraj papagoj. Ilia ovodemetado estas kvar ĝis ses ovoj. La kovado estas de 25 tagoj kaj elnestiĝo okazas sep ĝis ok semajnojn post eloviĝo.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 Parrots, cockatoos (Januaro 2023). Alirita 18a de Februaro 2023 .
  2. Arndt, T. (1983). Neue Erkenntnisse über den Artstatus des Blausteissittich Pyrrhura perlata perlata Spix 1824. Spixiana 9 (Suppl.): pp. 425-428.
  3. 1 2 3 4 5 Carter, E. (2020). Crimson-bellied Parakeet (Pyrrhura perlata), versio 1.0. en Birds of the World (S. M. Billerman, B. K. Keeney, P. G. Rodewald, kaj T. S. Schulenberg, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 6an de Marto, 2023
  4. 1 2 van Perlo, Ber. (2009) A Field Guide to the Birds of Brazil. New York: Oxford University Press, p. 126. ISBN 978-0-19-530155-7.
  5. BirdLife International (2022). "Pyrrhura perlata". IUCN Red List of Threatened Species. 2022: e.T22685812A209393280. Alirita la 6an de Marto 2023.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]