Saltu al enhavo

Karol Nawrocki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karol Nawrocki
Persona informo
Karol Nawrocki
Naskiĝo 3-an de marto 1983 (1983-03-03) (42-jaraĝa)
en Gdańsk,  Pola Popola Respubliko
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Gdansko - historioscienco (2003–2008)
4th Secondary School in Gdańsk (en) Traduki (–2002)
Primary School No 8 in Gdańsk (en) Traduki (–1998)
Politekniko de Gdansko - magistro de komerca administrado (–2023) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Marta Nawrocka (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Tadeusz Batyr vd
Okupo politikisto
historiisto
elĵetisto (–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Grzegorz Berendt vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karol Tadeusz NAWROCKI (naskiĝis la 3-an de marto 1983 en Gdańsk) – pola historiisto, politikisto, socia aktivulo, doktoro pri homa scienco.

Antaŭe, de 2017 ĝis 2021, li estis direktoro de la Muzeo de la Dua Mondmilito (Muzeum II Wojny Światowej) kaj la Muzeo Westerplatte en Gdansko, kaj de junio 2021 ĝis julio 2021, kaj de 2021 prezidanto de Instituto pri Nacia Memoro.

Nawrocki, kiu ne estas partiano, kandidatiĝis por la Partio Juro kaj Justeco (PiS) en la pola prezidanta elekto de 2025 kaj venkis en la dua raŭndo. La kampanjoplatformo de Nawrocki estis priskribita kiel "patriota, por-kristana, por-NATO kaj favora al usona prezidanto Donald Trump".

Karol Nawrocki

En 2016 okupiĝis pri enteriga ceremonio de Danuta Siedzikówna kaj Feliks Selmanowicz.

En 2019 kunlabore kun Ministerio pri Eksteraj Aferoj iniciatis kaj kunaranĝis realigon de internacia ekspozicia projekto "Fighting and Suffering", kiu en pli ol 160 lokoj en la tuta mondo prezentis historion de Pollando kaj de poloj dum la dua mondmilito.

De majo 2021 estas membro de Konsilio ĉe la Muzeo de Anatemitaj Soldatoj en Ostrołęka.

En februaro 2024, Rusujo eldonis arestordonon por li. La fono de tio estis la daŭranta malkonstruo de sovetiaj militmonumentoj en Pollando.

En 2025 aliĝis al balotoj kiel kandidato por prezidanto de Pollando, konsiderataj de li kiel referendumo pri sorto de Pollando.

Publikaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Aŭtoro de kelkaj libroj kaj dekkekaj sciencaj kaj popularsciencaj artikoloj, i.a.:

  • Zarys historii NSZZ „Solidarność” regionu elbląskiego (1980–1989) (Skizo pri historio de "Solidareco"). Gdańsk: Instytut Pamięci Narodowej – Komisja Ścigania Zbrodni przeciwko Narodowi Polskiemu (Instituto pri Nacia Memoro - Komisiono pri Krim-Punado kontraŭ Pola Nacio), 2010, seria: Publikacje Gdańskiego Oddziału IPN (serio: Publikaĵoj de Gdańsk-Filio de INM). vol. 7. ISBN 978-83-7629-139-0. OCLC 750631710.
  • Studium przypadku: opór społeczny wobec władzy komunistycznej w województwie elbląskim (1976–1989) (Kazo-Studo. Socia rezisto kontraŭ komunista regopovo en Elbląg-Provinco. Gdańsk: Instytut Pamięci Narodowej – Komisja Ścigania Zbrodni przeciwko Narodowi Polskiemu, 2014, seria: Publikacje Gdańskiego Oddziału IPN. t. 46. ISBN 978-83-7629-651-7. OCLC 899771018.
  • Popularsciencaj artikoloj aperadis i.a. en la revuo "Do Rzeczy".

Interesaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Unu el la unuaj historiistoj de la organizata krima agado en Pola Popola Respubliko en la 80-aj jaroj.

Februare 2024 ektroviĝis sur listo de serĉataj de Rusio personoj, kiuj malmuntis monumentojn pri ĉeesto de Ruĝa Armeo sur teritorio de Pollando en la jaroj 1944–1989. Konkrete pro forigo el monumento de rusiaj soldatoj en Głubczyce.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]