Karnavalo en San-Paŭlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sambolernejo Gaviões da Fiel en 2005
Abre as Alas de Ouro
Adriana Bombom[1] je la karnavalo de 2010
Adriana Bombom dum la desfile[2]

La karnavalo en San-Paŭlo (portugale: carnaval de São Paulo) estas unu el la grandaj eventoj de la karnavalo en Brazilo. Simile al la karnavalo en Rio-de-Ĵanejro oni ankaŭ okazigas konkurson de la sambolernejoj, kiu lokas en la Sambódromo do Anhembi la antaŭkarnavalajn vendredon kaj sabaton.

Historio[redakti | redakti fonton]

La karnavalo evoluis en la regionoj de Brazilo kiel ekzemple en Rio-de-Ĵanejrio, Bahio kaj Pernambuko tre malsame. Dum kiaj la karnavalo de Salvador de Bahio, Recife kaj Olinda devenas de afrikaj tradicioj, en Rio-de-Ĵanejro ĝi baziĝas sur bone organizitaj karnavalaj asocioj kaj postaj sambolernejoj. La karnavalon de San-Paŭlo la kampara loĝantaro portis dum la kafokrizo en la urbon: Post prezfalo de la kafo okazis amasa enmigrado de la malriĉiĝinta loĝantoj el la kamparo al San-Paŭlo, kaj per tiuj ĉi ekestis la unuaj karnavalaj aranĝoj. La sambo en San-Paŭlo distingiĝas de tiu en Rio-de-Ĵanejro pro sia rapideco, paŝosinsekvo kaj muziko. Siajn radikojn havas la Samba Paulista[3] en la laboro de la kafo-prilaborado, kiel esprimis Plínio Marcos [4]:

O samba de trabalho, durão, pŭado para o batuque. – La sambo de laboro, daŭras, pelate de batuko --Plínio Marcos[5]

La sambon de San-Paŭlo stampis afrikobrazilaj kaj treege ritmaj elementoj kiel ĵongo-makumboCaxambu. Dum la militreĝimo la sambistoj estis persekutataj. Ĉe la rando de San-Paŭlo en la marĝenaj kaj mizeraj kvartaloj fine de la 19-a jarcento ekestis la sambokulturo inter liberigitaj sklavoj, kiuj devenis de la kafoplantejoj. Ili kunportis siajn instrumentojn, ludis danceblan kaj entuziasmigan sambon, dum kiam ili kantis pri sia ĉiutaga vivo. La aŭtoritatuloj de San-Paŭlo pelis kaj marĝenigis ilin urboranden. Dionísio Barbosa (naskiĝinta en 1891), liberigita sklavo, fondis per Cordão Barra Funda la unuan sambejon en Barra Funda, kiu komence treege sin apogis sur la karnavalaj tradicioj en Rio de Janeiro. La membroj de Cordão Barra Funda paradis sur la strato vestinte per verdaj ĉemizoj kaj blankaj pantalonoj, pro kio en 1953 la unua sambolernejo je sia fondiĝo nomiĝis Camisa Verde e Branco. La plej malnovaj sambolernejoj de San-Paŭlo, Camisa Verde e Branco el Barra Funda kaj Vai-Vai[6] el Bela Vista, devenis el malnovaj metiistaj kvartaloj.

Ankaŭ en San-Paŭlo evoluis la karnavalo en stratan karnavalon, "Carnaval de Rua", konsistanta el dancoj, paradoj kaj popolecaj ŝercoj. En 1934 la Prefeitura Municipal de São Paulo[7] organizis la karnavalon. Ekde la 1950-aj jaroj pli kaj pli la sambolernejoj kiel ekzemple Lavapés, Unidos do Peruche kaj Nenê de Vila Matilde regis la karnavalon. En 1995 okazis la unua karnavalparado de la sambolernejoj en Ibirapuera. En 1970 oni fondis la turisman administrejon Anhembi Turismo e Eventos da Cidade de São Paulo S/A[8], por privarbi la karnavalparadojn en la sambospektejo Sambódromo (vd. ankaŭ Sambodromo en Rio-de-Ĵanejro). Tio instrumentigis la karnavalon en San-Paŭlo. Kritikantoj rimarkigas, ke la ŝatata influo malbone efikas sur la kulturajn aspektojn de la karnavalo. La sambolernejoj estas sin organizintaj en UESP – União das Escolas de Samba Paulistanas [Unuiĝo de la Sambolernejoj San-Paŭlaj]. Alia organizaĵo estas la Liga Independente das Escolas de Samba de São Paulo, mallonge LigaSP [Sendependa Ligo de la Sambolernejoj San-Paŭlaj]. En 1968 okazis la unua parado de la sambolernejoj en la Avenuo São João. En 1977 oni translokis la paradon en la Avenuon Tiradentes, kie proksimume 30.000 personoj povis spekti. En la 1980-aj jaroj la sambolernejo Mocidade Alegre [Gaja Junaĝo] gajnis per sia paradotemo "Embaixada, Sonho de Bamba" multajn titolojn kaj per tio famiĝis. En 1991 la paradoj okazis en la Avenuo Olavo Fontoura en Polo Cultural Grande Otelo, popoldire Sambódromo do Anhembi. Ekde 2006 oni transdonas du titolojn en la konkurso de la sambolernejoj: Grupo Especial das Escolas de Samba kaj Grupo Especial das Escolas de Samba Desportivas. La dua premio rilatas kun la interligo de sambolernejo kaj piedpilko-asocio de la anoj: ekzemple Mancha Verde estas ligita kun la klubo Palmeiras kaj Gaviões da Fiel kun Corinthians.

