Karnatako
ಕನಾ೯ಟಕ Karnatako | |
Ŝtata aranĝo | Federacia ŝtato de Barato |
Ĉefurbo | Bengaluro |
Areo | 192.000 km² |
Loĝantaro | 55,9 milionoj (en 2001) |
Loĝdenso | 291/km² |
Analfabetismo | 33% |
Loka lingvo | Kanara lingvo |
Horzono | UTC +5:30 |
Karnatako (kanara ಕನಾ೯ಟಕ Karnataka) estas suda ŝtato de Barato. Ĝi estis kreita de la Barata registaro en 1956, kiam multaj novaj ŝtatoj estis kreitaj laŭ lingvaj linioj. La oficiala lingvo de Karnatako estas la Kanara lingvo.
La ŝtato havas 55 milionojn da loĝantoj, same multe kiel multaj eŭropaj landoj. La ĉefurbo estas Bengaluro, unu el la plej gravaj Barataj urboj, kun pli ol 6 milionoj da loĝantoj. Aliaj gravaj urboj estas Majsur, Mangalore kaj Belgaum.
Karnatako estas unu el la plej industriigitaj ŝtatoj en Barato, kaj Bengaluro estas unu el la plej grandaj produktantoj de mensvaroj. Tamen, la plejmulto de la populacio restas ligita al kamparaj aktivaĵoj.
Vidu ankaŭ
|