Karnavalo en Recife

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Galo da Madrugada
La brazila prezidantino Dilma Rousseff je la karnavalo de Recife en tradicia regiona kostumo kun la flago de Pernambuko

La karnavalo en Recife estas krom la karnavaloj en Salvador de Bahio kaj en Rio-de-Ĵanejro la plej granda karnavala okazaĵo de Brazilo. Ĝi ofertas krom karnavalaj paradoj kaj strata karnavalo aron da variaj muzikaj prezentadoj, kiuj okazas en Recife, ĉefurbo de la brazila federaciero Pernambuko. Recife havas per Galo da Madrugada („koko de la matenkrepusko“) la tutmonde plej grandan karnavalan blokon. Galo da Madrugada sin prezentas karnavalan sabaton, ankaŭ nomata Sábado de Zé Pereira („Samstag von Zé Pereira“). Recife okazigas krom karnavalo ankaŭ karnavalecajn festojn dum aliaj sezonoj (Carnaval fora da época, „karnavala ekstersezona“), ekzemple la eventegon Recifolia kaj Micaretas.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La nokto de la silentaj tamburoj
Marakatua-dancistoj
Grupo da dancistinoj
Strata sceno en Recife

Je la fino de la 17-a jarcento ekzistis organizaĵoj, kiuj festis la Feston de la Reĝoj (Festa de Reis). La plimulto el la partoprenantoj estis idoj de afrikdevenaj sklavoj. En la 18-a jarcento aperis la Maracatu Nação („marakatua nacio“) aŭ ankaŭ la Maracatu de Baque Virado („marakatuo kun la inversa surtrafo“), kiu imitis la kronadon de la nigra reĝo aŭ de la reĝo de Kongo kaj estis en ligo kun la afrikobrazila religio kandombleo. Tiu ĉi ceremonio okazis en la preĝejo Nossa Senhora do Rosário resp. Igreja do Rosário dos Pretos. Post la forigo de sklaveco en Brazilo fine de la 19-a jarcento ankaŭ en Recife ekestis la unuaj karnavalaj asocioj, kiuj baziĝas sur la marakatuoj kaj la ceremonioj pri la reĝoj de Nagoo. Unu el la unuaj karnavalaj asocioj estis Clube dos Caiadores,[2] fondita en 1887 de Antônio Valente en la kvartalo São José. Tiu ĉi okazigis la unuajn stratajn paradojn. Liaj anoj portis sitelojn, farbon kaj penikojn kaj pripentris la preĝejojn per simbolaj signoj. En la 20-a jarcento jam okazis la unua konkurso inter la plej grandaj karnavalaj kluboj kiel ekzemple Clube Internacional do Recife[3] kaj Clube Português do Recife[4], kiuj devenas de la Sociedade Recreativa Tuna Portuguesa kaj Recreativa Juventude. Nuntempe la paradoj koncentriĝas sur la stratojn Concórdia, Imperatriz kaj Nova, kie marŝas la kostumitoj.

Aŭtoparadoj[redakti | redakti fonton]

Apartaĵo de la karnavalo en Recife estas la aŭtoparadoj. Origine en la korso kunveturis ĉevalkaleŝoj, poste malfermaj motorveturiloj, precipe terenaŭtoj. Homoj kun kantado kaj fanfaroj akompanis la ornamitajn veturilojn. Je la komenco oni disŝprucigis parfumitan akvon en la homamason, nuntempe estas kranakvo kaj talko. La aŭtoparado okazas en la noktoj antaŭ la vera karnavalo kaj dumtage ankaŭ je la karnavalaj tagoj.

Strataj paradoj[redakti | redakti fonton]

La stratajn paradojn en Recife partoprenas la sambolernejoj, la marakatuoj, la kaboklinjoj[5] kaj Ursoj[6], kiujn prijuĝas je la fino juĝantaro.

Sambolernejoj[redakti | redakti fonton]

En la 1930-aj jaroj ekestis la unuaj batukado[7]-grupoj en Recife kiel antaŭuloj de la sambolernejoj. En 1945 maristoj el Rio-de-Ĵanejro realigis en la stratoj de Recife paradon, kiu akcelis la formiĝon de organizitaj sambolernejoj. En la 1950-aj jaroj la sambolernejoj estis organizitaj en la Federação Carnavalesca de Pernambuco[8] kaj pli malfrue en UNESPE. La plej gravaj lernejoj tiutempe estis Gigante do Samba, Limonil, Império do Asfalto, Dois de Julho, Estudantes de São José, Labariri, Galeria do Ritmo, Samarina kaj Quatro de Outubro. En la komencaj jaroj ankoraŭ malmulta konkurenco ekzistis inter la unuopaj lernejoj, kio ŝanĝiĝis dumpase de la tempo. Ekde la 1970-aj jaroj oni disdonis premiojn al elstaraj sambolernejoj.

Galo da Madrugada[redakti | redakti fonton]

La karrnavala klubo Galo da Madrugada [koko de matenkrepusko] havas sian sidejon en la malnovurba kvartalo São José. Ĝi havas laŭ Guinness-Libro de Rekordoj la titolon Tutmonde Plejgranda Karnavala Klubo kaj daŭre konkurencas per tio kun la Klubo Cordão do Bola Preta el Rio-de-Ĵanejro. La klubo, kiun fondis en 1978 Enéas Freire, havas dum la karnavalo certan paradovojon, kiu komenciĝas de la fortikaĵo Forte de São Tiago das Cinco Pontas kaj kondukas tra la stratoj de la historia urbocentro. Ĝin akompanas boatoj sur la Rivero Capibaribe. La parado mem konsistas el multaj alegoriaj paradoĉaroj, Trio Elétricos kaj la tiel nomataj Freviocas, ŝanĝita versio de la Trio Elétrico en Pernambuko. Simbolo de Galo da Madrugada estas la koko.

Nuntempa karnavalo[redakti | redakti fonton]

La parado ĉesis en la 1980-aj jaroj, kaj la karnavalaj ceremonioj pli malpli dissemiĝis en la diversajn kvartalojn. La malnovaj karnavalaj asocioj malkreskis rilate sian anaron, ekestis novaj asocioj kiel Galo da Madrugada kaj Bloco da Parceria. Post resanigo de la malnovurba kvartalo de Recife (Recife Antiguo) ankaŭ la stratokarnavalo tie estis revivigata per multaj muzikaj eventoj. La karnavalo en Recife, kiun la urbo Recife organizas, nun nomiĝas Carnaval Multicultural[9]. La karnavalo en Recife validas kiel plej libera karnavalo de la mondo, ĉar oni ne devas pagi por la partopreno. La sambolernejoj plejparte ekiras en la kvartalo São José. En la jaro 2009 estis Gigante, Galeria do Ritmo, Deixa-Falar, Imperadores do Samba kaj Unidos de São Carlos.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]