Por 2012 oni viziis Fábricas de Sonhos[9] kaj Cidade do Samba [sambourbo].[10] Oni planis konstruan ensemblon en San-Paŭlo, kie la sambolernejoj povus produkti kaj surmerkatigi siajn kostumojn kaj alegoriojn. Tio ankaŭ celis krei allogaĵon kadre de la Piedpilka Mondpokalo 2014 kaj la Olimpiaj Ludoj en la jaro 2016. [11] Nun ekzistas proksimume 200 sambolernejoj en San-Paŭlo. La plej grandaj estas Nenê de Vila Matilde, Vai-Vai, Camisa Verde e Branco, Unidos do Peruche, Mocidade Alegre kaj Rosas de Ouro. Krom tio gravas Barroca Zona Sul, Imperador do Ipiranga, Morro da Casa Verde, Acadêmicos do Tatuapé, Leandro de Itaquera, Acadêmicos do Tucuruvi, Águia de Ouro, Pérola Negra, Tom Maior kaj Unidos de Vila Maria.

Moderna karnavalo de la 21-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Temo de la karnavalo de 2000 estis la historio de Brazilo en 14 partoj, je kio ĉiu sambolernejo bildigis po unu parton alegorie. Novaj favoritoj estis Vai-Vai kaj X-9 Paulistana, kiuj ensakigis aron da titoloj kaj premioj. Ilin sekvis Gaviões da Fiel kaj Leandro da Itaquera. En la jaro 2002 Gaviões da Fiel venkis per la temo "Xeque Mate" (mato) kaj en 2003 per "As Cinco Deusas Encatadas na Corte do Rei Gavião"[12] kaj priverkis pr tio kvin brazilajn regionojn al alegorioj. La sambolernejo Mocidade ofte elektis sociokritikajn temojn kiel akvomalabundo kaj malriĉeco en la brazila nordoriento. En 2004 la ĉefa temo estis "O Novo Espelho de Narciso. Um Delírio Sobre os Heróis da Mitologia Paulistana"[13] Mocidade venkis per la temo "Do Além-mar à Terra da Garoa… Salve esta gente boa."[14], prikantante la ecojn de la san-paŭlanoj. La sambo de la lernejo Imperador do Ipiranga ĝis nuntempe validas kiel la plej bona karnavala kanto. En 2005 Império de Casa Verde kantis "Brasil: Se Deus é por nós, quem será contra nós" [„Se Dio estas por ni, kiu estas kontraŭ ni?“ (El la epistolo de la apostolo Paŭlo al la Romanoj, 8,31)].[15] Oni ankaŭ prezentis multajn polemikajn temojn, ekzemple omaĝon al la krima Bicheiro (hazardludisto)[16] Francisco Plumari Júnior, ankaŭ konata kiel Chico Ronda, kiu antaŭe estis ĵus mortinta. En 2008 Vai-Vai furoris per "Acorda Brasil! A saída é ter esperança"[17], kiu aludas la ekonomian evoluon de Brazilo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Olga Simpson: Carnaval em branco e negro: Carnaval popular paulistano 1914-1988, Campinas, Editora da UNICAMP, 2007, ISBN 978-85-268-0751-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artistonomo de Adriana Soares, manekeno, aktorino kaj televid-moderigistino el Rio-de-Ĵanejro
  2. Portugale: (karnavala) parado
  3. Sambo el San-Paŭlo
  4. brazila verkisto kaj aŭtoro de teatraĵoj dum la brazila militreĝimo (naskiĝinta la 29-an de septembro 1935 en Santos, mortinta la 29-an de novembro 1999 en San-Paŭlo) sur http://www.tiosam.org/enciclopedia/index.asp?q=Carnaval_de_São_Paulo[rompita ligilo]
  5. Plínio Marcos de Barros
  6. pt. iru-iru, origina nomo Vae-Vae
  7. portugale: Urboadministrejo de San-Paŭlo
  8. nun SPTuris
  9. portugale: sonĝofabrikoj
  10. laŭ la modelo de la kvartalo Gamboa en Rio-de-Ĵanejro
  11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-01-25. Alirita 2015-04-06.
  12. pt. La kvin ravitaj diinoj en la kortego de Reĝo Gavião
  13. portugale: La nova spegulo de Narciso. Deliro pri la herooj de la san-paŭla mitaro
  14. Malantaŭ la maro la tero de pluveto. Benu tiujn ĉi bonulojn
  15. La epistolo de la apostolo Paŭlo al la Romanoj, 8,31
  16. Jogo do Bicho – hazardludo malpermesita en Brazilo
  17. pt. Vekiĝu Brazilo! La elirvojo estas esperi!