Karolidoj
Historio de Francio |
---|
Antikva epoko Mezepoko Moderna epoko 19-a / 20-a jarcentoj
Vidu ankaŭ : |
Kronologio de Francio |
La Karolidoj estis reganta dinastio de la frankoj en la frua mezepoko. La unuaj karolidaj regantoj estis ne reĝoj, sed nur maiordomus (lat. pli granda domo). La nomo de la dinastio devenas de la maiordomus Karolo Martelo, kies filo Pipino la Mallonga estis la unua karolida filo. La filo de Pipino estis la bone-konata Karolo la Granda.
Historio
Post morto de Ludoviko la Pia kaj la partigo de ties imperio (843) inter liaj tri filoj estiĝis tri partoj: La parto de Karlo estis iĝonta Francio, la parto de Lotaro nomiĝis Lotringio kaj la tria parto apartenis al Ludoviko la Germana. En la jaro 961 Otto la 1-a kunigis la partojn de Lotaro kaj de Ludoviko al unu regno, kiu poste konatiĝis kiel Sankta Romia Imperio.
La dinastio regis en la teritorio de Italio ĝis 905, en Germanio ĝis 911 kaj en Francio ĝis 987. La lasta reprezentanto de Karolidoj estis la franca Ludoviko la 5-a (966-987), post kiu la reĝo iĝis Hugo Kapeto, fondinto de dinastio de Kapetidoj.
Kelkaj gravaj subdinastianoj
Hereda arbo ekde Karolo Martelo, kun proksimumaj vivojaroj.
ĉ. 689 - 741 Karolo Martelo
- ??? - 754 Karlomano la 1-a (Aŭstrazio)
- 714 - 768 Pipino la 3-a, Pipino la pli juna, "Pipino la mallonga"
- 748 - 814 Karolo la Granda
- 777 - 810 Karlomano, 781 baptita al la nomo "Pipino", reĝo Pipino de Italio
- 778 - 840 Ludoviko la Pia
- 751 - 771 Karloman la 1-a
- 748 - 814 Karolo la Granda
Ne konfuzu la diversajn Karolidojn kun samaj nomoj. Ĉiu el la nomoj Karolo, Karlomano, Lotaro, Ludoviko kaj Pipino aperas plurajn fojojn!
Galerio
-
Familia/dinastia arbo de la Karolidoj (japanlingve)