Karnavalo de la Kulturoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karnavalo de la Kulturoj en Berlino

Karnavalo de la Kulturoj (germane Karneval der Kulturen estas multkultur(ism)a festo en Berlino, kiu okazas ekde 1996 ĉiun jaron proksimume pentekostan semajnfinon en la kvartalo Kreuzberg. Organizantoj estas kulturdomo en Berlino. Dum la paradoj, muzikaj kaj teatraj okazaĵoj oni prezentas laŭ karnavala ideo kulturan variecon.

Historio[redakti | redakti fonton]

2009

Oktobron de 1993 en Berlino-Neukölln malfermiĝis la kulturdomo Werkstatt der Kulturen. Sub patroneco de la berlina senato la domo estas forumo de inter-nacia renkontiĝo de la proksimume 500.000 enmigrintoj el pli ol 180 ŝtatoj. La regulaj renkontiĝoj iam kaŭzis la ideon de plurtaga publika okazaĵoj.

Jam pli frue ekzistis planoj por karnavalo en Berlino, kiuj orientiĝis laŭ la ekzistantaj karnavalaj tradicioj. Tiuj tamen malatentis laŭ la iniciatantoj de la Karnevalo de la Kulturoj la apartaĵojn de Berlino. La unua Karnevalo de la Kulturoj finfine okazis la 15-an kaj la 16-an de majo 1996 ke Ĉieliro.

La programo[redakti | redakti fonton]

En 2006 proksime Südstern

Ekde la komenco grandaj paradoj tra la urbocentro de Berlino estis la pezocentro de la okazaĵo. Dum la paso de la jaroj la karnavalo kreskis al kvartaga strata festo kun multaj muzikaj kaj dancaj prezentadoj. Ankaŭ infankarnavalo intertempe fariĝis ero de la norma programo. La nombro da vizitantoj kreskis de 50.000 en la jaro 1996 kontinue. En 1997 jam estis pli ol 300.000. Pentekoston de 2000 ĝi transpaŝis la limon de miliono. En 2003 1,5 milionoj da homoj vizitis la karnavalon. Dum la lastaj jaroj la vizitantonombro stagnis inter 600.000 kaj unu miliono, kio parte dependas de ofte tro malvarmeta vetero. Al la programo ankaŭ kontribuas la paroĥo de la preĝejo Sankta Kruco.

La partoprenantoj de la paradoj tamen kontinue kreskis, de proksimume 2.200 ĝis pli ol 4.000 aktivuloj. Partoprenas ofte grupojn de sudamerikaj kaj afrikaj enmigrintoj, sed preskaŭ ne turkdevenaj grupoj, kvankam multaj inmigrintoj el Turkujo loĝas en Kreuzberg. La originaleco kaj fantazieco de iliaj prezentadoj kaj ekipaĵoj estas distingataj ekde la jaro 2000 per premioj. La okazaĵon plej ofte finas granda finalfesto; kompreneble ĉeestas la amaskomunikantoj.

Aliaj urboj[redakti | redakti fonton]

En aliaj urboj ekzistas similaj okazaĵoj, ekzemple en Bremeno, Bielefeld, Frankfurto ĉe Majno kaj Kolonjo. En Essen kaj Hamburgo oni organizis similajn karnavalojn, sed ĉesigis ilin.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kerstin Frei: Wer sich maskiert, wird integriert. Der Karneval der Kulturen in Berlin, Berlino: Schiler 2003, ISBN 3-89930-008-4
  • Michi Knecht, Levent Soysal (eldonintoj): Plausible Vielfalt. Wie der Karneval der Kulturen denkt, lernt und Kultur macht. Panama-Verlag, 2-a eldono, Berlino 2007, ISBN 978-3-938714-01-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]