Karnopieda pufino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Karnopieda pufino
Karnopieda pufino
Karnopieda pufino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Puffinus
Puffinus carneipes
(Gould, 1844)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Puffinus carneipes

La Karnopieda pufino, Puffinus carneipes, estas malgranda marbirdo de la grupo de pufinoj nome de la familio de Procelariedoj. Ties plumaro estas nigra. Ĝi havas helrozkolorecajn piedojn, kaj helan bekon kun nigra pinto. Kun la same helbeka Rozpieda pufino, ĝi formas la grupon Hemipuffinus, nome superspecio kiu povas havi aŭ ne havi parencon en Atlantiko ĉe la Granda pufino (Austin, 1996; Austin et al., 2004). Tiuj estas grandaj pufinoj kiuj estas inter tiuj kiuj povus esti separataj en la genro Ardenna (Penhallurick & Wink, 2004).

Ili reproduktiĝas en kolonioj, kaj havas du ĉefajn reproduktejajn areojn: nome unu en sudokcidenta Pacifika Oceano inklude Insulo de Lord Howe (20,000 al 40,000 paroj) kaj norda Novzelando (50,000 al 100,000 paroj); la alia estas laŭlonge de la marbordo de Okcidenta Aŭstralio el Kabo Leeuwin al la Insularo Reĉerĉe. Aliaj 600 paroj reproduktiĝas ĉe la insulo Sankta-Paŭlo en la Hinda Oceano, same kiel ĉe la Insulo Astola de Pakistano en la Araba Maro. Ili loĝas kiel somera vizitanto en norda Pacifika Oceano tiom for norde kiom ĝis Brita Kolumbio. Karnopiedaj pufinoj estis vidataj en centra-norda Pacifiko, kaj ĉe la ĉefaj insuloj de Havajo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Austin, Jeremy J. (1996): Molecular Phylogenetics of Puffinus Shearwaters: Preliminary Evidence from Mitochondrial Cytochrome b Gene Sequences. Molecular Phylogenetics and Evolution 6(1): 77–88. COI:10.1006/mpev.1996.0060 (HTML resumo)
  • Austin, Jeremy J.; Bretagnolle, Vincent & Pasquet, Eric (2004): A global molecular phylogeny of the small Puffinus shearwaters and implications for systematics of the Little-Audubon's Shearwater complex. Auk 121(3): 847–864. DOI: 10.1642/0004-8038(2004)121[0847:AGMPOT]2.0.CO;2 HTML resumo
  • Penhallurick, John & Wink, Michael (2004): Analysis of the taxonomy and nomenclature of the Procellariformes based on complete nucleotide sequences of the mitochondrial cytochrome b gene. Emu 104(2): 125-147. COI:10.1071/MU01060 (HTML resumo)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]