Karno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diversaj karnaĵoj
Buĉista vendata viando en Maroko

Karno estas komunlingva vorto por molaj histoj, kontraste al la ostoj (la malmolaj histoj) unuflanke, sango kaj limfo (la likvaj histoj), aliflanke. Kelkaj uzas la vorton nur por la viando (kaj uzas "viando" nur kiam temas pri manĝaĵo), do ne por la haŭto, la intestoj, la koro ktp.

La diraĵo en karno kaj ostoj signifas "iu mem". Ekzemple: "Li faris tion en karno kaj ostoj" (li mem faris tion, ne per peranto, sed persone).

Filozofie, teologie kaj, ĝenerale religie, karno estas materia parto de homa estulo, opozicie al spirito. De tio venas la diraĵo: "la karno estas malforta".

Karno ankaŭ povas estis mola fibreca substanco ĉe plantoj, lokita sub la ŝelo de fruktoj, konsiderata kontraste kun la kerno(j) (pulpo). Ekzemple: karno de persiko, de melono.

Vidu ankaŭ